Cxinaj rusoj

de LIU XIAOCHUN

EN Yining, Xinjiang, iam estis ortodoksa pregxejo en greka arkitektura stilo. Matene kaj vespere gxia belsona tintado faris la urbon aparte majesta.

Yining estas rigardata kiel religia centro de la cxinaj rusoj en Xinjiang. Tie vivas cx. 3 000 rusoj, kiuj konsistigas pli ol duonon de tiuj en Xinjiang. Cxinio havas cx. 13 500 rusojn, kiuj vivas cxefe en Xinjiang, Interna Mongolio, Heilongjiang kaj 5-6 grandaj urboj.

La prapatroj de tiuj rusoj translogxigxis en Cxinion pro milito aux geedzigxo. Ilia historio en Cxinio jam havas 70-700 jarojn.

NACIO FORMITA EL CxINOJ KAJ RUSOJ

La cxinaj rusoj plejparte havas ne nur sangrilaton kun blankuloj, sed ankaux trajtojn de flavuloj. Dum longa tempo ili mikslogxis kaj geedzigxis kun hanoj, kazahxoj kaj ujguroj. Oni faris analizon de la konsisto de la kromosomo X cxe komuna bebo de hano kaj rusino kaj trovis, ke gxi estas diferenca kaj de la tradiciaj trajtoj de sia rusa patrino kaj de tiuj de sia hana patro. Tiaj homoj estas belaj, firmvolaj, sagacaj, kuragxaj, kreivaj kaj frosto-eltenemaj. Longe influate de la cxina kulturo, ili multe sxangxigxis en aspekto, staturo, ideologio, moroj, kutimoj kaj produktaj manieroj. Jen iom post iom formigxis rusa nacio kun cxinaj karakterizajxoj.

La cxinaj rusoj plejparte uzas han-lingvon. Kun siaj familianoj kaj samnacianoj ili parolas ankaux la rusan lingvon. Ili plejparte havas nomojn ne nur cxinan sed ankaux rusan.

La rusoj de antikve amas la glacian mondon kaj eble gxuste pro tio en iliaj okuloj blanko estas simbolo de pureco kaj nobleco. La rusaj viroj havas kvaliton de gxentlemano. Ili cxiam gxentile traktas virinojn kaj ecx en heredo cedas al ili.

La cxinaj rusoj cxiam logxas en la fekunda kaj herboricxa loko. Knabinoj sxatas planti florojn cxe sia domo somere por beligi la medion. Ili konstruas lignan domon en vasta korto cxirkauxita de adobaj muroj. En la antauxa korto ili kulturas legomojn kaj florojn kaj en la malantauxa bredas brutojn. En iliaj kortoj estas ankaux tenejo kaj kelo kun brando, biero kaj peklitaj legomoj. Ili tre amas la vivon, kiu siavice rekompencas ilin per idilia komforto.

Tio rememorigas pri la euxropa komforto. Kompreneble Kristnasko kaj Pasko ambaux estas gravaj por la cxinaj rusoj, kio tamen ne malhelpas ilin soleni la tradiciajn cxinajn festojn, kiaj la Printempa Festo kaj Auxtunmeza Festo. El iliaj mangxajxoj iuj havas rusan guston kaj aliaj tiun de hanoj kaj aliaj cxinaj nacioj. La cxinaj rusoj mangxas panon mem bakitan, rusajn pladojn, supojn kaj peklitajn legomojn. Ili mangxas ankaux gxjauxzi-ojn, rizon, vermicxelojn, ujgur-gustan rizon kaj mongolan stufitan sxafajxon.

Nun la religia vivo de junaj rusoj ne estas tiel rigora kiel tiu de iliaj gepatroj, tamen ili plejparte kredas je ortodoksismo. Kvankam la ortodoksa pregxejo en Yining estis detruita en la hxaoso antaux 30 jaroj, tamen en multaj urboj aperis pli da novaj pregxejoj. Krom la kutima religia aktivado, en pregxejoj oni ankaux okazigas geedzigxan ceremonion kaj faras bapton al beboj.

Kompreneble, ankaux la cxinaj rusoj havas sian apartan moron, ekz. cxe la tablo estas malpermesite paroli pri azeno kaj hundo. "Unu alumeto ne bruligu cigaredon por tri homoj". Kvankam multaj fumantoj en Cxinio konas tiun proverbon, tamen nur malmultaj scias, ke gxi devenis de rusoj.

PRODUKTA AKTIVADO

Jam de antikve la rusoj estas geniaj en studo de sciencoj kaj tekniko kaj precipe en ekspluato de petrolo, riparo de auxtoj, progresigo de agrikulturaj teknikoj, plibonigo de frukto-varioj kaj kuraco de bestoj.

Bredi abelojn estas grava okupo de cxinaj rusoj. Oni diras, ke la rusaj abel-bredistoj plejparte estas meteorologoj kaj auxguristoj. Gxenerale ili vivas 5 monatojn surkampe cxiujare kaj kun sxangxigxo de florkulturejoj translokas la abelkestojn. Gxenerale, cxiu bredisto prizorgas 30-50 kestojn. Ankaux bredistoj translogxigxas kune kun la abelkestoj. Fine de auxtuno kaj komence de vintro ili devas prizorgi la abelojn por sekura vintrado, tiam ili devas teni la temperaturon de la kestoj je 6?-12癈 kaj fari la lokon konvene ventolata kaj prilumata.

Krom tio, ili ankaux faras hibridigon de malsamrasaj abeloj por plibonigi la abelajn rasojn, preventi kaj kuraci iliajn malsanojn per sciencaj metodoj.

Estas menciinde, ke en la lastaj jaroj en la ekonomia reformado kaj konstruado kaj precipe en pordomalfermo kaj enkonduko de eksterlandaj kapitaloj la rusoj ludis apartan rolon, cxar Cxinio kaj Rusio havas longan komunan landlimon, kiu multe faciligas komercadon inter la du landoj, kaj plie, la rusoj de ambaux landoj facile komprenas unu la alian kaj havas similajn morojn. Ekz. la urbo Ergune en Interna Mongolio staras cxe la rivero Ergune kaj okcidente kaj nordokcidente de gxi tuj trans la rivero estas teritorio de Rusio. Etendigxas landlima linio 667 km longa. En la tuta urbo vivas 4 948 rusoj, kaj multaj el ili havas parencojn en Rusio kaj ofte korespondas kun ili. Tio estas tre favora al la landlima komercado de la du landoj.