Cizhou-bakujo hodiaux

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

La nomita bakujo situas en la antauxurbo de Handan, Hebei-provinco. Jam en la antikveco gxiaj porcelanajxoj kun bluaj desegnoj estis tre famaj pro sia delikateco.

Por fari tiajn porcelanajxojn oni faris diversajn desegnojn sur la blanka fono, kun kobalta oksido kiel kolorilo. Tiaj porcelanajxoj estis cxiam sxatataj kaj rigardataj kiel trezoro.

Laux esplorado, en la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911) tiaj porcelanajxoj estis grandkvante produktitaj kaj eksportitaj. Marnavigisto Zheng He (1371-1435) kunportis grandan kvanton da tiaj porcelanajxoj, kiam li navigis al malproksimaj landoj.

En la lastaj jaroj la en- kaj eksterlandaj merkatoj bezonas pli kaj pli multe da tiaj porcelanajxoj, kies produktado tamen estis katenata de la desegnado kaj kies produktokvanto restis ne granda.

Dank' al la serioza studo pri la tradicia arto de tiaj porcelanajxoj, esploro pri iliaj sciencaj principoj kaj ripetada eksperimentado, la teknikistoj de Handan ekkonis teknologion por grandkvante produkti tiajn porcelanajxojn en norda Cxinio kaj sukcese fabrikis delikatajn porcelanajxojn de novaj specoj.

Nun Cizhou-bakujo jam farigxis unu el la 7 grandaj porcelanaj produktejoj de Cxinio kaj gxi produktas cent specojn da porcelanajxoj, inkl. de la cxiutage uzataj porcelanajxoj kaj tiuj por konstrua kaj industria uzoj. Iliaj produktoj havas grandan debiton.