NIU DASHENG:

Regno forgesita de historio

IAM la historio ne estas justa. Ekz., inter la 24 historiaj libroj, kiuj preskaux enhavas la tutan historion de Cxinio, ne trovigxas ecx unu por la Okcidenta Xia-regno ekzistanta 200 jarojn. Eble tio ne estas kulpo de historiistoj. Antaux ol ili kolektis historiajn materialojn pri la regno, gxi pereis en militoj kaj malaperis ankaux la regnanoj ? dangsxjang-oj.

La Okcidenta Xia-regno postlasis multajn enigmojn al la postaj esploristoj, kiuj tamen ne forlasis sercxadon de gxi malgraux gxia blanko en historiaj materialoj. Dank' al la ruinoj de konstruajxoj, la elterigitaj fragmentoj kaj la progresanta esplorado, iom post iom klarigxis la aspekto de la regno kaj plimultigxis rakontoj pri gxi.

DANGSxJANG-NACIO KAJ GxIA UNUA REGNESTRO

Antaux la fondigxo de la Okcidenta Xia-regno, kiel gxia cxefa konsisto la dangsxjang-oj jam longe vivis en la okcidenta parto de Cxinio. Ili sxatis migradon kaj gxenerale logxis en loko kun akvo kaj herboj. Pro najbareco Dangsxjang-nacio estis profunde influata de la kulturo de Tubo (antikva Tibeto), precipe de budhismo. En la 7-a jarcento, por eviti aneksadon de aliaj nacioj, Dangsxjang-nacio translogxigxis orienten al la nunaj Ningxia kaj Shaanxi, kun permeso de la imperiestro de la centra ebenajxo. La imperiestro honore donis la familian nomon Li al la prapatroj de Li Yuanhao. En 1038 Li Yuanhao fondis la Okcidentan Xia-regnon, kiu dauxris dum la regperiodo de Song-dinastio (960-1279).

La ambicia Li Yuanhao konis budhismajn sutrojn kaj sciis la lingvojn hanan kaj tuban, lertis en pentrado kaj havis kreivecon. Bone edukita, li sxatis de infaneco literaturon kaj arton. Kiel lingva geniulo li kreis la lingvon de Okcidenta Xia. Gxiaj ideogramoj estis similaj al la han-aj pro influo de tiuj de Tang- kaj Song-dinastioj. Hodiaux, kiam oni foliumas klasikajxojn el ideogramoj de Okcidenta Xia, oni diras: "Je la unua vido cxiuj ideogramoj estas konataj, tamen fakte neniu estas konata." Per la de li elpensitaj 6?000 ideogramoj Li Yuanhao postlasis malfacilajxojn al la postaj fakuloj. Tion mi pritraktos sube.

FORRAZI LA HAROJN

Li Yuanhao fondis la regnon intencante, ke gxi disvolvigxu kaj neniam pereu. Por ke lia popolo karakterizigxu per forta nacieco, li donis dekretojn "forrazi la harojn" kaj "sxangxi vestojn de Han-nacio". Li unue forrazis al si la harojn kaj ordonis cxiujn popolanojn tion fari. Tiuj, kiuj ne faros tion en tri tagoj post ricevo de la dekretoj, estos mortigitaj. Sub lia devigo la dekretoj estis obeataj en la tuta regno. Finfine cxiuj viroj estis senharaj kun orel-ringoj kaj virinoj kun alta hartubero kaj harpingloj. Krome Li Yuanhao ordonis sxangxi la han-an portadon de "rugxa vesto kaj nigra cxapo" al sianacia portado de "blanka cxemizo kun strikta vesxto ekstere, felta cxapo kun rugxaj subsxtofo kaj frangxo". Li ankaux faris severan politikon por la vestoj de sxtatoficistoj kaj ordinaraj popolanoj. Kvankam similaj al tiuj de han-oj, la vestoj de sxtatoficistoj de la Okcidenta Xia-regno konservis densan naciecon. Kaj la reformado de Li Yuanhao pri vestoj metis fundamenton por la vesta kulturo de la regno.

KREADO DE LA IDEOGRAMOJ DE OKCIDENTA XIA

Li Yuanhao konsciis, ke la vestoj nur en formo unuigis la dangsxjang-ojn, kaj por kunligi ilin en spirito li bezonis ion alian krom budhismo. Jen kial li kreis la ideogramojn de Okcidenta Xia.

En 1804 en Liangzhou (nun Wuwei) de Gansu, erudiciulo de Qing-dinastio trovis steleon kun ideogramoj de Okcidenta Xia. Tio tamen ne altiris suficxe da atento. Cent jarojn poste, en pagodo-tombo en Heicheng, Interna Mongolio, oni elterigis pli ol 8?000 dokumentojn de la Okcidenta Xia-regno, kiuj inkluzivas konfuceanismajn kaj budhismajn klasikajxojn, vortarojn, literaturajxojn, legxajn dokumentojn, medicinajn librojn, almanakojn, diagramojn kaj sorcxajxojn. La elterigxo vekis grandan surprizigxon.

Tamen decxifri la ideogramojn estis kaprompe. Surbaze de vortaro farita de regnanoj de Okcidenta Xia, fonetika transskribo de antikva hinda kaj tibeta lingvoj pri la lingvo de Okcidenta Xia, la esploristoj strukturis vocxan sistemon de la nomitaj ideogramoj; post multjara esplorado oni klare konis la gramatikon kaj etimologion de la lingvo de Okcidenta Xia. La klasikajxo kun tibet-lingva fonetika transskribo temas cxefe pri budhismo, cxar la dek generacioj da regnestroj adoris budhismon, precipe la tibetan budhismon. La klasikajxo montras, ke la Okcidenta Xia-regno intime rilatis al Tubo kaj estis influata politike kaj ekonomie de Song-dinastio. Ekz., krom gxiaj propraj moneroj, en la regno cirkulis ankaux moneroj de Song-dinastio.

GRAVA MALKOVRO

Kvankam la ideogramoj de Okcidenta Xia ne estas tiel maturaj nek vivipovaj kiel tiuj de la cxina lingvo, tamen ili estas grava atestajxo de tipografio, unu el la kvar inventoj de la antikva Cxinio.

La cxina tipografio atingis la kulminon de sia disvolvigxo en Song-dinastio. Influate de tio, la Okcidenta Xia-regno grandnombre presis konfuceanismajn kaj budhismajn klasikajxojn en sia lingvo kaj la han-a lingvo. Inter la en Rusio konservataj klasikajxoj en la lingvo de Okcidenta Xia trovigxis kvar specoj da tipografiaj budhismaj sutroj. Gxis nun ankoraux ne trovigxis han-lingva sutro farita en Song- kaj Yuan-dinastioj, tiuokaze ili farigxis pli raraj. En 1991 oni trovis 9 volumojn de budhismaj sutroj en la lingvo de Okcidenta Xia en Helan-gubernio de Ningxia. Cxinaj fakuloj konstatis, ke ili estas lignaj tipoj faritaj en la posta periodo de la Okcidenta Xia-regno. Ili ne nur estas la plej antikvaj lignaj tipoj konservataj en la mondo, sed ankaux atestas, ke jam en Song-dinastio oni inventis kaj ekuzis lignajn tipojn.

ETERNA RIPOZEJO DE REGNESTROJ

La koncizan naskigxjaron de ligna tipografio ne povis diri al ni Li Yuanhao kaj liaj posteuloj. Ili, la 9 generacioj da regnestroj de Okcidenta Xia, kusxas en la mauxzoleoj gxis nun ankoraux imponaj.

Tiuj mauxzoleoj, en formo de piramido, situas cxe la piedo de Helan-montaro en la okcidenta antauxurbo de Yinchuan, cxefurbo de la Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono. Oni trovis ilin komence de la 70-aj jaroj. En dezerto kun areo de 50 kvadrataj kilometroj sidas 9 mauxzoleoj de regnestroj kaj 200 tomboj de altranguloj. Kiel restajxo de la regno la tombaro estas bone konservata.

Cxiu mauxzoleo, rigardanta al sudo, estas kompleta konstruajxaro. Gxi, cxirkauxita de muroj, konsistas el du partoj ekstera kaj interna. Cxe cxiu angulo estas turo; en la antauxa parto estas du simetriaj terasoj kaj tri kioskoj, en kiuj staras steleoj kun ideogramoj de Okcidenta Xia kaj hanoj, kiuj prikantas la regnestrojn. Antaux la centro de la interna parto estas templo por oferado, malantaux gxi estas kvin- aux sep-etagxa stupao.

La konstrua stilo de la mauxzoleoj unuflanke estis influata de tiu de Tang- kaj Song-dinastioj kaj aliflanke portas siajn naciajn ecojn. Ekz., la stupaoj spegulas, ke la regnestroj kredis je budhismo, sed la nombro de kioskoj estas nepara ? tio ne sekvas la simetrion de la tradicia cxina arkitekturo.