Kurantaj aferoj

Cxe la fino de majo de 1998, la rezervokvanto de fremdaj valutoj de Cxinio jam superis 140 miliardojn da usonaj dolaroj. Bonordas la cxinaj enspezo kaj elspezo internacie. Stabilas la kurzo de Renminbi (la cxina mono).

La plej profunda cxina puto por prospektorado de petrolo estis borita en Tarim-baseno en Xinjiang. Gxi profundas 7?200 metrojn tra 9 sedimentaj tavoloj formigxintaj dum la pasintaj 570 milionoj da jaroj. Tio donas valoran geologian materialon.

En la venontaj kvin jaroj, la cxina registaro investos 250 miliardojn da juanoj (8.2 juanoj = 1 usona dolaro) por konstrui fervojojn. En 2002, la totala longeco de fervojoj estos 70?000 km (nun 65?000 km). Oni klopodas ekkonstrui en 2000 1300-kilometran ekspresan fervojon inter Pekino kaj Sxanhajo.