YE GUOBIAO:

Iamaj senlaborigxintoj stevardas en aviadilo

EN la jaro 1995, 18 senlaborigxintoj estis dungitaj de la Sxanhaja Aviada Kompanio kiel stevardinoj, kio farigxis siatempe varme diskutata temo, cxar antauxe stevardado estis plenumata ekskluzive de belaj frauxlinoj, sed cxi-foje la kompanio rompis la antauxjugxon kaj akceptis 18 mezagxajn virinojn kiel stevardinojn. De tiam jam pasis 3 jaroj. Cxu ili bone plenumas sian taskon?

Antaux kelkaj tagoj mi renkontis Wu Eryu, unu el la stevardinoj.

"Mi amas mian laboron. La stevardeco tre tauxgas al mi. La laboro faras min gxoja kaj vigla. Mi kore dankas la kompanion, ke gxi donis al mi la sxancon denove labori," diris sxi.

Antauxe sxi laboris en iu prestinktura fabriko de Sxanhajo. En tiu kompare izolita medio sxi laboris 10 jarojn. Sxia sindonemo al laboro estis multe lauxdata de la publiko. Pro reguligo de la produkta strukturo, Wu kaj sxiaj kamaradinoj alfrontis gravan sxangxigxon en la vivo kaj post kelka tempo sxi farigxis stevardino.

Inter la stevardinoj Wu estas la plej agxa, tamen sxi modeste lernis de stevardinoj, pli junaj ol sxi je pli ol 10 jaroj. Sxi diligente lernis fremdan lingvon kaj aliajn sciojn. Tiamaniere post mallonga tempo sxi ricevis lauxdon de la kamaradinoj pro sia afabla servado.

Foje, Wu rimarkis, ke iu maljuna pasagxero estas zonita cxe la talio. Antaux la ekflugo Wu donis al li du lanajn tapisxojn, konsilante, ke li subtenu la talion per ili. La maljunulo ekgxojis, demandante: "Mi estis operaciita antaux kelkaj tagoj. Kiel vi informigxis pri tio?" Wu ridetis, respondante: "Via zono perfidis tion al mi, ankaux mia patro portis tian zonon."

Alifoje, por ke juna geedza paro facile prenu mangxajxojn, Wu tenis ilian 7-monatan bebon en sia sino. Sxi rimarkis, ke la kolo de la bebo estas tre malforta. Spertoj konigis al sxi, ke al gxi serioze mankis kalcio. Sxi do proponis, ke la juna paro iru al hospitalo por ke kuracisto ekzamenu la bebon, kiam ili atingos Sxanhajon, kaj plie, sxi konigis al ili la vojon al la hospitalo. Poste la kuracisto diagnozis, ke la bebo vere suferis de grava manko de kalcio, kaj donis al gxi gxustatempan kuracon.

Wu ofte rimarkis ion novan, kiam sxi inspektis la kajuton. Foje sxi rimarkis, ke maljunulino kun paralizitaj kruroj tenas en la manoj glason da trinkajxo, montrante maltrankvilan mienon. Wu kun rideto iris al sxi, dirante: "Estu trankvila kaj trinku! Se vi volas iri al necesejo, mi helpos vin." Post nelonge, kiam Wu refoje preteriris la maljunulinon, sxi rimarkis, ke sxi volas diri ion. Wu klinis sin al sxi kaj demandis: "Cxu mi portu vin tien?" En la necesejo Wu helpis la maljunulinon malligi la zonon. La maljunulino kun emocio diris: "Koran dankon! Vi traktas min kiel mia propra filino."

Wu diris, ke inspektado de la kajuto multe diferencas de tiu de la tekstila laborejo, cxar la stevardino devas labori ne nur kun atentemo, sed ankaux kun sincereco. Sxi volas rekompenci la socion per sia fervora servado al la pasagxeroj. Sxi stevardis en aviadilo malpli ol 3 jarojn kaj ricevis entute pli ol 2 000 lauxdleterojn.

La 18 stevardinoj ja estas tre malgranda parto de la senlaborigxintoj de Cxinio, tamen, dank' al ilia eminenta laboro, oni sxangxis sian antauxjugxon pri edzeco kaj agxo en multaj postenoj, kiaj restoracio, amuzejo kaj servejo, kaj sekve de tio, multaj entreprenoj malfermis sian pordon al la spertaj, mezagxaj, diligentaj senlaborigxintoj. Jen multaj homoj, samkiel la mezagxaj stevardinoj, refoje trovis sian vivovojon helpe de la socio.