Cxinaj aviadiloj
En la komenco de la 20-a jc. oni unuafoje sukcese
faris flugadon per aviadilo. La cxina aviadila produktado komencigxis post la naskigxo de
la nova Cxinio en 1949 kaj progresas rapide. Cxinio mem povas fari transportan kaj
alispecajn aviadilojn, kiuj kontribuas al gxiaj nacidefendo kaj ekonomio. Tiu cxi
posxtmarkoserio konsistas el 4 pecoj. Gxi estis emisiita de la Cxina Posxta kaj
Telekomunika Ministerio en 1996.
Cxinaj auxtoj
En 1956 Cxinio produktis sian unuan kamionon kun
marko Jiefang kaj per tio finis la historion, ke la cxinoj ne kapablas produkti auxtojn.
En la pasintaj 40 jaroj Cxinio per siaj propraj fortoj fabrikis personauxtojn kun marko
Hongqi, kamionojn kun marko Dongfeng kaj pekinajn legxerajn auxtojn. Lerninte alilandajn
avangardajn teknikojn, gxi fabrikis legxerajn kamionojn kun marko Jiefang. Tiu cxi
posxtmarkoserio konsistas el 4 pecoj. Gxi estis emisiita de la Cxina Posxta kaj
Telekomunika Ministerio en 1996.