En majo de 1985, tie fondigxis la Haidian-a Scienc-Teknika Eksperimenta Distrikto de Pekino. Pro la bona situo, elstaraj fakuloj kaj favora politiko pri imposto, al la distrikto rapide venis teknikoj kaj kapitaloj el Cxinio kaj aliaj landoj. Tie fondigxis cx. 5?000 entreprenoj pri novaj altaj teknikoj. Zhao Pei, vicprezidanto de la kompanio Unisbok, diris, ke la fondintoj de la kompanio estas instruistoj de Qinghua-universitato. Ili komencis per miliono da juanoj, kaj nun la totala posedajxo de la kompanio valoras 380 milionojn da juanoj. En la distrikto, preskaux cxiutage kreigxas nova produktajxo.
Wang Dianru estas unu el la pioniraj entreprenistoj en la distrikto kaj prezidanto de iu kompanio. Foje alilanda entreprenisto vizitis Cxinion kun orkolora kulero galvanizita per jono kaj diris al Wang, ke se Cxinio bezonas gxin, li liveros. Wang neniam vidis tian kuleron, tamen li scias, ke la jono-galvaniza tekniko de Cxinio estas suficxe avangarda. Estas tre grave, ke cxina entrepreno frue okupu la merkaton. Tiel lia kompanio pene laboris kaj fine pusxis la cxinan jono-galvanizan teknikon al aplikado.
La Kompanio (Grupo) Legend estas granda fama entrepreno en la distrikto. En 1990, kiam multaj tieaj kompanioj nur muntis komputerojn, gxi jam havis propran produktajxon. En 1995 gxia vendokvanto atingis 100 000.
Cxiujare multigxas je 50% la produktokvanto de softvaroj de iu kompanio pri edukado.
La elektronika cxinlingva eldona sistemo de la Kompanio Fonder lancxis revolucion en gazeta rondo de Cxinio.
Multaj komputeraj sistemoj disvastigxas tra Cxinio.
Antaux novaj defioj, la entreprenistoj en la distrikto atingis komunan opinion: unue, altigi kreivon, rapidigi grandampleksigxon kaj internaciigxon de la entreprenoj; kaj due, formi merkaton de altteknikaj produktajxoj kaj koncernaj materialoj. Per tiu vojo la entreprenoj de informo kaj novaj altaj teknikoj de Cxinio rapide kreskos.