JUNULARO

Iom pri filmoj

de XIANG HONG

Junularo cxiam estas la plej fidela spektantaro de filmo, kaj Xiang Hong estas unu el la gardantoj de estetiko. Sxia artikolo vidigas, ke sxi ne sxatas la komercajn filmojn, kiuj invadis la nunan filman merkaton. Tiuokaze sxi farigxis filmamanto ne vizitanta kinejon. Sxajne inter filmoj komerca kaj arta neniam estas atingebla ekvilibro, tio rememorigis al mi la temon de la 81-a UK "Kulturo: cxu valoro aux varo?". Certe, en la estanteco, kiam kulturo pli kaj pli varigxas, ni junuloj, kiel cxefa konsisto de filma spektantaro, havas la devon fari penojn por teni la filmojn en la arta nivelo.

YU TAO

Jam dek monatojn mi ne vizitis kinejon.

Fakte mi estas centpocenta filmamanto.

Foje je duono post la 5-a dimancxe mi ellitigxis kaj veturis per auxtobuso du horojn por spekti du hungarajn filmojn kun simultana traduko, kvankam ili estis ne tiel interesaj kiel mi imagis; nelonge post mia enoficigxo, tutnokta filmospektado estis ofta semajnofina arangxo de mi kaj mia amato, kaj spekti kvar filmojn en unu spiro suficxe kontentigis nin, kvankam duonon de la nokto ni estis en dormo; foje mi disputis kun mia plej bona amikino pri cxinigita nomo de iu franca aktoro, kaj pro tio ni ne interparolis dum du monatoj...

Mi profunde kredis, ke mi havas fortan inklinon al filmo, kun longedauxra arda amo.

Tamen ja estas fakto, ke mi ne vizitis kinejon dum dek monatoj. Mi rigardis en kinejo la lastajn du filmojn "La perdita mondo" regxisoritan de Steven Spirberg kaj "Kontraktantaj du flankoj" regxisoritan de cxina regxisoro Feng Xiaogang. Escepte ke la simulo de dinosauxro per komputero estas pli versimila ol tiu cxe "Dinosauxra gxardeno", "La perdita mondo" ne estas lauxdinda cxu en priskribo pri roloj cxu en intrigo. Kvankam Feng Xiaogang estas malpli fama ol Spirberg, tamen li estas rigardata kiel majstro en Cxinio. Sed forlasinte la kinejon, mi ne povis kasxi mian malesperon: La filmo "Kontraktantaj du flankoj" rakontas, ke iuj homoj starigis la kompanion "Dolcxa Songxo" por helpi klientojn praktiki sian deziron. La filmo, kiel la unua novjar-festa komedio de Cxinio, bedauxrinde vidigis al la spektantoj nur troigan memnigrigon sed ne naturan humuron. Kvankam gxi temas pri helpemo, tamen oni ne sentas sincerecon de la helpantoj pro senzorga filmludo de la aktoroj. Kompreneble mia malsxato tute ne povis malhelpi gxian profiton. Poste mi informigxis de jxurnaloj, ke en la unua monato de sia projekcio (de la 24-a de decembro 1997 gxis la 23-a de januaro 1998) la filmo enspezigis en Pekino 10?00?00 juanojn, kio estas rekordo en la pekina merkato. Sed mi insiste opinias, ke profito ne estas ununura kriterio por prijugxi filmon. Fakte la profiton de "Kontraktantaj du flankoj" oni sxuldas al sukcesaj komercaj artifikoj: stela efiko ?famaj regxisoro kaj aktoroj; placxa komedia stilo ?tio konvenas al la poramuza psikologio de spektantoj; sagxa arangxo de projekcio ?cxe la jarsxangxigxo, kio kontentigas la bezonon de homoj por pasigi feriojn, krome multaj entreprenoj kutime donacis filmobiletojn al siaj oficistoj kaj laboristoj en la novjara festo; torento da reklamoj ?la elspezo de 200?00 juanoj por tio estas rekorda en la lando.

Antaux aux post tio la projekciitaj filmoj, kiaj "Paroli pacience" farita de Cxinio, "Rapideco II (Cruise control)" kaj "Vesperthomo kaj Robin" importitaj el Holivudo, montras, ke filmo, kiel vida arto, post sia 100-jara evoluo, jam farigxis pli kaj pli "tujmangxa", pli okulplacxa tamen malpli pensiga ?almenaux la cxefaj filmoj reprezentataj de tiuj de Holivudo tiel impresas nin. Kaj en "Titanic", la akomodigxemo de moderna filmo al la popola intereso atingis sian kulminon, kaj la 11 gravaj premioj de Oscar montras aprobon de la socio al tiu fluo. Tamen por "Titanic", nek la plej granda investo en historio nek la senprecedencaj sceno kaj efiko faritaj de la plej avangarda komputera truko povas sxangxi gxian "tujmangxecon", gxi estas nur giganta mozaika plado kun bela formo. Tian mangxajxon oni povas gustumi, tamen tro multe mangxi perdigas la apetiton. Tial, kiam la vizagxo de Leonardo DiCaprio furoris tra la tuta mondo en unu nokto, kaj kiam la filmoserio "Krio" ekscitis la filmamantojn, mi preferas resti hejme por gxui "Lumoj de urbo" de Charles Chaplin, aux "La rakonto de naskigxo" de Robert De Niro, aux "La kruela suno" de Rusio, aux "Observo de trajno" de Britio.

Gxuste en tio kusxas la fascino de filmo: Se vi ne sxatus ian filmon, vi tute povus trovi ion placxan, cxar kiel magio, la varia kaj cxioampleksa filmo donas al homoj liberan gxuon. Gxi povas esti komika, aventura aux batala; gxi povas esti romantika, terura aux absurda; gxi povas esti sciencfikcia aux realisma kaj severa. Gxi ridigas vin, plorigas vin, gxi ecx sxvebigas vian animon inter fantazia mondo kaj realajxo, kaj vi finfine ne scios kie vi estas. Ni retrorigardas la proceson de filmo, kvazaux malkovrante magian keston plenan de trezoroj. La klasikaj filmoj brilas kiel juveloj, kiujn cizelis la geniaj regxisoroj, scenaristoj kaj aktoroj. Nian respekton meritas la filmo-artistoj, kiuj sincere atentas la homan animon kaj penadas fidele speguli la vivadon de homoj. Dank' al ilia penado filmo povas trakti la plej profundan penson de homoj, tiel ke gxi sin turnis de populara amuzajxo al unu el la cxefaj artoj, kiaj dramo kaj romano. Trapasante la movoplenan filman merkaton kaj la gajan homamason, mi scias, kie ni trovos ilin.

Ili estas: Malone Brando en "La lasta tango en Parizo" kaj "La Baptopatro", Robert De Niro en "La indignanta bovo" kaj "Cervo-cxasanto", Meryl Streep en "Eksteren de Afriko" kaj "Elekto de Sofie", Daniel Day-Lewis en "Mia maldekstra piedo" kaj "En la nomo de patro"... Enlistigeblas ankaux multaj aliaj nomoj. Cxiam ili kortusxis nin, tiel ke ni forgesis la fakton, ke ili ludis en la filmo. Ofte ili vekis patoson dormantan en nia koro. Ili levis la prezentadon al arta nivelo.

Ili estas ankaux la sukcesintaj kaj karakterhavaj regxisoroj. Kiam filmo kiel la sepa arto pli kaj pli maturigxas, iom post iom regxisoro farigxas verkinto de scenaro same kiel pentristo aux verkisto ?verkinto de sia verko. Ni ecx povas opinii, ke la filma historio esence estas tiu de la cxefaj filmo-artistoj en ilia epoko, kiaj Charles Chaplin, Orson Wells, Fedrico Filini, Ingmar Bergman kaj Kurosawa Akira. Ilia laboro, kiel diris Bergman, estas "sur vasta ebenajxo gravuri drakokapon, feinon, diablon kaj sanktulon kaj finfine starigi artan pregxejon".

Krome, en la nuna Cxinio, kun plezuro ni povas trovi kelkajn regxisoro-artistojn, ekz., Zhang Yimou. Estas distingigxaj cxiuj liaj filmoj, kiaj "Rugxa sorgo" kaj "Esti vivanta". La de li regxisorita kaj en septembro premierita "Turandot" montras liajn superajn imagipovon kaj kreivon; Chen Kaige, miaopinie, kapablas krei filmojn pli eminentajn ol liajn "La lasta adiauxo" kaj "Amafero", li samtempe estas bona verkisto; Xie Fei regxisoris "Nigra cxevalo", kies beleco transpasis la landlimon... En ili ni vidas la auxroron de la cxinaj filmoj.