LI LIANG:

Rakonto pri sxakludo en la oficejo

LUNDON, Markizo tre frue venis al sia oficejo. Laux kutimo, infuzinte teon li sidigxis, pensante pri la laboro.

"Hodiaux mi nepre venkos lin," lia pensfadeno sin turnis al sxakludo kun Duko. Markizo kaj Duko estas moknomoj de du oficistoj, kiuj cxiutagmeze ludas cxinan sxakon. La pasintan vendredon, Duko venkis Markizon per 5:0, kio ecx nun ankoraux maltrankviligis Markizon. Tiutage dum la meza stadio Duko multfoje "fosis enfalujojn", kaj Markizo foje-refoje estis trompita ? lia cxaro estis kaptita, lia cxevalo venis al tre malbona loko, li dronis en malfaciloj. "Mi ne bone ludis en la komenca stadio," tiel pensante li rigardis dimancxe televidan programon pri konkurso de cxina sxako. La sxak-majstro klarigis artifikon en la komenca stadio, kiun li ofte faris. La majstro diris, ke cxe la 7-a pasxo oni nepre movu la soldaton sur la 3-a vertikala linio, por ke la cxevalo havu vojon eliri. Tamen Markizo kutimas movi gvardianon. Li alte taksas la rolon de gvardiano. Por kapti la kontrauxan gvardianon, li ofte perdis sian kanonon. Nun en lian kapon venis sugesto de la majstro. "Je la 7-a pasxo mi faros novan movon." Li ekhavis memfidon.

En la moderna mondo cxiutage aperas novaj amuzoj, kiaj elektronikaj bestetoj kaj komputeraj ludoj. Tamen cxina sxako dauxre okupas la unuan lokon en la ludoj sxatataj de cxinoj, cxu intelektuloj cxu kamparanoj. Kiel en urboj, tiel ankaux en vilagxoj, cxie videblas sxakludantoj. Cxiusemajne la televida programo prezentas sxak-konkurson. La infanoj ne bezonas viziti kurson por lerni sxakludon ? dum rigardo al ludo de najbaroj ili spertigxas.

La cxina sxako diferencas de la internacia sxako. Gxiaj pecoj sidas sur la interkrucigxoj, sed ne en la kvadratoj. La cxina sxako enhavas konfuceanismajn ideojn: la cxefgeneralo iras nur en la kadro de la palaco kiel imperiestro, dum en la internacia sxako la regxo povas iri cxien; la asistantoj staras apude, montras la majestecon de la kortego; krom la cxefgeneralo, ankaux gvardianoj povas iri en la palaco, dum la elefantoj (cxefministroj) rajtas iri nur apud la palaco; la cxaroj, cxevaloj kaj kanonoj militservas kun striktaj reguloj pri movigxo, kio montras la tradician cxinan agmanieron: gxentila movigxo, diferenco inter estro kaj subulo, inter junulo kaj maljunulo; en krizo, la soldato devas sin oferi por savi la cxaron, kaj la cxaro cxiam pretas morti por savi la cxefgeneralon, tio estas obeemo kaj lojaleco. Sxakludo estas kvintesenco de la cxina kulturo. Entreprenisto Ying Changqi el Taiwan promesis premion de miliono da usonaj dolaroj al tiuj necxindevenaj sportistoj, kiuj cxampionigxos en internacia konkurso de cxina sxako, tamen gxis nun neniu el ili gajnis la premion. Se vi konas la suprajn regulojn de cxina sxakludo, vi komprenos la kialon.

En la oficejo de Markizo kaj Duko oni havas unu horon por ripozo en tagmezo. Dekkelkaj sxakludantoj cxiutage gxuas la tempon. Inter ili Markizo kaj Duko estas pli frenezaj amantoj. Ili havas malsamajn postenojn, tamen en la ludo cxiu havas egalan rajton. Duko estas veterana oficisto. Li penas pruvi, ke ankaux en sxakludo li estas elstara. Tiel li neniam akceptas konsilojn de aliaj kaj ofte diras: "Ne!" Markizo ofte petas sugestojn de aliaj, kvankam li ne kapablas elekti la plej tauxgan.

Duko multfoje venkis per sia obstineco. Do venki lin estas granda plezuro por multaj sxakludantoj. En tagmezo multaj sxatas elekti lin kiel rivalon. Por ludi kun li la unua, Markizo frue venas al la cxambro de Duko.

Fakte ili ludas je meza nivelo. Ili ne konsultas librojn nek majstrojn. En la pasintaj jaroj ili ne havis rimarkindan progreson en sxakludo. Kvankam cxiutage ili faras preskaux samajn komencajn pasxojn, tamen multaj sxatas rigardi ilian ludon, aux pli precize, ilian malcedemon.

Je la 7-a pasxo Markizo movis la soldaton laux ideo de majstro sugestita en televida programo. Tio mirigis la rigardantojn.

"Estas epoko de reformado, mi ne estas escepto," Markizo gxojigxis.

Duko tamen ne sxangxis sian ideon, intencante rapide venki Markizon. Laux instruo de majstro, Markizo kaptis cxaron de Duko post kelkaj pasxoj. Tio ja estis granda perdo por Duko. Li penis aspekti trankvila kaj atendis la mispasxon de Markizo, kiu ofte eraris en bona situacio. Duko foje-refoje diris al la rigardantoj: "Ne donu konsilojn al li."

Tio kolerigis Markizon, kiu opiniis, ke la bonan situacion li sxuldas al majstro, sed ne al la rigardantoj. "Mi klare vidis vian ruzon," diris Markizo.

Li tamen faris eraron. Duko gxoje kriis: "Jen mia vico!" Li kaptis la cxaron de Markizo, kiu tuj starigxis kaj intencis repreni sian cxaron. Tamen tio sxokis la regulojn. Duko alte tenis la cxaron, kvazaux trezoron. Markizo perdis la memfidon kaj estis baldaux venkita.

"Morgaux mi revenos!" Markizo foriris. Eble li volis lerni ion de aliaj majstroj.

"La rezulto ne estas tre kontentiga?" Duko aspektis modesta, tamen lia gxojo estis nekasxebla.