Elstara dancistino

Teksto kaj fotoj de WANG YAO

Chen Ailian estas fama cxina dancistino. 12-jara, sxi komencis lerni dancadon kaj, 20-jara, sxi gajnis kvar medalojn en internacia danca konkurso. En 1985 sxi forlasis la Cxinan Operan kaj Dancan Teatron kaj iniciatis la Artan Trupon Chen Ailian. En 1995 sxi fondis la Dancartan Lernejon Chen Ailian depende de la Pekina Arta Kolegio. Dum dekoj da jaroj sxi rigardis dancarton kiel sian vivon kaj sencxese sercxis la sukon de la arto.

Por elkulturi elstarajn dancistinojn sxi translogxigxis en la dancartan lernejon en la antauxurbo de Pekino. Frumatene sxi komencis sin ekzerci kune kun siaj lernantoj dekkelkjaraj. Dank' al sxia persista ekzercado sxia korpo posedas mirindan flekseblecon kaj sxi dancas bele kiel antauxe.

Sxi diris: "La homa vivo similas al la kvar sezonoj. Cxiu sezono havas sian propran koloron kaj utilecon, kaj plej gravas, cxu oni povas firme teni gxin aux ne."