ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

La 22-24-an de majo, 1998, la Zhejiang-a E-Asocio okazigis en Hangzhou sian 4-an kongreson, kiun cxeestis pli o30 esperantistoj ediversaj lokoj de la provinco. En la kongreso ili raportis sian lokan E-movadon dum la lastaj tri jaroj kaj elektis la novan konsilantaron de la asocio. Antaux la kunveno iuj kongresanoj disdonis propagandajn materialojn pri Esperanto astudentoj en la Cxina Metrologia Instituto kaj respondis aili koncernajn demandojn. Post la kunveno iuj kongresanoj vizitis la Jianggan-distriktan Palacon por Geknaboj de Hangzhou kaj gxian amatoran radiostacion en Esperanto; kaj la aliaj ekskursis cxe la Okcidenta Lago, tie ili kantis Esperantajn kantojn kaj propagandis nian lingvon. (Li Zhongmin)

Zhu Minghe, membro de la Cxina Fervojista E-Asocio (CxFEA), cxeestis la 50-an Konferencon de IFEF okazintan la 16-22-an de majo en 舕borg, Danio. En la inauxguro li donis salutvortojn en la nomo de CxFEA kaj prelegis pri historio kaj nuna stato de cxinaj fervojoj. (Han Daozhu)

CxEHxIO

Cxehxa LA de IFEF en kunlaboro kun auxstriaj kolegoj eAFEF arangxis la Printempan Konferencon en la 24-26-a de aprilo 1998 en la sudcxehxa urbeto Velesin kaj la auxstriaj Summerau kaj Kerschbaum, sub la temo "Laux spuroj de la cxevaltrakcia fervojo Budweis - Linz". 40 esperantistoj eCxehxio, Auxstrio kaj Pollando auxskultis interesan prelegon pri la temo kaj vizitis kelkajn lokojn kaj du muzeojn sur itinero de la iama unua publika cxevaltrena fervojo en euxropaj Budweis kaj Linz. (Jindrich Tomisek)

GERMANIO

Ekde marto 1997 agas grupo de esperantistoj por dokumenti la historion de la E-movado sur la teritorio de iama GDR. La tempo inter 1965 - 1991 estas suficxe dokumentita, mankas materialo ela jaroj 1945 - 1965. Ili ankoraux sercxas kaj materialon kaj kunlaborantojn! Kontakta adreso: Rolf Beau, Saxoniastrasse 35, DE-04451 Althen, Germanio. ( Rolf Beau)

HISPANIO

Andaluzia Esperanto-Unuigxo radiosendas cxiusemajnan E-programon en Sevilla, Hispanio, ekde auxgusto cxijare. Ili petas cxies kunlaboron. Interesitoj turnu sin al: Andaluzia Esperanto-Unuigxo, p. k. 864, ES-29080 Malaga, Hispanio. (Andaluzia Esperanto-Unuigxo)

UKRAINIO

Esperantan movadon de Ukrainio prezentas plejparte Ukraina E-Asocio (UkrEA). En la jaro 1997 estis fondita kaj akceptita kielanda asocio de TEJO junulara E-organizo ? Ukraina Ligo de Esperanta Junularo (ULEJ). Unu ecentraj Esperantaj arangxoj, kiuj okazas cxiujare en Ukrainio, kaj akiuj estas invitataj ankaux eksterlandaj esperantistoj, estas festivalo "Aroma Jalto". Loko de la festivalo estas konstanta - urbo Jalto, kiun oni opinias "perlo" de Krimeo (duoninsulo sude de Ukrainio) - natura, historioarkitektura kaj kultura centro. "Aroma Jalto '98" okazis inter la 3-a kaj la 10-a de majo 1998. La programoj konsistis eparoligaj Esperantaj kursoj, instruado de novaj Esperantaj kantoj, ekskursoj abelegaj jaltaj rimarkindajxoj, koncertoj, konkursoj, intelektaj kaj lingvaj ludoj. Ankaux kadre de "Aroma Jalto" okazis UkrEA estrarkunsido kaj ULEJ-Kongreso. (Konstantin Demjanenko)