Sensxanceligxaj esperantistoj
--Pri la Huangshi-a Esperanto-Asocio
de XIANG HONG
EN la historio de la cxina Esp-movado Huangshi estis fama urbo. En la fino de la 70-aj
jaroj kaj la komenco de la 80-aj jaroj gxi organizis multe da influaj Esp-aktivadoj, kiuj
allogis kaj kulturis Esperantajn lernemulojn. Iuj diris, ke la Huangshi-a Esperanto-Asocio
(HEA) estas standardo de la cxina Esp-movado. Post kelkjara silento kelkaj bravaj kaj
fervoraj esperantistoj de Huangshi lancxis la mirigan aktivadon "Piede transiri la
Euxrazian Ponton". Huangshi refoje vekis la atenton de la publiko.
Pri tio la kvara kaj sepa numeroj de "El Popola Cxino" jam raportis. De la 1-a
de januaro gxis la 12-a de julio 1999 la piedira grupo laux plano plenumis la cxinan
itineron inter Lianyungang de Jiangsu-provinco, la orienta fino de la ponto, kaj
Alataw-montpasejo de Xinjiang, tra kiu oni povas eniri la Centran Azion. Ili piediris 4?08
km en 6 provincoj kaj auxtonomaj regionoj kaj intencis ripozi 2 monatojn. Se ne estos
problemo, ili atingos en auxgusto 2000 la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo post
trapaso de Kazahxstano, Rusio, Belorusio, Pollando kaj Germanio. Huangshi-aj esperantistoj
nomis la aktivadon "Vojagxo trans Jarcenton".
Se vi bone konas la evoluan historion de la movado de Huangshi kaj ties esperantistojn, vi
ne miras pri ilia transjarcenta vojagxo, cxar la vojagxo prezentas la karakteron de la
sensxanceligxaj Huangshi-anoj.
FRUKTODONA LABORO
Mi pensas, ke ilia spirito originis eble de la antikveco. Jen kial Huangshi farigxis
unu el la luliloj de la bronza kulturo.
Fine de la 70-aj jaroj la okcidenta kulturo kontinue eniris en Cxinion kaj cxinoj havis
diversajn lernosxancojn, interalie lerni fremdajn lingvojn farigxis furoro. Tial multaj
cxinoj ekkonis Esperanton. Kun obstina karaktero Huangshi-anoj fervore lernis Esperanton,
kio influis la tutan landon. Tiam en Huangshi trovigxis mil lernantoj de Esperanto kaj en
aliaj urboj estis ankaux lernantoj de gxia koresponda kurso, inter kiuj estis elstara
cxina junulino Zhang Haidi, kriplulino de Shandong-provinco, scipovanta kelkajn fremdajn
lingvojn. HEA fondigxis en aprilo 1981. Poste gxi sin preparis por inviti la Cxinan
Kongreson de Esperanto, kun mil aligxintoj. Sed bedauxrinde, gxi ne sukcesis pro iaj
kauxzoj. Fine en julio de la sama jaro gxi okazigis simpozion, kiun partoprenis pli ol 200
personoj el diversaj provincoj. Menciante la simpozion, esperantistoj de Huangshi nomas
gxin "malgranda UK". Post la simpozio ili redaktis kaj eldonis
"Adresaron", kiu enhavas la adresojn de 1 054 aligxintoj de la abortinta
kongreso supre menciita. Dume ili eldonis ankaux "Jarkunveno de la Hubei-a Esperanto-
Asocio (prepara) kaj simpozio de 1981". La koncernatoj s-roj Hu Guozhu kaj Yuan Zegao
memoris, ke en redaktado kaj eldonado de la du libroj ili renkontis multe da
malfacilajxoj. Sed la du libroj jam farigxis historiaj materialoj utilaj por la Esp-movado
de Cxinio.
Novembron de 1984, HEA kun 8 Esperantaj organizoj okazigis la Cxinan Esperantan Simpozion
pri Scienco kaj Tekniko, kiun partoprenis 127 esperantistoj, sin okupantaj pri
scienc-teknika laboro, el 25 provincoj kaj municipoj. Tiam Huangshi estis fama cxina urbo
por esperantistoj, ke samideanoj el pli ol 20 landoj vizitis gxin. En 1985 s-ro Zhang
Qicheng, tiama gxenerala sekretario de la Cxina Esperanto-Ligo, vizitis Huangshi kaj kun
ekscitigxo diris: "Huangshi estas malgranda, tamen granda por esperantistoj."
REBRILOS LA MOVADO
En la lastaj jaroj la cxina Esp-movado ne tiom viglis pro tio, ke oni devis pli
prizorgi siajn vivkondicxojn influitajn de la reformado de la sistemo de bonstatiga
domdistribuo kaj reformado de kuracaj pagoj kaj salajra sistemo. Ankaux Huangshi ne estis
escepto. Sed ankoraux ekzistas iuj fervoraj esperantistoj, kiuj ne forgesis lerni,
disvastigi kaj apliki Esperanton. En 1996 s-ro Wei Guangliang farigxis nova gxenerala
sekretario de HEA. Li rigardas disvastigon de Esperanto kiel batalon en sia vivo. Fronte
al la malfavora situacio, li ellaboris orientilon "firme teni la terenon, repreni la
perditan teron kaj disvastigi la spacon". Li alvokis, ke esperantistoj levu sian
lingvan nivelon kaj sercxu realan starpunkton por Esperanto. En la lastaj du jaroj la
asocio renormaligis monatan kunvenon kaj semajnan aktivadon de Esp-lernado en la kultura
palaco. Gxi eldonis denove sian revuon "Nova Floro", venkinte diversajn
malfacilajxojn. Pli ol 100 Huangshi-aj esperantistoj farigxis denove gxiaj legantoj. Por
disvastigi Esperanton en pli multajn lokojn Huangshi-aj esperantistoj lancxis la aktivadon
"Piede transiri la Euxrazian Ponton". Inter la piedirantoj estas 4 Huangshi-aj
esperantistoj kaj 2 el alia urbo. Ili transpasis Gobion kaj altebenajxon kaj spertis
sablosxtormon kaj varmegon por provoki sian fiziologian limon. Ilia sensxanceligxo
kortusxis la homojn, kiuj priatentis ilin. Dum la vojo ili prelegis por propagandi
Esperanton kaj kontaktigxis kun alilokaj esperantistoj, por ke ili vidu la koheran forton
de Esperanto.
Dank' al subteno de la bravaj esperantistoj, Wei Guangliang kredas, ke certe rebrilos la
Esperanta movado de Huangshi.