Poemoj el Vjetnamio
de DANG DINH DAM
Mi alvenas Gr閟illon
Jen Kultura Esperanto-Domo,
Kastelo "Gr閟illon" de Baug?.
Delonge mi legis pri Vi atente,
Multajn E-aktivadojn tutmonde!
Kulturajn Kajerojn regule mi ricevis,
Belaj aspektoj, ricxaj enhavoj ravis min
Ke pli ol unu fojon mi revis
Atingi tien por apreci vin.
Dank' al Pauxleto fruktis la espero:
Cxe Kunveno Pariza li promesis
Konduki min al la fama Kastelo,
Cxion mi, la vjetnamo, ne forgesis!
Kion mi nun povus por Vi fari?
Cxu paroli pri la lingv' vjetnama
Aux per E-poemoj vin regali,
Tradukitaj el la koro ama?
Jen mi prezentu pri vojagxo mia,
Trimonata restado en Francio,
Kun eventaro tiel emocia,
Al Vjetnamio ? fora land' en Azio.
Kun gxojo granda mi fieras je Vi,
Fama Kultura Esperanto-Domo!
Kune kun Vi, mi semas konstante,
Por ke l' Majstro ridetu kontente!
Mia vivo kaj Esperanto
Naskigxis mi en milita temp' kun rabio,
Ne facile trovis por mi bon' profesia!
Sxvitante penis de metio al metio,
Fine en Hanoj' Esperanton mi renkontis.
Ekirinte sur la verdan vojon en juli'
de mil nauxcent sesdek kvar ? felicxe!
Ordinara oficisto kaj sekretari'
Tridek unu jaroj ? emeritigxe.
Nun mi hejme laboras por Esperanto
Kun biblioteko, multjara kolekto.
Miloj da Esperantajx', plej kara ide'
Trezor' de l' verduloj en mia protekto!
Cxu labor' de l' menso povus sen legado?
Por verkado kaj ecx tradukado
Des pli valoras majstra orlibro
La biblioteko, ricxa klerigado!