Ertan-hidroelektrejo situas sur Yalong-rivero, brancxo de supra Yangzi-rivero. Gxi donos pli da elektro al Sichuan kaj Chongqing, al kiuj delonge mankas elektro.
Fakuloj diras, ke Yalong-rivero estas energioricxa, kaj sur gxia malsupra parto 412-km-longa oni povas konstrui kvin hidroelektrejojn, inter kiuj Ertan estas la plej granda.
La impona barajxo en formo de parabolo povas konservi 5.8 miliardojn da kubmetroj da akvo. Gxi okupas la trian lokon inter la samspecaj barajxoj en la mondo.
La plej granda malfacilo estas manko de mono. La monrimedoj de Ertan venis de la centra kaj loka registaroj de Cxinio kaj kredito de la Monda Banko. Laux la internacia sistemo, la Hidroelektra Kompanio Ertan estas la posedanto, kiu invitas plenumantojn de la tasko. La konstruadon partoprenas 600 ingxenieroj el 38 landoj kaj 5?000 laborantoj el Cxinio.
Dum la konstruado ne vidigxas multaj homoj, sed multaj kamionoj kaj masxinoj. Koncernaj projektoj pri medioprotekto kaj setlado samtempe iras glate.