NICOLE HARDY* (Francio):
Mi amas vinKial estas kvar sezonoj?
Sensignifa por mi estas la tempo...
Hejmen ekpasxis la suno
cxar mi amas vin, sinjoro,
cxar mi amas vin.
"Senhistoriaj estas la felicxuloj"
Gxin vi leterskribis al mi.
Neeblas ke mi malsamopinias
Sinjoro, tial, cxar vi amas min,
Tial, cxar vi amas min.
En la tutmondo, kiom da geoj
Ne eltrovis siajn felicxtagojn,
Koncerne min, cxirkauxen elkrii deziras
Sinjoro, ke mi vin amas,
Ke mi vin amas.
Cxiuj noktoj, kiam vi pri mi songxas,
Cxiuj noktoj, kiam mi pri vi pensis,
Tiel dolcxaj en mi estas,
Sinjoro, cxar mi tute apartenas al vi,
Cxar mi tute apartenas al vi.
________________
* La auxtoro estis gajninto de la unuagrada premio de la 7-a konkurso de EPCx-legado. Sxi mortis la 7-an de julio 1998 pro kancero. La poemon sxi skribis en la franca lingvo antaux 20 jaroj okaze de sia fiancxinigxo kaj gxin esperantigis sxia edzo Pierre Hardy por omagxi al sxi.