OGUSHI MAMIKO*:

En la urbo Jiande

LA urbo Jiande sidas centre de la turisma itinero Hangzhou ? Huangshan kaj preter gxi fluas Xin'an-rivero. Gxiaj cxarmaj pejzagxoj kaj popolaj moroj donis al mi profundan impreson.

Oni malkovris en Jiande kojnodentajn fosiliojn de sagxo-homoj vivantaj en la malfrua plejstoceno antaux pli ol 50 mil jaroj. La Cxina Akademio de Sciencoj nomas sagxo-homojn Jiande-homoj. Tio estas unika spuro de prahomoj eltrovita en Zhejiang(Gxegxjang)-provinco, pro kio oni povas diri, ke Jiande estas historia fonto de Zhejiang.

Transpasinte verdajn orangxarbaron kaj tegxardenon, ni grimpis sur la monton Daci en la antauxurbo de Jiande, sur gxia cxefpinto imponas budhostatuo 147 m alta, la plej granda stara budhostatuo de Cxinio. Sur altaj krutajxoj cxirkaux gxi majestas budhismaj temploj interligitaj per koridoro. Ili portas la nomon Pendantaj Temploj de Suda Cxinio. Marsxante en la koridoro, mi gxuis la cxarmon de verdaj montoj kaj lagoj ekstere, kvazaux mi promenus en la aero. En la templo de Ksitigarbha en la monto Daci staras busto de Bodisatvo Ksitigarbha.

Jiande havas multajn popolajn morojn. Lauxdire, la fisxistoj, kun la familiaj nomoj Chen, Qian, Li, Lin, Yuan, Sun, Ye, Xu kaj He, vivantaj de fisxkaptado sur Xin'an-rivero, estas posteuloj de malamikoj de Zhu Yuanzhang, la unua imperiestro de Ming-dinastio (1368-1644). Pro tio, ili estis permesataj vivi nur de fisxkaptado kaj geedzigxi inter si. Kun tempopaso iliaj moroj diferencis de tiuj de aliaj logxantoj en Jiande kaj ilia geedzigxa ceremonio sur rivero distingigxis per siaj propraj trajtoj. En la regperiodo de imperiestro Kangxi (1662-1723 sur trono) de Qing-dinastio (1644-1911), ili ekhavis la rajton logxi sur tero. Poste, malaperis tia ceremonio. En la lastaj jaroj, dank' al la turisma disvolvigxo en la loko, laborantoj de la turisma departemento de Jiande reaperigis la moron laux historiaj notoj kaj rakontado de maljunaj fisxistoj kaj prenis gxin kiel turisman programeron. En la tago post kiam ni atingis la urbon, ni spektis la prezentadon de geedzigxa ceremonio sur rivero. La boatoj kun akompanantoj kaj bonvenigantoj de la novedzino estis ornamitaj kiel buntaj palankenoj. La novedzino kun rugxa vualo surkape forlasis sian boaton kaj sidigxis en rugxa ligna kuvego. Tiam iu maljunulino mangxigis sxin, admonante, ke sxi amu sian edzon, respektu siajn bogepatrojn ktp. Poste, kvar fortaj viroj de la flanko de la novedzino levis la kuvon, trifoje turnis gxin cxeloke kaj jxetis gxin kune kun la novedzino al la kvar fortaj bonvenigantaj viroj de la flanko de la novedzo sur la boato. Kaptinte la kuvon kun la novedzino, ankaux ili trifoje turnis gxin cxeloke. Post tio, la novgeedzoj klinsalutis la cxielon, la teron, la gepatrojn, parencojn kaj amikojn. Fine, ili eniris en sian cxambron.

La Jiande-a Hidroelektrejo cxe Xin'an-rivero, la unua hidroelektrejo projektita kaj konstruita de Cxinio mem, estas unu el la plej gravaj ekonomiaj sukcesoj de Cxinio en la 50-aj jaroj. Pro konstruo de barajxo sur la rivero formigxis en gxia supra parto giganta artefarita lago, en kiu kusxas 1?078 malgrandaj insuloj. Do, gxi nomigxas Lago de Mil Insuloj.

La nomita lago, Arbara Gxardeno Xin'anjiang kaj Jiande-a Hidroelektrejo cxe Xin'an-rivero formas turisman pitoreskejon. Iuj insuloj en la lago estas nomataj per nomoj de bestoj, ekz., Insulo de Serpento, Insulo de Cervo kaj Insulo de Simio. Diversaj sovagxaj bestoj libere vivas sur la insuloj. Sxipante sur la lago kun akvo klara, mi vidis foje refoje trutojn nagxi preter nia sxipo. Lokanoj diris, ke la akva kvalito cxiam estas plej bona laux normoj difinitaj de la sxtata mediprotekta departemento. Nun mi ankoraux remacxas la gxuadon de grasa fisxo jxus kaptita en la lago kaj biero kun marko Xin'anjiang kaj la popolkanto de Jiande ofte resonas cxe miaj oreloj.

____________

* La auxtorino el Japanio laboras en la redakcio de la japanlingva revuo "Popola Cxinio".