INTER NI

En la fruktodona 83-a UK naskigxis nova estraro de UEA. Elkoran gratulon al ili. Ni deziras, ke la nova estraro pli antauxen pusxu la E-movadon en la tuta mondo.

Ni jam raportis pri la logxdomoj de cxinoj. En tiu cxi numero "Adiauxo al la sistemo de bonstatiga domdistribuo" konigas la nunan staton de reformado pri cxina domdistribuo. Same kiel en aliaj landoj, la stato de logxdomoj en Cxinio strikte rilatas al gxia ekonomia disvolvigxo. Pro la landa specialeco kaj planizita ekonomio, la antauxa sistemo pri domdistribuo en Cxinio estis diferenca de tiu de aliaj landoj. Nun en la situacio de merkata ekonomio cxinoj spertas transiron de luo al acxeto de logxdomo. Sed pro la malalta salajro de granda parto de cxinoj nepre necesas speciala politiko, por ke ordinaraj cxinoj povu acxeti por si privatan domon ?jen celo de la reformado de domdistribuo.

En reformado la vivo de cxinoj sxangxigxas multflanke, kaj ni dauxre konigos tion en venontaj numeroj.

"Akvoutiliga konstruado en Tibeto" raportas pri la projekto, kiu favoros Tibeton en elektroproduktado, terkulturo kaj brutobredado.

En la vastega Cxinio ne mankas belaj pejzagxoj, interesaj moroj kaj fresxaj aferoj, kiuj ofte aperas en nia revuo. En tiu cxi numero vi trovos ankaux tiajn raportojn, ekz. "Lando de virinoj", "Mongola kuracistino Wu Lan" kaj "Cxina mono antaux 2?00 jaroj". Ili estas legindaj.

La Red.