Aromo de virinoj

de YIN QIN

"Aromo de virinoj" estas titolo de usona filmo, ankaux travivajxo por multaj. En Cxinio, virinoj, precipe la junaj ne rifuzas sxminkon nek parfumon. Ili sxatas beligi sin mem. Do kiel ili sin beligas? Leginte la artikolon de Yin Qin, eble vi sentas, ke pri belaj knabinoj vi scias pli multe.

Yu Tao

EN vendejo la knabinoj preferas rigardi vestojn kaj sxminkojn. Gxenerale en la unua etagxo estas vendotabloj de sxminkoj. Tie krom abundo da beligajxoj estas allogaj ankaux reklamoj kaj arangxo de vendotabloj. Iafoje ankaux la knabinoj ne scias, kion ili preferas?

ELEKTI TAUxGAN SxMINKON

En 1987, kiam mi ekvizitis universitaton, mi ricevis sakon de sxminkajxoj donacitan de mia fratino, inter kiuj estas okul-ombrumo nigra kaj blua. Mia fratino diris ke mia hauxto estas bruna, do la nigra pli tauxgas por mi. Antaux kelkaj tagoj mi refoje rigardis miajn malnovajn fotojn kaj rimarkis, ke mi faris miajn okulorbitojn kiel tiujn de pando.

Poste, mi eksciis, ke ne cxiu sxminko tauxgas por mi. Tamen tiam en Cxinio ne estis tiom da specoj de sxminko, oni uzis nur simplan hauxtoprotektan kremon. Poste pli kaj pli multe da sxminkoj aperis, kaj multigxis miaj kolegoj, kiuj bone konas sxminkojn. Kaj sxminkado farigxis nia konstanta temo de interparolo. Tiamaniere mi ricevis multe da scioj pri sxminkado.

Krome, mi ofte rigardas reklamojn en TV. Cxi-somere, de TV mi informigxis pri kremo kontraux sunradioj. Mi provis gxin kaj kontentigxis, cxar la kremo ne nur humidigas hauxton, sed ankaux gxin protektas kontraux ultraviolaj radioj. Kompreneble iam mi estis miskondukita de reklamo. Foje altirite de reklamo, mi acxetis kremon, kiu tamen faris mian vizagxon alergia.

Nun en multaj magazenoj estas ofertistoj de sxminkoj, kiuj helpas vin en elektado. Ecx se vi scias nenion pri sxminko, estu trankvila. Cxar se vi haltas antaux iu ajn vendotablo, oni tuj fervore ofertas sian produkton al vi. Iuj sxmiras la kosmetikon sur via mandorso, aliaj rekte sur via vizagxo. Tiuj servoj sxajne estas senpagaj. Tamen se mi volas nenion acxeti, mi do evitas tiujn servojn.

Gxenerale dirite, modaj virinoj estas malavaraj je sxminko. Tamen salajruloj, kia mi, devas atenti la prezon. La prezo de diversaj sxminkoj estas diferencaj. La importitaj multekostas, tial kosmetikajxoj faritaj en fabrikoj investitaj de Cxinio kaj eksterlando kune tre placxas al multaj virinoj.

ESTU ETERNE JUNA

Kvankam oni povas trovi tauxgan sxminkon, tamen ili estas klaraj, ke la sxminkoj estas destinitaj nur por kovri malbelajxon. Tial en la lastaj jaroj, oni alte taksas flegon de hauxto kaj lauxeble protektas gxin kontraux maljunigxo. Antaux kelkaj jaroj, se sur la vizagxo de iu knabino aperis aknoj, sxi eble kovris ilin per sxminko, tamen nun sxi tion ne faras kaj vizitas beligejon.

Antaux kelkaj jaroj ankaux mi vizitis beligejon, kvankam la tiea beligo estas utila, tamen tre pagiga, temporaba.

Iuj el miaj amikinoj bone scias pri beligo kaj flegado de hauxto. Ili uzas sxminkojn kun difinitaj markoj, vizitas difinitan beligejon kaj turnas sin al difinita beligisto. Iam ili rigardas nutrajxojn utilaj por reguligi endokrinon kaj beligi hauxton. Por tio ili multe pagas.

Influate de mia amikino Xiao Li, mi faras hauxtomasagxon en hejmo. Sxi kovras hauxton per ovoblanko, lakto kaj kukumo. Sxi nomas ilin naturaj beligajxoj. Sxi diris, ke kvankam ili ne povas vere sxangxi la hauxton, tamen almenaux ne malhelpas.

DECE SxMINKI

Cxinaj virinoj estas diskretaj. Ili esperas, ke ilia sxminkado ne estos okulfrapa. Servistinoj pli dense sxminkas kaj ni, oficistinoj, maldense sxminkas. Cxar en kabineto oni sidas proksime, kaj densa sxminkado impresas ne tiel bone.

Se ni partoprenas balon, ni preferas dense sxminki, en flagrantaj lumoj, kun densa sxminko virinoj aspektas pli bele. Por geedzigxo, novedzinoj vizitas beligejon.

Iam sur strato renkontigxas knabinoj bizare ornamitaj. Kun buntaj haroj kaj argxentaj lipoj en kontaktlensoj konformaj al la haroj en la koloro, ili aspektas "cool" (malvarme). Kvankam tio ne placxas al multaj, tamen ili mem tion ne atentas.