HOU RUILI:

Sxangxigxo de grenovendejo

"CxU vi mangxis?" Tio estis plej populara salutvorto en Cxinio antauxe. Tiam oni vizitis grenovendejon cxiumonate por preni porciokuponojn por greno aux acxeti grenon.

La cxinaj grenovendejoj estis sxtate financitaj. De la 50-aj jaroj gxis la komenco de la 90-aj, la urbanoj acxetis grenon laux la porciokuponoj. Ili prenis porciokajeron kaj porciokuponojn por greno kaj acxetis grenon en difinita vendejo. Gxenerale cxiu havis 0.5 kg da greno cxiutage, en kiu estis tritika faruno, rizo kaj maiza faruno. Dum festo oni akiris fajnan farunon kaj somere verdajn fazeolojn. Tiam oni mem preparis farunajxon. La servo de grenovendejo estis simpla.

Tiam grenovendejoj estis nemalmultaj. Ili dissemigxis en logxkvartaloj. Ilia dekoracio estis simpla. Iliaj lignaj ujoj por greno estis vendotablo, kun pesilo kaj sxovelilo. Per sxovelilo oni prenis grenon pezan je 10 aux 20 kg kaj metis gxin sur la pesilon, poste tra funelo fiksita antaux la vendotablo oni sxutis gxin en sakon de kliento. Logxantoj cxirkaux la grenovendejo de Yuquanlu diris, ke ili tiel acxetis grenon en multaj jaroj. Tiam cxiumonate tiu ordinara grenovendejo vendis 4 kamionojn da greno peza je 100 mil kg. Logxantoj ofte vizitis la vendejon. En la tagoj de distribuo de porciokuponoj oni formis longan vicon.

Tamen post 1993 la grenovendejoj kvietigxis. La porciokajero kaj porciokuponoj estas nuligitaj. Kvankam la sxtato serioze limigas la prezon de greno, tamen permesas libere komerci per greno. Tial oni povas acxeti grenon lauxvole, kaj komercistoj pri greno multigxis. Ilia prezo de greno estas malpli alta kaj ilia greno pli bonkvalita ol tiuj de la sxtata grenovendejo. Oni preferas acxeti grenon cxe tiuj komercistoj. Nun la monata vendokvanto de la grenovendejo de Yuquanlu malmultigxis al 5 mil kg.

En tia situacio sxtataj grenovendejoj aplikas diversajn metodojn. Nemalmultaj grenovendejoj luigis sian domon al aliaj por starigi restoracion aux butikon, tamen tio ne povas radikale sxangxi la malfacilan situacion. Poste la grenovendejo faris decidon. Gxi pruntis monon cxe banko kaj acxetis masxinon por fari farunajxojn. Gxi farigxis farejo de farunajxoj.

Laux statistiko, nun en Cxinio la kvanto de farunajxoj konsumataj de urbanoj estas trione kiom la postulata grenokvanto. En multaj grandaj kaj mezgrandaj urboj oni acxetas cxefe farunajxojn anstataux mem prepari ilin por sxpari tempon.

Nun en la ekstera cxambro de la grenovendejo de Yuquanlu oni vendas grenon, en la meza logxantoj povas mem elekti farunajxojn, kaj la interna cxambro estas kuirejo. Gxiaj laborantoj estis trejnitaj, kaj ili cxiuj kapablas fari dekojn da specoj da farunajxoj. Cxiutage ili acxetas farcxon cxe aliaj vendejoj kaj faras diversajn farcxitajn farunajxojn. Kvankam la prezo de la farunajxoj estas iom pli alta, tamen ili estas bonvenaj. Oni diras, ke la prezo de privata vendejo estas malpli alta, tamen la pezo ofte ne suficxas kaj higienaj kondicxoj estas malpli bonaj. La frekventantaj klientoj estas proksimaj logxantoj. Ili ofte vicatendas en la grenovendejo de Yuquanlu por acxeti farunajxojn, kiuj fresxas kiel tiuj vaporumitaj de ili mem.