MEI YANLONG:

Verkisto-urbestro

TAGE li estas tre okupata urbestro, kiu devas gvidi siajn urbanojn sin felicxigi. Nokte, li estas verkisto, kiu regalas la legantojn per romanoj kaj televidaj filmoj.

Li estas Li Taiyin, 54-jara. En 1962, diplomitigxinte el mezlernejo, li ricevis akceptilon de fakultato de cxina literaturo de instruista universitato kaj tiun de vocxmuzika fakultato de konservatorio. Li senhezite elektis la unuan, cxar li revis farigxi verkisto.

Tamen li igxis sxtatoficisto. De vilagxa kadro, iom post iom li farigxis urbestro de Suining, kiu situas en mezo de Sichuan-baseno. Kiam Li Taiyin ekfunkciis kiel urbestro, Suining estis postigxinta en ekonomio pro la fermiteco. Li ekpraktikis pordmalferman strategion. Suining nun estas trafika nodo kaj komerca centro en meza Sichuan. Ekonomie gxi estas strikte ligita kun diversaj lokoj de Cxinio kaj starigis dekojn da entreprenoj kunlabore kun Japanio, Usono, Britio kaj Hungario.

La loka registaro havas multajn funkciojn, tiel la urbestro estas la plej okupata homo. Por verkado li havas nur tre malmulte da horoj. Li tamen opinias, ke la urbestra ofico ricxigas lian verkadon, kaj la verkado siaflanke helpas la registaran aferon. La du okupoj konsistigas lian vivon.

Suining havas malmulte da agroj kaj multe da laborfortoj. Komence de la 90-aj jaroj, multaj malricxaj kamparanoj deziris farigxi urbano, kiu rajtas fikse logxi en urbo, havi stabilan postenon, ricevi de la registaro logxdomon kaj aliajn favorojn. Farigxi urbano estas malfacile por kamparanoj. Cxar en Cxinio estas tiel multaj kamparanoj, sukcesas nur tiuj, kies kondicxoj konformas al la koncernaj principoj. Iuj junaj kamparaninoj forlasis la vilagxon pere de edzinigxo al urbano. Tamen iuj el ili multe suferis post edzinigxo. Por averti la aliajn, Li Taiyin verkis novelon "Sxi mortis en printempo". Poste oni adaptis la novelon al televida filmo, kiu estis elsendita de multaj televizioj tra la tuta lando kaj vekis vastan atenton. Kiel urbestro, li havas la taskon ne nur verki literaturajxojn, sed ankaux en la reala vivo trovi vojon por la suferantoj, elirigi la superfluajn laborantojn el malricxeco. Li multe kontrolis la socian vivon kaj kreis "4.3.3-sistemon": 30% da kamparanoj laboru en aliaj lokoj; 30% laboru en la vilagxaj entreprenoj kaj 40% kulturu teron en la hejmloko. Nun la kamparanoj, kiuj laboras en urboj, cxiujare sendas hejmen miliardon da juanoj. Tio multe helpis la lokajn entreprenojn kaj en la tuta urbo aperis 160?000 entreprenoj vilagxaj kaj privataj. Ilia produktovaloro kreskis de miliardo da juanoj en 1992 al 9.5 miliardoj en 1995, kiuj konsistigas pli ol duonon de la totala nacia produktovaloro de la tuta urbo. Dank' al la diligenta laboro de la terkulturantoj, Suining farigxis grava produktejo de greno, kotono, oleo kaj porkoj.

Li Taiyin cxiam zorgas pri la popolanoj kaj penas felicxigi ilin. Maje de 1994, Suining suferis de trosekeco. Mankis akvo por trinkado kaj irigacio. Tiam li kusxis en hospitalo, tamen li hastis al la lokoj, kie oni plej multe suferis de trosekeco. En la hospitalo li informigxis, ke estas malfacile por la kamparanoj ricevi kuracadon, li okazigis kunsidon de la urba registaro kaj decidis konstruigi novan kuracejon. Iu 30-jara doktoro-instruisto de altlernejo estis atakita de kancero. Informigxinte pri tio, Li Taiyin korsxirigxis. Li multfoje vizitis la junan malsanulon. Por ke la similajxoj ne okazu, Li Taiyin ordonis, ke la koncerna departemento faru fizikan ekzamenon al la urbaj sxtatoficistoj en difinita tempo cxiujare.

Li abomenas fiagojn de iuj sxtatoficistoj, kiuj cxasas privilegion per sia posteno. Unu el liaj romanoj kritikas tian fenomenon. Lia nova rikolto estas: romano pri junaj kamparanoj, kiuj laboras en urbo; teksto de 20-parta televida filmo; kolekto de noveloj.