Mirindaj terdomoj

En alta montaro de Yongding-gubernio, Fujian-provinco, sudorienta Cxinio, estas miloj da antikvaj konstruajxoj kvadrataj, rondaj kaj ovalaj el tero, kalko, sablo kaj gruzoj kun ligna aux bambua skeleto. Oni nomas ilin terdomoj. Tiuj imponaj konstruajxoj estas altaj, dikaj kaj krudaj.

La historio de tiuj konstruajxoj estas longa. Antaux kelkaj jarcentoj, por eviti militan hxaoson, la enmigrintoj el centraj regionoj de Cxinio eklogxis tie kaj post pluraj generacioj tie formigxis apartaj montvilagxaj konstruajxoj ? terdomoj. El ili la rondaj estas aparte mirindaj. Cxiu el la antikvaj rondaj domoj enhavas multajn malgrandajn domojn kun centoj da cxambroj, logxatajn de centoj da homoj. Tie estas haloj, tenejoj, putoj, dormejoj k.a. La domoj estas civilaj, tamen kun fortika strukturo interne. Ili estas bone prilumataj, ventolataj kaj povas reguligi temperaturon kaj rezisti kontraux tertremo.

Tiuj konstruajxoj altiris al si multajn fakulojn cxinajn kaj eksterlandajn. Oni opinias, ke ili estas mitaj montaj konstruajxoj.