"La Familio" de Bakin

de LAUxLUM

"La familio", verkita de Bakin, fama cxina verkisto, honora prezidanto de la Cxina Esperanto-Ligo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, tradukita de Wei Yida kaj eldonita de la Cxina Esperanto-Eldonejo en novembro 1999. 548 pagxoj. Formato: 1168 X 850 mm. Prezo: 22.00 USD. Sendokosto: 5.00 USD.

La romano rakontas al ni la amon de Juehui, la tria filo de ricxa eksguberniestro, al servoknabino Mingfeng, la amon de lia pli agxa frato Juemin al sia kuzino kaj la amon de lia plej agxa frato Juexin al la kuzino Mei, kiu devis rezigni sian korinklinon al Juexin kaj edzinigxi al neamata viro, pro interveno de la patrino. Juexin devis edzigxi al bela kaj milda knabino Ruijue, tamen ne povis vivi sen bedauxro, pro sufero de Mei, kiu poste mortis juna pro cxagreno. Juehui versxis al Mingfeng sian koron kaj promesis sxin edzinigi, sed lia avo donacis tiun 17-jaran servoknabinon al sia ricxa maljuna amiko Feng kiel konkubinon. Juehui strecxe sin okupis en lukto de studentoj kontraux maljustaj militistoj kaj preteratentis la helpopeton de Mingfeng. En malespero, la knabino sin dronigis en lageto de la familia gxardeno kaj alia servoknabino devis konkubinigxi al Feng anstatauxe. Juehui indignigxis pro tio kaj decidis ribeli kontraux la feuxdisma familio sub la regado de lia despota avo.

La avo decidis fiancxigi Juemin al nevino de Feng. Juemin malobeis lin kaj sin kasxis. La avo indignigxis pro lia ribelo kaj taskis Juexin eltrovi kaj hejmenvenigi la pli junan fraton, kies kasxejon sciis Juehui, kiu tamen rifuzis kunagi.

La kvara kaj kvina onkloj de Juehui kasxe luis domojn por logxigi siajn kromvirinojn. Informigxinte pri tio per denunco, lia avo koleregis, malsanigxis pro konfliktigxo kaj mortis. Sekve de tio okazis kverelo inter liaj filoj pro la heredajxoj. Pro supersticxa kredo, ke akusxo povas suferigi la animon de la mortinto, la edzino de Juexin, kiu baldaux akusxos, estis forsendita en kamparon kaj pro manko de gxustatempa medicina helpo mortis de malfacila akusxo, kio dolorigis la koron de Juexin, kiu ecx ne povis vidi sian amatan virinon dum la krizo, pro malhelpo de la parencoj supersticxaj.

Juehui, kiu diligente studis progresemajn librojn kaj gazetojn kaj energie laboris por redakti gazeton por junularo, neniel povis plu toleri la kunvivon en la familio kaj decidis gxin forlasi kaj forveturi al la urbo Sxanhajo, kie ardis la progresema movado kaj brilis la espero de la nova generacio.

Per la rakonto pri batalo de la juna generacio, kun Juehui kiel la reprezentanto, kontraux la feuxdisma forto, reprezentata de lia avo, en la granda familio de kvar generacioj sub la sama tegmento, la romano "La Familio" de Bakin prezentas al ni la progreseman tendencon de la cxina junularo en la periodo de la dudekaj jaroj. Tiu majstra verko ludis gravan rolon en la batalo kontraux feuxdismo kaj donis grandan influon al la cxina junularo en la tridekaj jaroj post sia apero en 1931 en la sxanhaja jxurnalo "Tempo", kaj poste libroforme en 1933. Sub gxia kuragxigo, multaj junuloj komencis sian bravan batalon kontraux feuxdismo por progreso de la socio. "La Familio" estas ne nur unu el la cxefverkoj de Bakin, sed ankaux unu el la monumentoj en la historio de la cxina moderna beletro.