Mastrumanto de granda familio

de WANG JIANBING

WEI Jianhua estas gxenerala sekretario de la Tangshan-a Esperanto-Asocio, Hebei-provinco. En la 2-a Cxina Kongreso de Esperanto, okazinta en Tangshan, li ludis gravan rolon. Cxiujare li okazigas kurson de Esperanto en Tangshan. En Esperantujo li estas sindonema. Cxi-sube mi konigas al vi la bonkoran kaj helpeman Wei Jianhua ekster Esperantujo.

En la okuloj de Sun Fengying, Wei Jianhua estas entuziasma kaj honesta edzo. Kiam sxi konatigxis kun li, li estis instruisto de Esperanto. Sxi opiniis, ke li estas fidinda, kaj farigxis lia edzino. En la lastaj dekkelkaj jaroj sxi bone konis lin. Por helpi aliajn li estas tre malavara.

Ili vivas ne ricxe. Wei Jianhua laboras en la Federacio de Sociaj Sciencoj de Tangshan. Lia monata salajro estas nur iom pli ol 600 juanoj. La laborejo de Sun Fengying ne bone funkcias kaj sxi ne povas ricevi salajron akurate. Ilia filino lernas en la 5-a klaso de elementa lernejo kaj por tio ili devas pagi multe. Felicxe iliaj gepatroj havas pension kaj ne bezonas ilian monhelpon.

De 1998 oni ne plu favorpreze luigas logxejon. Por acxeti la logxejon Sun Fengying kaj Wei Jianhua devas pagi preskaux dekmil juanojn. Antauxe ili trovis, ke la logxejo estas malvasta. Post la tertremo okazinta en 1976, ili ekluis gxin, kiu areas iom pli ol 30 kvadratajn metrojn kun malgrandaj kuirejo, vestiblo kaj dormocxambroj. Se gxi estus pli granda, ili ne havus suficxe da mono por gxin acxeti.

La domo estas simple meblita. 12-cola nigra-blanka televidilo estas okulfrapa, tamen malbone funkcias.

Kvankam ilia salajro ne estas alta, tamen ili sxparas iom kaj pagas por 36 lernantoj.

En 1994 li informigxis pri "Projekto de Espero", iniciatita de Fonduso de Evoluo de Cxinaj Geknaboj. La raportajxoj el jxurnaloj kaj radioj kortusxis lin. Li decidis finance subteni malricxajn lernantojn por fini ilian lernadon. Unue li monhelpis 4 lernantojn el Hebei-provinco, poste 32 lernantojn el Qinghai, Sichuan, Shaanxi kaj aliaj 13 provincoj kaj regionoj. Li diris, ke kiam li sendis monon al la lernantoj, li rememoris, kiel liaj gepatroj prizorgis lin, kiam li estis en la Interna Mongolio.

18-jara, Wei Jianhua laboris en stepo de la Interna Mongolio. Post 6 jaroj li farigxis pli grandanima.Tio influas lian edzinon. "Li ne fumas, nek drinkas, nek ludas magxangon, ecx malofte rigardas televidon. Li ne multe zorgas pri siaj mangxo kaj vesto, tamen por helpi aliajn, li estas malavara," la silentema Sun Fengying lauxdis lin. Tamen monhelpi 36 lernantojn ne estas facile. Dum ferioj iuj el ili vizitis Wei Jianhua, la malgranda domo estis homoplena, kaj la lernantoj devis dormi sur planko. Prepari mangxon por ili estis lacige. Sun Fengying pensis, ke tio ne gravas, cxar ili ne longatempe logxas tie.

Ili volas monhelpi po unu malricxan lernanton en cxinaj provincoj, auxtonomaj regionoj kaj municipoj, kaj 11 en cxefaj urboj de Hebei-provinco. Ili pensas, ke indas helpi lernantojn fini lernadon. Wei Wei, ilia 11-jara filino, aprobas tion.

Vespere Wei Jianhua skribas leterojn al lernantoj. Iuj lernantoj vokas lin instruisto, aliaj ? ocxjo, triaj ? pacxjo. Wei Jianhua kaj lia edzino sentas, ke ili faras ne multe.

Wei Jianhua faris registrojn pri cxiuj lernantoj, cele informigxi pri iliaj familioj kaj lernado, kaj konservis iliajn leterojn. Li sxatas diligentajn lernantojn. La lernantoj, kiujn li monhelpas, lernas cxefe en la 2-a klaso de malsupera mezlernejo. Li pensas, ke tiam ili jam konas la gravecon de lernado. Li preferas pagi por lernemuloj.

Wei Jianhua kaj lia edzino gxojas, ke tiuj lernantoj povas dauxre lerni. Inter ili dekkelkaj jam eniris en universitatojn, dum festoj Wei Jianhua ricevas salutkartojn de tiuj lernantoj.

Oktobre de 1995 Wei Jianhua vojagxis al Hunan-provinco por partopreni kunvenon kaj cxe la okazo li volis viziti Chen Yongzheng, mjaux-nacian knabon. Li marsxis 40 km sur montvojo kaj atingis la hejmon de Chen Yongzheng. La gepatroj de Chen Yongzheng petis lin forkonduki Chen Yongzheng por sercxi vivrimedojn. Pro tio li gastigis Chen Yongzheng en sia hejmo por 10 monatoj.

Julie de 1999 Xie Boxing el Tongjiang-gubernio de Sichuan-provinco diplomigxos de universitato. Li estas la 4-a universitata diplomigxonto, monhelpata de Wei Jianhua. En 1994 Wei Jianhua ekhelpis lin. En 1995 Xie Boxing eniris en la Pekinan Agronomian Universitaton. Alveninte Pekinon, Xie iris al Tangshan por viziti Wei Jianghua. De tiam Xie Boxing vokas Wei Jianhua patro. Se li dauxre studos, Wei Jianhua dauxre vivtenos lin.

Wei Jianhua diris, ke ili starigas specialan familion kaj li volas esti mastrumanto de la familio.