INTER NI

Sxajnas al mi ke EPCx bone evoluas kaj en 1998 farigxis ecx pli bela ol antauxe. La revuo estas tre multflanka kaj la bildoj ne povas esti pli bonaj.

RAITA PYHÄL?
(Finnlando)

Por mi en Euxropo tre interesaj estas viaj kulturo, kutimoj, historio, via lando kaj kontaktoj kun homoj el aliaj landoj. Mi sxatas legi pri arkitekturo, naturo kaj bestoj.

EUGENIUSZ PIASECKI
(Pollando)

20 sanigaj ekzercoj estas tre utilaj kaj necesaj. Mi legas cxiujn artikolojn el la rubriko "Laux la Silka Vojo" kaj vojagxas kun vi. Bonegaj estas bildoj kaj fotoj de n-ro 3. Per la rubriko "Fotoj Faritaj de E-istoj" mi konatigxis kun multaj landoj.

NINA JELISSEJEVA
(Belorusio)

EPCx donas al legantoj realan bildon pri Cxinio. Pruvo de mia aserto estas fakto, ke cxehxa semajna gazeto "SPIRIT" publikigis plurajn artikolojn, kiujn mi tradukis pri cxina masagxo ktp.

KOCVARA DRAHOMIR
(Cxehxio)

Cxinio estas simila al Brazilo, grandega lando. Cxu vi povas aperigi rubrikon pri kuriozajxoj pri Cxinio, nome "Vi scias ke?", kaj ankaux pagxon pri enigmoj kun libro-premio.

CAIO MATOS
(Brazilo)