Denove pri reenoficigxo

NIA revuo kelkfoje faris raporton koncerne reenoficigxon en Cxinio. Hodiaux mi pli detale pritraktos la temon, okaze de la 5-jarigxo de praktikado de la projekto "reenoficigxo".

NEEVITEBLA REFORMADO

Post la fondigxo de la Cxina Popola Respubliko en 1949 gxia registaro praktikis la politikon "malalta salajro, vasta enoficigxo", kiu konformis al la sxtata cirkonstancaro sed ne al la ekonomia legxo. Pro plimultigxo de logxantaro, en entreprenoj pli kaj pli seriozigxis la problemo "superfluo de laborantoj", t.e. "enofica senlaboreco". Tio ne nur influis produktan efikon, sed ankaux kreskigis inertecon.

Fine de la 70-aj jaroj Cxinio komencis reformadon kaj pordmalfermon por transiri de la planizita ekonomio al la merkata. Depost 1986 la sxtato donis al entreprenoj krediton anstataux subvencion, por ke ili partoprenu merkatan konkurencon kaj mem respondecu pri profito kaj deficito. Konkurenco malkasxis cxiujn problemojn de la sxtataj entreprenoj: ripetada konstruado, superfluaj laborantoj, eluzitaj masxinoj, postigxintaj teknikoj ktp. Nemalmultaj serioze deficitaj entreprenoj estis bankrotontaj. Tial la registaro kuragxigis, ke bone profitantaj entreprenoj aneksu deficitajn. En 1996 kaj 1997 gxi donis respektive 20 kaj 30 miliardojn da juanoj por likvidi la monon sxulditan de la bankrotintaj sxtataj entreprenoj al banko kun la celo bankrotigi tiujn entreprenojn longe malprofitantajn kaj superflue konstruitajn, racie dispozicii kapitalan strukturon kaj labor-fortojn kaj rapidigi la disvolvigxon de la nacia ekonomio. Tio neeviteble kauxzis senlaborecon kaj cirkuladon de laborantoj.

MALFACILA ENOFICIGxO

Laux plano, de 1998 la cxina registaro uzos tri jarojn por liberigi plejparton da grandaj kaj mezgrandaj entreprenoj el malfaciloj kaj fondos en ili fundamentan sistemon de moderna entrepreno. Sur la plano bazigxis la projekto "reenoficigxo".

Gxis la fino de 1997 en la tuta Cxinio 11.51 milionoj da homoj senlaborigxis. Ili plejparte laboris en la pez-industria distrikto de nordorienta Cxinio, en la industriaj distriktoj de centra kaj okcidenta partoj de Cxinio, en cxemaraj kaj centraj urboj, kie koncentrigxis tekstilaj entreprenoj. Tamen en Cxinio la premforton de enoficigxo kauxzis ne nur entreprena depresio, sed ankaux aliaj faktoroj: Unue, la logxantaro kreskis de 540 milionoj en 1949 al preskaux 1.3 miliardoj. En la 90-aj jaroj pli kaj pli multigxis laborpovaj junuloj, kiuj naskigxis en la "nasko-kulminaj" 60-70-aj jaroj. Krom havi agxan avantagxon en enoficigxo, parto da ili ankaux ricevis altlernejan edukadon. Due, en la kamparo estas 130 milionoj da superfluaj laborantoj, kies parto enfluas en urbojn. Kun malalta salajra postulo kaj eltenemo de peniga laboro, ili estas iasence superaj en enoficigxo. Ekz. en Pekino en 1997, 180 mil homoj senlaborigxis, dume 720 mil kamparano-laborantoj estis dungitaj. Cxar katenite de malnova koncepto multaj urbanoj ne volas sin okupi per laboroj penigaj kaj malalte salajrataj, tial pli malfaciligxas ilia reenoficigxo.

SISTEMA PROJEKTO

Pro neperfekteco de soci-garantia sistemo en Cxinio, la vivo, kuracado kaj reenoficigxo de senlaborigxintoj bezonas subtenon kaj kunordigadon de la registaro kaj societoj. Tio signifas, ke "reenoficigxo" estas sistema projekto. Gxin makroskope reguligas la sxtato.

En 1993 la Sxtata Konsilantaro instrukciis al la Labora Ministerio elfari la projekton "reenoficigxo" kaj post du jaroj praktikis gxin en la tuta lando. Nun en cxiuj provincoj kaj municipoj fondigxis speciala organizo por gvidi praktikadon de la projekto.

Antaux sia reenoficigxo senlaborigxintoj unue renkontis problemon de vivtenado. Tial naskigxis asekuraj sistemoj por senlaboruloj, por kuraco kaj por vivo post emeritigxo. Ankaux la Ministerio pri Civilaj Aferoj laux internacia kutimo elfaris sistemon "fundamenta vivgarantio de urba logxantaro". Konforme al tio aperis "Labora Legxo", "Asekura Legxo por Senlaboruloj", "Legxo por Instigi Enoficigxon" ktp. por defendi la rajtojn de senlaborigxintoj.

La imposta departemento difinis: senimpostigi en tri jaroj la nove fonditajn entreprenojn, 60% de kies dungitoj estas senlaborigxintoj; senlaborigxintoj kun senlabora atestilo havas la privilegion ricevi komercan licencon; la imposta kaj industri-komerca departementoj liberigas ilin de koncernaj impostoj en difinita tempo.

Ankaux sociaj organizoj ludas gravan rolon. La Tutlanda Federacio de Laborsindikatoj iniciatis movadon "doni helpon" kaj la lokaj laborsindikatoj cxiamaniere kolektis monon por helpi senlaborigxintojn, starigis trejnan bazon por transpostenigxo kaj entreprenojn por enoficigi senlaborigxintojn. Ili ankaux interkonsiligxis kun koncernaj departementoj por liberigi malricxajn familiojn de domlupago, pago por akvo- kaj elektro-konsumo, kuraca pago kaj lernopago de infanoj, aux redukti tiajn pagojn.

La Tutlanda Virina Federacio lancxis movadon "virinoj establu entreprenon" kun la celo helpi milionon da senlaborigxintinoj reenoficigxi antaux 2000. La Tutlanda Junulara Federacio praktikis trejnan planon "farigxi pioniro por prosperigo de entreprenoj" kaj "prosperigi mil mez- kaj malgrandajn entreprenojn".

PRAKTIKADO KAJ DISVOLVO

Certe estas malfacile reenoficigi tiel multajn senlaborigxintojn. Malgraux mankoj la lokaj registaroj penadas solvi la problemon.

En la ekonomie relative evoluinta Sxanhajo senlaborigxintoj estas plej multaj. Tial koncernaj departementoj de la urbo kune monhelpis por starigi "administran centron por senlaborigxintoj". La partoprenantoj povas ne nur ricevi monon por fundamenta vivtenado kaj por kuracado, kontinuigi asekuron por kuracado kaj por vivo post emeritigxo, sed ankaux senpage lerni teknikojn, sercxi enoficigxajn sxancojn per labor-informa reto en la centro, aux esti rekomenditaj de la centro al dungantoj.

Por garantii la vivon de laboruloj la registaro de Qingdao reduktas konstruadon de domoj kaj acxeton de auxtoj. Ili pagis por oficoj de senlaborigxintoj: La privataj entreprenoj, kiuj dungas senlaborigxintojn kaj subskribas kun ili laboran kontrakton por tri jaroj, povas akiri de la registaro certajn pagojn.

La urbo Jilin (Gxjilin), nordorienta Cxinio, estas malnova industria bazo peze sxargxita. La urbestro laboras kiel cxefo kaj aliaj urbaj gvidantoj kiel viccxefoj de la "organizo por helpi senlaborigxintojn kaj ilian reenoficigxon". En Tianjin kaj Xi'an, la urbaj gvidantoj persone respondecas pri specialaj senlaborigxintoj.

La entreprenoj, por kiuj necesas redukti laborantojn, ankaux cxiamaniere sercxas vivrimedojn por la senlaborigxintoj. La Chongqing(Cxongcxing)-a Sxtala Kompanio, profitante la geografian superecon, investis por fondi la Turisman Kompanion de Tri Gorgxoj de Yangzi-rivero kun sxipoj, hotelo, restoracioj, amuzejo kaj feriejo, kaj liveris pli ol 2?000 oficosxancojn. Kun profito la kompanio ankaux funkciigis mangx-kompanion kun loka gusto, gxiaj filioj dissemigxas en la tuta lando. La cxinaj karbaj entreprenoj, dank' al la terciara industrio entreprenata de 880?000 senlaborigxintoj, profitis en 1997 post 7-jara deficito.

La bankrotinta Pekina Dentobrosa Fabriko estas aneksita de Quanjude-grupo de Rostita Pekina Anaso. La grupo dungis cxiujn senlaborigxintojn de la fabriko kaj trejnis ilin en lertajn laborantojn.

La senlaborigxintoj plejparte estas mezagxaj kaj malalte klerigitaj, gxenerale mankas al ili lerteco. Tiuokaze la registaro plifortigis edukadon de plenkreskuloj. Gxi prenis kiel la plej gravan taskon sxangxon de enoficigxa koncepto de edukatoj, kaj instruis ilin per praktikeblaj teknikoj, kiaj kuirarto, tajlado, hejma servo, riparado de elektraj aparatoj ktp.

Laux nekompleta statistiko, nun en entreprenoj estas 5?000 teknikaj kolegioj por laborantoj, kaj 20 000 trejnaj bazoj por transoficigxo. En la socio trovigxas ankaux diversaj trejnaj organizoj. En la lando pli ol 20 altlernejoj partoprenis la trejnadon de transoficigxo. Lastatempe la Labora Ministerio elfaris projekton por trejni 10 milionojn da senlaborigxintoj. Dume en Cxinio aperis 34 mil labor-agentejoj.

Dank' al helpo de la tuta socio, plejparto de la senlaborigxintoj eliris el la deprimiteco kaj malespero. Ilia koncepto por elekti oficon farigxis pli reala kaj malferma. Por senlaborigxintinoj de sxtataj entreprenoj jam estas nature kaj kompreneble farigxi vartistino aux servistino en restoracio. Iuj senlaborigxintoj iris kamparon por ter-kultivado aux fisx-bredado. Laux statistiko, gxis la fino de 1997, jam 4?335?000 senlaborigxintoj denove enoficigxis. La reenoficigxa procento en Sxanhajo estas 90%, tiu en Tianjin kaj Haikou ? 80%.

En la pasintaj jaroj cxinoj pli profunde komprenis, kion signifas senlaborigxo kaj reenoficigxo. Ili konscias, ke ekonomia disvolvigxo estas la nepra solvo de reenoficigxo. Fakuloj diris, ke en la venontaj jaroj en Cxinio la relative pli allogaj oficoj estos: privataj entreprenoj kaj kompanioj, urba familia metiindustrio kaj turismo. Kaj la unua estos cxefa vojo por reenoficigxo; la lasta liveros 1.4 milionojn da oficosxancoj antaux 2000 pro tio, ke gxi povas pusxi la disvolvigxon de trafiko, restoracioj kaj popola metiarto.

Tamen la neignorebla fakto estas, ke la cxagreno pri logxdomo, asekuro por vivo post emeritigxo kaj por kuracado ankoraux malhelpis laborantojn de sxtataj entreprenoj iri al privataj entreprenoj. Tial la sxtato klopodas perfektigi cxiujn soci-asekurajn sistemojn kaj koncernajn legxojn por pli bone solvi la problemon de senlaboreco, ankaux kiu estas la plej granda malfacilajxo en la reformado.