Skulptajxo el tajlitaj porcelanaj pecoj

Teksto de HAN HONG

Skulptajxo el tajlitaj porcelanaj pecoj estas popola artajxo de Dongshan-gubernio, Fujian-provinco, sudorienta Cxinio. Gxi estas uzata ofte kiel ornamajxo de la supro de templo, palaco, kiosko k.t.p.

Diversaj porcelanaj bovlo, telero, krucxo, taso, kaj ankaux vitra botelo kaj konko povas esti materialoj de tia skulptajxo. Oni unue artisme tajlas ilin je diversaj formoj. Kun tegoloj kiel skeleto, oni kungluas tiujn pecojn kaj formas el ili pejzagxojn, homfigurojn, florojn kaj bestojn. La skulptajxoj tridimensiaj, reliefaj kaj plataj havas altajn valorojn de arto kaj apreco.