Cxu Zamenhof scipovis nagxi aux navigi-

PRI kiu Zamanhof temas-

Cxu pri iniciatoro de la neuxtrala lingvo Esperanto - d-ro Ludoviko, Lazaro Zamenhof, kies naskigx-datrevenon ni festas cxiu-jare la 15-an de decembro kiel "Internacian Tagon de Esperanta Libro"-

Cxu pri lia filo Adamo Zamenhof - kuracisto kaj direktoro de malsanulejo en Varsovio, pafmortigita de hitleranoj probable en Palmiry en 1942-

Cxu pri lia nepo vivanta kaj laboranta en Francio kiel ingxeniero de petrol-platajxoj - s-ro Ludoviko Zamenhof-Zaleski-

Cxu pri la setlejo-vilagxo trovigxanta cxe la franc-hispana limo - nomata Zamenhof, de kie versxajne devenis avo de la familio - Fabian Zamanhof, kiu siatempe eklogxis en la urbo Tykocin (nun en Pollando) - sxajna naskigx-urbo de d-ro L.L. Zamenhof (laux esploroj de prof. Ludoviko Siekierski el Gdanska Politekniko)-

Ne, - temas pri m/s Zamenhof, kiu naskigxis en la jugoslava sxipfarejo en Split, julie de 1959.

Jugoslaviaj sxipfaristoj donacis al la nov-naskita grandan portreton de d-ro L.L. Zamenhof.

De novembro 1959 la moderna sxipo apartenas al CHIPOLBROK (Pola-Cxina Kompanio de sxip-makleristoj) kaj felicxe 82-foje navigas cxefe al Malproksima Oriento. Gxia sxipanaro zorgante pro la bela sxipo vojagxas cxiujare ofte pli ol 9 monatojn al la orientaj havenoj kiel: Pusan, Dalian, Xingang, Qingdao, Sxanhajo, Hongkong kaj Singapuro - poste al Casablanka, Antwerpen, Rotterdam, Hamburg, Helsingborg gxis Gdynia. De la patrina haveno Gdynia gxi navigas denove al : Helsingborg, Hamburg, Rotterdam aux Antwerpen gxis la Nigra Maro kaj Mediteraneo. Kaj poste cxarmas grandega Sxanhajo, Xingang, Qingdao, Dalian, Lianyungang, Huangpu, Zhanjiang, havenoj de Taiwan kaj aliaj de suda kaj orienta Azio, Japanio, ecx suda Koreujo.

La sxipo Zamanhof estas pli ol 150 m longa, 18.80 m largxa kun supra ferdeko 12 m longa. Gxi scipovas nagxadi kun 14 nodoj da rapideco.

Cxar haveno Gdynia estas gxia gepatra loko, do la esperantistoj de la urbo subtenis konstantan kontakton kun la sxipo vizitante gxin, kiam gxi venadis patrolandon el malproksimaj maroj. Ili ricevadis salutojn de la sxipo el ekzotikaj urboj, al kiuj gxi albordigxadis.

Tiutempe prezidis la E-Filion de PEA (Pola Esperanto-Asocio) s-ro Czeslaw Szatkowski, fervora E-aktivisto. Dank' al liaj klopodoj aro da esperantistoj prezentis al la sxipanaro artan programon kaj akiris amikecon de la kapitanoj, lauxvice Zbigniew Roznowski, Zbigniew Paniec, Kajetan Gazecki, Wladyslaw Pruger, Edmund Ruszkowski kaj aliaj. Esperantistoj estis cxiam kore bonvenigataj de la sxipo.

La radio-oficiro de la sxipo Zamenhof - sinjoro Stanislao Winnicki alportis al E-klubejo cxe PTTK-o en Gdynia diversajn E-lernolibrojn ekz. el Argentino kaj Francio kaj E-revuojn el Hanojo, prelegis pri Hongkong ktp.

Sur la sxipo flirtis flago malhisita la 13-an de februaro 1982 kaj ekspoziciita en E-muzeo cxe la elementa lernejo nr.8 en SOPOT (meza parto de Triurbo) gxis 1977.

La sxipon alinomitan COSKO acxetis CHINA OCEAN SHIPPING COMPANY (Cxina Oceana Sxip-Kompanio) en 1982.

Dum pli ol 20 jaroj la m/s Zamenhof portis varojn, intersxangxante ankaux navig-morojn kaj amikecon inter diversaj landoj, popoloj kaj havenoj. Gxiajn vojagx-aventurojn kaj itinerojn priskribis s-ro Stanislao Winnicki en unu el la plej belaj E-revuoj "El Popola Cxinio" nr. 8/1990. La artikolo titolita " En miaj rememoroj mi cxiam kun sento konservos Cxinion" estis premiita en la konkurso de la redakcio. Aludas pri la sxipo en jubilea albumo (1951-1991) la komuna cxina-pola sxipa entrepreno CHIPOLBROK (nun CHINESE-POLISH JOINT STOCK SHIPPING COMPANY) okaze de gxia 40-jarigxo.

Tamen la sxipo Zamenhof intersxangxadis ne nur varojn. Gxi disvastigadis ankaux la lingvon Esperanto samtempe. Kaj tio estis gxia plej granda kontribuo por la 70-jara urbo Gdynia, parto de la Triurbo cxe la Balta Maro.