SHU MEI:

En Manzhouli

EN nordorienta Cxinio, cxe la landlimo de Mongolio kaj Rusio, situas la malgranda urbo Manzhouli.

En trajno veturanta al gxi, iu junulo, kiu komercas en la urbo, lauxte diris al mi: "Bonvolu komerci en Manzhouli, se vi volas vin ricxigi. En 1991 plej viglis komerco en Manzhouli kaj per unu juano konverteblis 300 rubloj. En la lastaj jaroj la merkato estis normaligita kaj la administrado pli severa. Tamen mi komercas kiel kutime kaj bonsxanco favoros min, mi kredas." Li ekkomercis per 300 juanoj kaj nun li posedas proksimume milionon da juanoj da kapitalo.

Veninte en la urbon, mi trovis gxin ne tiom homoplena, kiom mi imagis. En gxi regas kvieteco kaj komforto. Ambauxflanke de stratoj staras ruseskaj lignaj kabanoj, logxdomoj en la tradicia cxina stilo kaj modernaj etagxdomoj. En frusomera vento oni malrapide biciklis sxultro cxe sxultro, mallauxte interparolante. En la urbo ne estas auxtobusoj kaj 800 rugxaj taksioj multe faciligas la veturadon. Kiam mi vidis, ke rusoj kun grandaj sakoj da varoj mansignas al taksiistoj, mi estis konvinkita, ke tio estas landlima urbo kun vigla komercado.

Frumatene, sur la placo antaux la Internacia Komerca Magazeno en antauxurbo de Manzhouli staris multe da plezurbusoj. Rigardante foren, mi vidis, ke tiuspecaj busoj venas unu post alia el Rusio tra la landlima pasejo. Mi informigxis, ke cxiuj rusoj, kiuj prenas ilin por fari acxeton en la magazeno, devas reveni sian landon samtage. Gxuste pro tio, ili cxiuj hastis al la magazeno. En gxiaj du grandaj vendejoj staras longaj vicoj da vendotabloj kun vestoj, sxuoj, cxapoj, metiartajxoj kaj cxiutagaj necesajxoj. La vendistoj parolis ruse, tamen malflue. En la magazeno preskaux cxiuj varoj estis malkaraj. Mia kunvojagxanto acxetis paron da urso-ludiloj kontraux 24 juanoj. En Pekino ili kostas pli ol 40 juanojn. Iu junulo, kiu venis el suda Cxinio, komercis en la magazeno. Li diris, ke cxiuj varoj facile vendeblas tie pro sia malkareco kaj tiuj kun praktika valoro kaj cxinaj trajtoj placxas al rusaj klientoj. Li kaj babilis kun mi kaj zorgis pri vendado. Momenton poste, li forvendis pli ol 30 servicojn da emajlitaj mangxiloj. Kiel li asertis, se la pezo de objektoj kunporteblaj de rusaj klientoj ne estus limigita, do la komerco estus pli vigla. Antaux vendotablo de metiartajxoj mi rimarkis, ke rusa kliento donis cxokoladojn al vendistino kaj cxi tiu donis al li korbon da kukumoj. Sxi diris kun rideto: "Tio estas amika intersxangxo." Sxi esperis, ke cxiuj sxiaj klientoj rigardos sxin kiel sian amikinon, kaj pro tio sxi donis al si la rusan karesnomon Masxa. Almontrante latison cxe la magazeno, sxi diris al mi: "Kiam la rusa magazeno transe estos finkonstruita, la latiso ne plu servos kaj la komerco inter ni kaj rusoj estos pli vigla."

Nokto vualis. La zefiro karesis la kvietan kaj lumoplenan urbon. Sed tiutempe cxiuj bufedejoj de la urbo estis plena de vigleco. Iuj rusaj komercistoj, kiuj devis resti ankoraux kelkajn tagojn en Manzhouli, gxuis bongustan vinon bone konatan kaj rusan popolkanton flirtantan el malproksimo, kvazaux ili forgesus gasti alilande.