WANG YONG:

Regno de vegetaloj

LA monda mapo de flauxroj vidigas vastan dezerton ambauxflanke de la tropiko de la Kankro, tamen, Xishuangbanna de Yunnan, sudokcidenta Cxinio, estas ricxe naturdotita regiono, kie regas humida aerfluo el la Hindia Oceano. Kun averagxa jara temperaturo de 21 癈-22 癈 (la plej alta temperaturo estas 38 癈-40 癈) kaj averagxa jara pluvokvanto de 1?500-2?400 mm tie estas fama antikva tropika pluvarbaro. La loko estas honorita kiel regno de vegetaloj.

MIRINDAJxOJ EN PRIMITIVA ARBARO

En la vasta primitiva arbaro kreskas 31 specioj da vegetaloj, kiuj vivas de cent milionoj da jaroj, sed en aliaj lokoj tiaj vegetaloj fosiliigxis pro atako de glaci-riveroj en kvaternaro. Sekve, la tropika pluvarbaro estas rigardata kiel azilo de pratempaj vegetaloj.

Cxie en la regno prosperas vegetaloj. Tie tavolo post tavolo da vegetaloj, kiaj likeno, musko, parasxoreo (Parashorea chinensis), giganto de la arbaro, kaj aliaj, konsistigas diversajn flauxrojn. Cxiu el ili vivas laux sia propra maniero. Ni prenu antikvajn lianojn kiel ekzemplon. Komence, kiam ili rampas tere, ili neniam donas brancxojn kaj foliojn por rezervi sian forton, sed, kiam ili surrampas la kronon de altaj arboj, ili do donas brancxojn kaj foliojn plej rapide kaj sendas fotosintezajxon al cxiuj partoj de la organismo, tiel ke rapide dikigxas iliaj tigoj kaj iuj gnetoj dikas cx. 50 cm.

La frondaro de maljuna banjano, simila al granda ombrelo, forte sin etendas en la aero per densaj brancxoj kaj folioj. Iu banjano havas frondaron kun areo de 3?500 kvadrataj metroj kaj sub gxia ombro mil personoj povas samtempe ripozi. Por subteni gxin, krom la trunko, necesas ankaux abundo da araneajx-similaj aeraj radikoj, kiuj elkreskas el brancxoj. Enradikigxinte en tero, ili rapide dikigxas kaj, kiel la trunko, subtenas la gigantan frondaron. Iuj maljunaj banjanoj havas centojn da aeraj radikoj kun diametro de 20-100 cm. Grandaj platradikoj en la bazo de iuj arbotrunkoj, dikaj kiel muro kaj altaj kiel 5-6-etagxa domo, havas radiantan arangxon. Ili firme subtenas la cxielskrapantajn arbojn sur kalksxtona montodeklivo.

En la regno de vegetaloj pli ol mil specioj da arboj floras sur siaj maljunaj brancxoj kaj rizomoj. Tio adaptigxas al la tieaj naturaj kondicxoj. Se ili florus senescepte en sia frondaro plenplena de brancxoj kaj folioj, tio malfaciligus polenadon. Se ne, tio multe faciligas polenadon. Diversspecaj kaj belkoloraj, la orkideoj portas la alian nomon regxo de tropikaj floroj. Iam okazas, ke vento portas etajn semojn de orkideoj sur arbojn. Tie ili gxermas kaj kreskas. Iafoje, dekoj da specioj da buntaj orkideoj kreskas sur unu sama arbego. Rigardate de malproksime, ili aspektas kiel gxardeneto en aero. Tamen, ne cxiuj parazito-vegetaloj repagas belecon al siaj vivtenantoj, kiel la supre menciitaj orkideoj. Ni prenu semojn de banjano kiel ekzemplon. Kiam ili, portitaj en interspacon inter brancxoj de grandaj arboj, gxermas kaj kreskas tie kiel banjanidoj, iliaj radikoj pli kaj pli dikigxas kaj araneajxigxas. Ili forte alkrocxigxas al la grandaj arboj, etendas siajn aerajn radikojn profunden de la tersurfaco por akiri nutrajxon kaj samtempe levas alten siajn brancxojn kaj foliojn por akiri sunlumon. Fine ili sufokas siajn vivtenantojn.

El la tieaj vegetaloj desmodio (Desmodium gyrams) estas gastama. Kiam oni kantas antaux gxi, gxi balancas siajn delikatajn foliojn. Timindas ja kurararbo. Atakite, gxi sekrecias venenan sukon mortigan.

ORIGINO DE LA VIVO DE INDIGxENOJ

De antikve la fauxnoj kaj flauxroj en la tropika pluvarbaro dependas unu de la alia kaj formas biosferon, en kiu originis la indigxenoj. Antauxe la Kucong-anoj, kiuj vivis en profundaj montoj kaj densaj arbaroj, ne scipovis teksi sxtofon nek fari veston. Kiam ili ricevis bebojn, ili do vindis la bebojn per folio de pizang-arbo. Ili ne nur vivis de sovagxaj bestoj kaj vegetaloj, sed ankaux nomis siajn infanojn per iliaj nomoj pavo, rugxa cervo, kokoso, basxoo k.a. Plenkreskinte, ili portas cervan aux bovan kornon sur la brusto por montri sian virecon; dum la knabinoj portas surkape sovagxajn florojn, aromajn herbojn kaj insektojn kiel ornamon por montri sian belecon.

La tajoj estas antikva nacio en Xishuangbanna. La materialo kaj projekto por malgranda bambua etagxdomo de taja familio estas nedisigeblaj de la naturo. En la regiono kreskas pli ol 100 varioj da bambuoj de 18 genroj. Bambuo kun diametro de 30 cm estas uzata kiel kolonoj de etagxdomo; malmolaj kaj antitineaj bambuoj ? kiel gxia planko; dikaj sxalmoj de bambuo (Chimonobambusa quadrangularis) ? kiel gxiaj tegoloj; kaj fleksebla bambuo ? kiel materialo por plekti gxian hegxon. En la cxambro estas metitaj bambuaj lito, segxo kaj korbo. La sxalmo de aroma bambuo estas uzata por vaporumi rizon kaj nodo de bambuo kun diametro de 30 cm servas kiel sitelo.

En la primitiva arbaro prosperas sovagxaj floroj, fruktarboj, legomoj kaj drogherboj. Ili estas uzataj de la lokanoj por garantii la homan sanon. Gmelino (Gmelina arborea) estas natura aromajxo por glueca kuko. Frukto de pasifloro, simila al ovo kaj donanta ovoflavecan sukon, estas materialo de trinkajxo. La frukto kun aromo de dekoj da fruktoj, kiaj banano, ananaso, licxio, mango kaj frago, estas refresxiga, nutroricxa kaj efika por rezisti kontraux kancero. Tie estas ankaux mirakla frukto de sinsepalo (Synsepalum dulcificum) karmezina kaj sukoricxa. Se oni gustumas gxin duonminuton kaj post tio prenas mirikon kaj citronon, oni sensas dolcxon anstataux acidon. Rugxa suko el draka arbo estas uzata de 1?000 jaroj por vigligi la sangocirkulon kaj kuraci trauxmatismon. Areknukso utilas por protekti la dentojn. La tajoj emas macxi areknukson kaj pro tio havas bonajn dentojn ecx en maljuneco.

BUDHOARBO KAJ BRULLIGNA FORSTO

La belaspekta pippal-arbo estas honorita kiel budhoarbo de la tajoj, kiuj kredas je budhismo, cxar Sxakjamunio eniris en nirvanon kaj budhigxis gxuste sub pippal-arbo. La tajoj ne nur multe kultivas pippal-arbojn en la temploj, sed ankaux plantas unu plian pippal-arbidon, ricevinte bebon, por esti benataj de Budho.

La taja nacio havas longan historion kaj brilan kulturon. Gxi havas 84 mil volumojn da sutroj. En la tempo sen papero oni gravuris plejparton da sutroj sur folioj de pattra-arbo por bone konservi ilin. La tajoj nomas sian nacian kulturon folia kulturo kaj kultas pattra-arbon.

La tajoj amas kaj kultas la naturon. Ili bone konas la rilatojn inter si kaj la tropika pluvarbaro. Ili neniam senkonsidere hakas primitivajn arbojn. Por havi brullignon ili kultivas cxirkaux la vilagxo parcelon post parcelo da rapide kreskantaj kasioj (Cassis siame) kaj hakas parton de ili po tri jaroj kiel brullignon.

Malgraux tio, la tiea tropika pluvarbaro reduktigxas jaro post jaro, cxar al iuj logxantoj mankas la konscio pri protektado de la medio. Tion multe atentas la cxina registaro kaj lokaj departementoj. Nun estas starigita tie naturparko por protekti la regnon de vegetaloj.