Azia kongreso cxe la sojlo de nova jarcento

Teksto de WANG HANPING

Fotoj de WANG HANPING kaj YU TAO

LA 22-25-an de auxgusto 1999 okazis en Hanojo, cxefurbo de Vjetnamio, la Dua Azia Kongreso de Esperanto, la lasta kontinenta renkontigxo de aziaj e-istoj en la kuranta jarcento. En gxi partoprenis 420 e-istoj el 16 landoj.

Dum la pasintaj tri jaroj, post la Unua Azia Kongreso de Esperanto okazigita de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) en Sxanhajo en 1996, diversaj E-organizoj de aziaj landoj intensigis kontaktigxon kaj kunlaboron inter si, kaj la E-movado progresis rimarkinde. Pro diversaj kauxzoj la cxina E-movado ne estis tiel vigla kiel en la 80-aj jaroj, tamen dank' al la ekonomia evoluo en la lastaj jaroj pli kaj pli multaj cxinaj e-istoj aperis en internaciaj Esperantaj kunvenoj. Cxi-foje pli ol 60 cxinaj e-istoj partoprenis en la kongreso en Hanojo post la Kvara Cxina Kongreso de Esperanto okazinta en Guilin, Guangxi. Jen la plej granda nombro de cxinaj e-istoj en E-kongreso okazinta alilande. 149 japanaj e-istoj cxeestis la kongreson. Ilia delegacio estis la dua granda nur post la vjetnama. En la kongreso partoprenis ankaux tri laosaj e-istoj. La kongreso multe antauxenigis gxian movadon en Vjetnamio.

La kongresa temo estas: Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolvigxo. Cxe la fino de la 20-a jc. oni elmetis tiun temon por diskuti en Hanojo honorita de Unesko kiel Urbo de Paco, kio havas apartan signifon. Dum diskutado pri la kongresa temo, la cxeestantoj donis grandan atenton al intensigo de kunlaboro kaj helpo inter diversaj E-organizoj de aziaj landoj, intersxangxo de informoj pri E-movado kaj ebleco de kunlaboro en Esperanta turismo.

Ricxis la kongresa enhavo. En la salonoj kun nomoj de eminentaj e-istoj de Cxinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio, junuloj, virinoj, fervojistoj, medicinistoj kaj komercistoj kunsidis kaj diskutis pri sia profesia agado. Viglis ankaux la kunsidoj de SAT, EPCx-legantoj, azia movado, vjetnama milito, k.a. Menciindas, ke en la kunsido de Libro-kulturo cxinaj, japanaj kaj koreaj e-istoj prezentis al la kongresanoj Esperantajn librojn nove eldonitajn post la Unua Azia Kongreso de Esperanto kaj ankaux vjetnamaj e-istoj montris siajn Esperanta-Vjetnaman Vortaron kaj interesajn Esperantajn librojn. La kunsido de junaj e-istoj estis aparte vigla kun multnombraj cxeestantoj. Ili konigis sian E-agadon kaj esprimis la deziron partopreni en la 56-a Internacia Junulara Kongreso okazonta en Hongkong en auxgusto 2000.

La vjetnama E-movado havas bonan tradicion. Kiam la vjetnama popolo batalis por paco kaj sendependeco, internaciaj E-rondoj donis al gxi grandajn helpon kaj subtenon. Por esprimi dankemon de la vjetnama popolo, la vjetnamaj e-istoj disdonis medalojn al iuj e-istoj, en la nomo de la vjetnamaj registaro kaj E-asocio. La lasta donacis amikecajn silkajn flagojn al UEA, KAEM, E-asocioj de Cxinio, Japanio kaj Koreio.

Dank' al la zorgema preparado de vjetnamaj e-istoj la kongreso akiris grandan sukceson. Tion oni sxuldis ankaux al la subteno de la vjetnama registaro. La kongresejo estas tre moderna kaj luksa kaj sidas en la kvinstela hotelo Horison, eble la plej bona en Hanojo. Kiel alta protektanto de la kongreso, s-ino Nguyen Thi Binh, vicprezidanto de la Vjetnama Socialisma Respubliko, cxeestis la solenan inauxguron kaj faris paroladon. S-ro Nguyen Manh Cam, viccxefministro de Vjetnamio kaj ministro de eksteraj aferoj, intervidigxis kun delegitoj el diversaj landoj. Li opiniis, ke Esperanto prezentas belan perspektivon al kunlaboro de la tuta mondo, kaj esprimis, ke li lernos Esperanton. Diversaj vjetnamaj amaskomunikiloj raportis pri la kongreso, kio disvastigis la influon de Esperanto en Vjetnamio. Nun multaj vjetnamaj junuloj eklernis Esperanton.