Valoro de la vivo

de YANG XIAOYUN

EN orfejo vivis iu knabo. Kun pesimismo li ofte demandis la estron de la orfejo: "Cxu havas signifon la vivo de knaboj sengepatraj kiel mi?"

La estro silentis kun rido.

Iutage la estro donis al li sxtonon kaj diris: "La sekvantan matenon vendu la sxtonon en bazaro, sed kiom ajn oni pagos, nepre malkonsentu."

La sekvantan matenon la knabo kauxris cxe angulo de la bazaro. Neatendite, multe da homoj volis acxeti la sxtonon kaj proponis pli kaj pli altan prezon. Reveninte en la orfejon, kun emocio la knabo raportis tion al la estro, kiu ridetis kaj ordonis al li vendi la sxtonon en orbazaro. En la orbazaro oni volis acxeti gxin ecx per mono dekoble pli granda ol en la menciita bazaro.

Fine la estro ordonis al la knabo montri la sxtonon en gembazaro. Rezulte gxi farigxis dekoble pli kara ol en la orbazaro. Ecx tiam la knabo ankoraux ne volis vendi gxin. Do gxi diskonigxis kiel kuriozajxo.

La knabo gxoje portis la sxtonon al la orfejo kaj rakontis tion al la estro, kiu malrapide diris al li: "La vivo kiel tiu sxtono havas diversajn valorojn en diversaj medioj. La sxtono pli kaj pli valorigxas pro via domagxo kaj farigxas kuriozajxo. Cxu vi ne sentas vin kiel la sxtonon? Se nur vi alte taksas kaj domagxas vin, via vivo estos valora!"