Promeso kiel vento

SxI estas la unua knabino, kiun li vere amas post sia eksedzigxo. Li kredas, ke estas ne malfacile gajni sxian koron.

Knabinoj en amo estas kredemaj. Ekz. vi povas acxeti por sxi trinkajxon per la lasta monero en via posxo; ecx kun preskaux malplena posxo vi povas diri al sxi: "Ni pasigos mielan tempon en Italio." Malmultaj el ili kontrolos plenumadon de via promeso, kaj gravas elbusxigi tiujn vortojn nature kaj flue.

Li opiniis, ke li havas tian talenton. Tiel de tempo al tempo li diris al sxi: "Venontsemajne ni vizitos?quot; Tamen tiu knabino tre atentas liajn vortojn. Iutage sxi plendis: "Pasintsemajne vi promesis konduki min al turisma loko, sed kial ankoraux ne?" Li ne atendis, ke sxi tiel atentas liajn vortojn. Unuafoje li konsciis la gravecon de promeso. Li rememoris la tagojn travivitajn kun lia eksedzino. Ankaux tiam li faris multajn promesojn ?cxiutage promeni kun sxi, semajnfine akompani sxin en butikumado?Li hontis pro la neplenumitaj promesoj. Li sentis, ke li farigxis trompisto. Trompisto donas malmulte kaj akiras multe en la mondo. Kaj li ja ion akiris, sed ankaux ion perdis, inkluzive la promesojn. Li ne gajnis la mondon por ne paroli pri revo pri reedzigxo. Li sentis, ke lia vivo estos tia.

Li ne kuragxis rigardi sxin rekte en la okulojn. Li maltrankviligxis. Post kelkaj tagoj li montris al sxi du flugbiletojn: "Preparu vin, ni vizitu turisman lokon." Fikse rigardante la biletojn, sxi diris: "Ne, tio estas tro luksa. Kie vi akiris tiel multe da mono?" Li evitis sxiajn okulojn, en kiuj li vidis malgxojon. Li pruntis de siaj amikoj 3?00 juanojn kaj ne volis, ke sxi sciu lian embarason.

"Tio estas nur turisma vizito. Mi havas monon." Li penis kasxi sian penson. Sxi diris: "Fakte ne gravas kien iri. Cxar mi amas vin, tial mi tre atentas viajn vortojn. En la vivo ofte okazas multaj neatenditaj sxangxigxoj, kiuj kondukas al la malo de deziro. Mi deziras nur, ke cxiu nia pasxo ne tre deviu." Li konscias, ke sxi komprenas la sencon de amo pli bone ol li. Liaj promesoj fakte trompis lin mem kaj iom post iom forportis lin de felicxo.

Fine li komprenas, ke promesoj povas esti facilaj kiel vento, tamen restos en la koro la forblovajxo, kiu gxenas la konsciencon kaj dignon eterne.