JIA FA:

Cxinoj sxatas kolektadon

CxE la tagigxo emerito Li Zhongqin direktis sin al bazaro de antikvajxoj en antauxurbo. Tiam en la bazaro jam svarmis homoj. Post nelonge Li trovis sian preferajxon. Tio ja estis paro da virinaj sxuoj de malgranda mezuro. En la malnova Cxinio la virinoj firme vindis siajn piedojn jam de la infaneco. Portante tiel malgrandajn sxuojn, la cxinaj virinoj suferis multe. La sxuoj estas tiel malgrandaj, ke neniu el la hodiauxaj virinoj povas enmeti siajn piedojn en ilin. Li diris, ke li estas interesata de tiaj sxuetoj, cxar ili montras la malfelicxan pasintecon de la cxinaj virinoj kaj plie la sxuoj estas delikate faritaj. Montrante paron da sxuetoj, li diris, ke tio estas sxuoj por novedzinoj. Sur la rugxaj atlasaj sxudorsoj vidigxas belaj fenikso kaj peonioj. Li jam kolektis pli ol cent parojn da tiaj sxuoj.

La klientoj de tiu bazaro plejparte estas ordinaraj homoj, kia Li Zhongqin. Ili kutime sercxis sxatatajn objektojn kune kun aliaj klientoj, kiaj diplomatoj kaj ricxaj komercistoj. Kolektado jam ne estas afero ekskluzive de altranguloj kaj ricxuloj. Laux nekompleta statistiko, en Cxinio estas dekoj da milionoj da amatoroj.

La amatora rondo opinias, ke cxio povas esti kolektata. Oni kolektas glumarkojn, posxtmarkojn, insignojn, antikvajn monerojn, biletojn, invitilojn, porciokuponojn por greno, telefon-kartojn k.a. Oni diris, ke en Cxinio estas pli ol 2 000 specoj de kolektitaj objektoj. Multaj kolektas antikvajxojn, pentrajxojn, kaligrafajxojn kaj meblojn, sed iuj sxatas groteskajn, kuriozajn kaj rarajn objektojn. Iuj el ili estis tute ne spertaj, sed post pluraj jaroj ili havas abundon da konservajxoj kaj farigxis sperta amatoro. S-ro Duan kolektis diversajn enirajn biletojn 20 jarojn. En ferioj li iris al parkoj, muzeoj kaj aliaj turismaj lokoj en Pekino kaj poste veturis ankaux al aliaj lokoj de Cxinio. Iom post iom li spertigxis kaj kolektado farigxis nemankigebla parto de lia postlabora vivo. Nun li havas pli ol dek milojn da eniraj biletoj. En kolektado li amikigxis kun multaj. Oni diris, ke liaj konservajxoj estas ege valoraj. Koncerne sian diletantecon, li diris: "Sen bonordigo la kolektantoj estas simplaj acxetistoj, kaj sen studo nur konservantoj." Tiuj vortoj estas famaj en la amatora rondo. Ankaux multaj aliaj komencis kolektadon, ekkonis la signifon, akiris iajn sciojn kaj eksxatis la aferon. Tiamaniere ili iom post iom farigxis spertaj, auxtoritataj. Montrante siajn objektojn, ili povas lerte konigi iliajn trajtojn.

Nun la furora kolektado en Cxinio vekas versxajne ne nur la personan intereson kaj spiritan aspiron, sed ankaux investon. Cxi-flanke auxkcio multe ekscitas kolektadon. Auxtune de 1995, 4 kompanioj de antikvajx-auxkcio, nove fonditaj en Pekino, en duonmonato okazigis 13 auxkciajn kunvenojn, kie iuj objektoj longe konservitaj vendigxis je kontentiga prezo, iuj el la prezoj ecx superis tiujn en evoluintaj landoj. La aktivado pelas homojn elspezi por kolektado, sekve de tio tiu kultura fenomeno ekportis iom da spekula koloro.

Fakuloj atentigas la investantojn de kolektado, ke estas granda risko por tiuj, kiuj faras kolektadon por profito, kaj cxi-flanke la risko ne estas malpli granda ol tiu en akciado. Ja estas multaj homoj, kiuj malprofitis de kolektado de antikvajxoj. Iu kamparano informigxis, ke alilandanoj sxatas doux-on, antikvan cxinan volumenan mezurilon por greno, kies volumeno egalas cx. 10 litrojn, kaj multe klopodis kaj fine acxetis dekojn da doux-oj. Pro profitemo li poluris cxiujn malnovajn doux-ojn, sed vendis neniun el ili. Estis ankaux kolektanto de porcelanajxoj. Foje li vendis porcelanan bovlon kontraux 800 juanoj. Pro tio li estis ekster si de gxojo, sed li tuj sentis grandan bedauxron, auxdinte, ke tiu bovlo kostas 250 000 juanojn post ekspertizado de fakuloj. Nun multaj amatoroj scias, ke nur kun multaj fakaj scioj oni povas distingi la verajn disde la falsaj kaj ne malsxpari tempon nek monon. Iu kolektanto de pentrajxoj kaj kaligrafajxoj konigis siajn spertojn de kolektado: legi multajn eldonajxojn, inkl. de bildgazetoj, fakaj revuoj kaj libroj pri belarta historio, ofte viziti muzeojn, galeriojn, belartajn domojn, vendejojn de pentrajxoj, diversajn ekspoziciojn, amikigxi kun fakuloj kaj lertaj aprecantoj por akiri sciojn. Malgraux ke iuj nun multe elspezas por kolektado, fakuloj maltrankvilas: kolektado estas kultura afero; se oni klopodas en tiu kampo ekskluzive por profito, do kolektado devios de la gxusta vojo.