CxINAJ GLAZURAJxOJ

Se vi faras birdorigardon al la Imperiestra Palaco en Pekino, vi vidos, ke sub la lazura firmamento okulfrapas impona domaro cxirkauxita de altaj rugxaj muroj kaj tegmentita per glazuritaj tegoloj.

La glazurajxoj cxi tie aludas klinkeron, tegolon kaj vazon, unue glazuritajn kaj poste bakitajn. Gxenerale ili, verdaj kaj flavaj, estas efikaj en rezisto kontraux akvo kaj erozio.

Estas ja longa la historio de bakado de glazuritaj objektoj. Oni esploris tegolan pecon trovitan en la ruino de Daming-palaco de Tang-dinastio kaj konstatis, ke komence estis nur verde glazurita tegolo kaj nur en la dinastioj Ming kaj Qing oni grandkvante uzis glazuritajn tegolojn en la konstruado de la Imperiestra Palaco, Templo de Imperiestraj Prapatroj, Teraso de Tero kaj Greno (simbolo de la sxtato), Cxiela Altaro, Kampanilo k.a. Sekve de tio oni multe bakis glazuritajn tegolojn, cxar tiuj konstruajxoj apartenis al imperiestroj kaj flavo simbolis imperiestrecon, tial aperis flave glazuritaj objektoj, kiuj poste produktigxis pli kaj pli multe.

Naux-draka ekranmuro estas majstroverko de la cxina glazura kulturo kaj gxia arto. La Naux-draka Ekranmuro en la urbo Datong, Shanxi-provinco, longas 45.5 m, altas 8 m kaj dikas 2.02 m. Gxi sidas sur bela soklo kun reliefaj figuroj de leono, tigro, elefanto kaj fluganta cxevalo versimilaj kaj diversformaj. Supre sur la muro estas tegmento kun largxa rando kaj meze de gxi 9 gigantaj drakoj dancante flugas en nuboj kaj ondoj. Oni diras, ke la glazuritaj klinkeroj, el kiuj formigxis drakoj, estas faritaj el rivera koto, glueca rizo, urusxio, ora pulvoro kaj multe da koloriloj.

Nun la antikva glazura arto estas aplikata ankaux en konstruado de modernaj domoj. La bakujo, destinita ekskluzive por la imperiestraj familioj, jam farigxis moderna entrepreno, kiu ne nur disvolvis la tradician cxinan arton, sed ankaux bakis kolosajn pejzagxojn, malgrandajn 9-drakajn ekranmurojn k.a. el glazuritaj klinkeroj por Japanio, Kanado, Usono kaj Singapuro.

TERMOFONTO

En Tengchong-gubernio, Yunnan-provinco, najbare de Birmo, estas termofonto.

Tie, en la valo etendigxanta kelkajn kilometrojn, cxiam sxvebas varma vaporo super la verdaj herboj. En la tuta jaro, cxu en somero cxu en vintro, cxu en tago cxu en nokto, cxiam regas varmo. Tie estas du naturaj nagxejoj el termofonto ligitaj unu kun la alia. El ili la granda profundas cx. 2 m., kiu ebligas plongxon de sur roko, dum la malgranda profundas malpli ol unu metron kaj tie oni povas ripozi. Super la varma akvo kaj sub la lazura cxielo cxiam sxvebas vaporo. Oni nomas la lokon Belulina Fonto. Bano en la fontakvo elsxprucinta el kratero de estingita vulkano estas tre utila al kuraco de pluraj malsanoj. Tie estas alia granda termofonto kun 5-metra diametro. En gxi la akvo varmas eterne. Oni diras, ke tie la akva temperaturo atingas 96? C. La fonto estas cxirkauxita de sxtona muro kun pluraj fendoj. Tieaj kamparanoj ofte kunvolvas plurajn ovojn per riz-tigoj kaj metas ilin en la fonton. Post kelkaj minutoj la ovoj kun aparte bona gusto estas kuiritaj. Oni vendas la kunvolvitajn ovojn, unu el la specialaj produktajxoj de la loko.

GRANDA FAMILIO

La familio de kamparano Li Guanghai konsistas el 142 membroj. Gxi estis registrita en Guinness kaj estas nomata la unua familio de la mondo.

S-ro Li estas 101-jara kaj lia edzino Wang Fangzhen 102-jara. Ili geedzigxis en 1916. Ili havas 4 filojn kaj 3 filinojn. El la familianoj la plej juna estas ilia 5a-generacia nepo, kiu agxas malpli ol 6 monatojn. En la familio mortis nur ilia plej agxa filino kaj cxiuj ceteraj nun estas sanaj.

Ilia plej agxa filo Li Mengyuan, 75-jara, diris, ke liaj gepatroj estas cxiam bonhumoraj. Samvilagxanoj diris, ke la maljunaj geedzoj cxiam respektas unu la alian. Ili estas helpemaj ankaux al siaj najbaroj kaj neniam kracxis post la dorso de aliaj. Kaj plie ili neniam insultis nek batis siajn posteulojn.

Li Guanghai altas 158 cm kaj pezas 56 kg, lia edzino altas 150 cm kaj pezas 42.5 kg. kun densaj grizaj haroj. Li Guanghai estas vigla, akrevida kaj klareauxda. Li legas neniam kun okulvitroj. En la lastaj pli ol 30 jaroj ili neniam grave malsanis. Iafoje ili suferis de malvarmumo, sed sen preni medikamenton ili mem resanigxis.

La maljuna paro bone observas la regulon en la cxiutaga vivo: Ili enlitigxas je la 9-a vespere kaj ellitigxas je la 7-a matene. Post tagmangxo ili siestas 2-3 horojn. Ilia cxefa mangxajxo estas rizo. Ili preferas frikasitan porkajxon kaj gluecan rizon. Wang Fangzhen kutime trinkas iomete da mem preparita medicina vino antaux enlitigxo, dum sxia edzo ofte fumas tabakon kulturitan de li mem.

Fakuloj konstatis, ke la du maljunuloj vivas tiel longe, kio havas ian rilaton kun la loka ekologia medio. Ilia hejmo trovigxas en tre kvieta loko cxirkauxita de verdaj montoj plenaj de bambuoj. Tie la aero estas eterne fresxa. En la vilagxo, kie logxas la maljuna paro, vivas 300 familioj kun 130 homoj pli-ol-60-jaraj, el kiuj 80 jam superis la agxon de 70 jaroj.