Pri cxinaj papertondajxoj

de LI QIANG

En Cxinio estis inventita papero. Do, ni estus felicxaj, se vi ne nur sendus al ni eltondajxojn, sed ankaux rakontus pri teknologio de ilia farado kaj pri diversaj stiloj de eltondajxoj en diversaj provincoj de Cxinio.

HxMELNICKIJ M. J. (Ukrainio)

KIEL cxina popola artajxo, papertondajxoj kun historio de pli ol du mil jaroj estas vaste sxatataj. Preskaux en cxiuj lokoj de Cxinio estas artistoj de papertondajxoj. Same kiel aliaj cxinaj popolaj artajxoj, ankaux papertondajxoj de diversaj lokoj distingigxas per siaj propraj stiloj kaj trajtoj. Iuj vilagxoj, kies anoj lertas en farado de papertondajxoj, estas konataj kiel vilagxo de papertondajxoj.

Papertondajxo originis de la arto de antikva gravurajxo, kies materialo estis metalo. Siatempe virinoj tonde faris florojn kaj birdojn el stanaj folioj kaj diverskoloraj silkoj kaj uzis ilin kiel ornamajxojn. Poste, tiuj materialoj estis anstatauxigitaj per papero rugxa aux alikolora, el kiu oni tonde faris florojn kaj figurojn de birdoj, bestoj kaj homoj. En festaj tagoj oni gluis ilin sur fenestro, lanterno kaj donaco. Menciindas, ke en la kamparo de norda Cxinio furoras lignaj fenestroj kun kradoj, tapetitaj per blanka papero surhavanta papertondajxojn rugxajn kaj alikolorajn. Tiuj ornamajxoj donas gajan etoson al la cxambro. Tial, dum la Printempa Festo cxiuj familioj gluas novajn papertondajxojn sur la fenestroj.

Papertondajxoj estas faritaj per tondado aux gravurado. Antauxe cxinoj faris ilin cxefe per tondilo, cxiufoje po 2-3 folioj. Pli delikataj papertondajxoj estas faritaj per tondilo svelta. De la lastaj dekoj da jaroj, ili estas faritaj plejofte per gravurilo, cxar tiu maniero pli delikatigas papertondajxojn. Kaj per gxi oni povas fari dekojn da ili unufoje.

Papertondajxoj faritaj en kiu ajn loko kaj per kiu ajn instrumento, gxenerale dirite, temas pri la popola vivo. Tiuj de norda Shaanxi(Sxensxji)-provinco plejparte prezentas brutojn, florojn, birdojn, fisxojn, fruktojn, legomojn, korbojn, kuvojn, krucxojn, homfigurojn kaj aliajn. Ekz., la papertondajxoj pri pigo kun ume-floro, pasxtisteto kun bovo k.a. faritaj de Yan'an-anoj de Shaanxi-provinco spegulas la vivon de kamparanoj en norda Cxinio. La papertondajxoj de Yan'an famas pro intenseco de lokaj koloroj, modesteco, krudeco kaj simpleco.

Yan'an-anoj faras papertondajxojn nur per tondilo sen desegnoj, cxiam kun mirinda lerteco. Logxantoj en norda Yan'an sxatas fari papertondajxojn bonordaj kun linioj ne nur longaj, sed ankaux maldikaj kiel fadeno; tiuj en la centra ? papertondajxojn krudajn kaj modestajn kun linioj dikaj, koloroj nigra kaj blanka kaj formo vivovera; tiuj en la suda ? papertondajxojn luksajn kaj delikatajn kun linioj maldikaj kiel haro kaj punktoj malgrandaj kiel pinto de kudrilo.

Kompare kun tiuj de norda Cxinio, la papertondajxoj de suda Cxinio distingigxas per delikateco. Ekz., la papertondajxoj de Yangzhou-anoj de Jiangsu(Gxjangsu)-provinco, kun linioj longaj kaj maldikaj, impresas per delikateco kaj eleganteco. Ili servas ne nur kiel ornamo de fenestro, lanterno, cxapo, sxuo kaj kapkuseno, sed ankaux kiel modelo por brodi imite. La papertondajxoj de Yangzhou temas cxefe pri floroj versimilaj kaj variantaj laux sezonoj.

La gubernio Yuxian, Hebei, portas ankaux la nomon Hejmo de Papertondajxoj. La tieaj papertondajxoj plejparte estas faritaj per grifelo. Ili servas aparte kiel ornamajxoj de fenestroj. Oni povas diri, ke ili estas reprezentantoj de la papertondajxoj de norda Cxinio.

La antikva vilagxo Nanzhang situas en la gubernio Yuxian. Antaux 200 jaroj la vilagxanoj ekfaris papertondajxojn. Nun, plejparto de la familioj sin okupas pri farado de papertondajxoj. En la vilagxo vivas fama papertondisto Zhou He. Li estas honorita de la sxtato per titolo de cxina popola artisto. Liaj papertondajxoj plejparte figuras papiliojn, pavojn, gruojn, florojn, fisxojn kaj personojn en teatro, mito kaj legendo. Tiuj pri homfiguroj estas aparte elstaraj. Li reliefe prezentas la brovojn, okulojn, busxon, nazon, harojn kaj ornamajxojn de cxapo kaj vesto de homfiguroj en siaj papertondajxoj. La de li tonditaj pekin-operaj hom-vizagxoj kun kap- kaj lipharoj longaj kaj maldikaj plene montras lian mirindan lertecon. La papertondajxoj, senditaj de la redakcio de EPCx al niaj legantoj en la pasintaj jaroj, prezentas vizagxojn de personoj en la cxina klasika romano "Tri Regnoj". Ili estis faritaj de Zhou He.

Por fari papertondajxojn necesas unue stakigi dekojn da pecoj da Xuan-papero (bonkvalita papero de Cxinio), kaj poste meti desegnajxojn sur ilin, antaux ol grifeli per gravuriloj grandaj kaj malgrandaj laux bezono de malsamaj desegnajxoj. Dum gravurado necesas ekzameni de tempo al tempo la randon de la gravuriloj kaj tuj akrigi gxin, se gxi estas difektita ecx iomete. Alie, se gxi rompos linion, la papertondajxo farigxos senutila.

Kolorigado de papertondajxoj estas ne facila, precipe kiam oni faras simplan kolorigon. Ekz., por kolorigi papertondajxon pri rugxa floro oni devas kolorigi malhele gxian centran parton, pli kaj pli hele gxian randon, laux la postulo, ke la floro aspektu reliefa, sed la koloroj impresu per harmonia arangxo. La papertondajxoj de Yuxian karakterizigxas per gravuro subtila, koloro cxarma, strukturo kompleta kaj formo viveca.

Krome, en iuj lokoj oni faras papertondajxojn per tondilo kaj gravurilo kune. Kaj oni gluas ion sur ili aparte. Tiel naskigxas pli komplikaj papertondajxoj. Ekz., en la gubernio Fushan, Shanxi(Sxansxji)-provinco, oni faras papertondajxon pri drako el or-argxenta papero kaj sur gxia korpo gluas ankaux paperpecetojn buntajn. Dank' al tio, la drako aspektas bela en movigxado. Krome, Foshan-anoj de Guangdong-provinco faras papertondajxon per tondilo, gravurilo, cxizilo, presilo kaj pauxsilo. La de ili faritaj papertondajxoj kun belaj koloroj estas rigardataj kiel artajxoj kun densa loka gusto.

La papertondajxoj de Foshan estas faritaj aux per tondilo, aux per gravurilo aux per globetoj, kiujn oni uzas por cxizi kuprajn lamenojn. Iuj papertondajxoj estas faritaj per tondilo kaj gravurilo kune, per pauxso aux per preso. Krome, per globetoj oni cxizas kuprajn foliojn por ricevi bildojn sur ili. Jen alispecaj papertondajxoj, kiuj karakterizigxas per linioj krudaj aux graciaj aux per ambaux.