Neforgesebla gastado en Pollando

de HAN ZUWU

DE la 21-a de auxg. gxis la 3-a de sept. 1998, s-ro Liu Shugong, asista gxenerala sekretario de la Tianjin-a Federacio de Socisciencaj Asocioj, s-ro Gao Chengyuan, vicprezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, kaj mi estis invititaj al Pollando por la 90-jara Jubileo de Esperanta Movado en Lodzo kaj ankaux por la 29-a Pola Esperanto-Kongreso. La 14-taga vizitado neforgeseble gravurigxis en mia esperantista vivo, kaj mi profunde perceptis la praktikan valoron kaj senliman vivipovon de Esperanto. Kvankam pasis jam pli ol unu jaro post nia gastado, tamen mi ankoraux fresxe memoris tion kaj kun emociigxo verkis tiun cxi artikolon.

JUBILEO KAJ KONGRESO

La solena jubileo por la 90-jarigxo de E-movado en Lodzo okazis en la 25-a de auxgusto. Frumatene centoj da polaj kaj alilandaj esperantistoj kolektigxis en la E-klubo de Lodzo en la urbocentro. Je la 10-a komencigxis parado. Orkestro en blua uniformo antauxiris la paradantojn, kaj gxin tuj sekvis estrarano de la Esperanto-Asocio de Lodzo, s-ro Robert Kaminski, kun verdstela standardo enmane. Apud li iris du esperantistinoj gardantaj la standardon. Ne estis esprimebla miaj gxojo kaj emociigxo, kiam mi trovigxis inter diverslandaj esperantistoj en la naskigxlando de Esperanto. La paradantoj haltis en Zamenhof-strato, kaj pola samideano konigis gxian devenon. Multaj samideanoj sin fotis antaux la nomtabulo kun reliefo de la kapo de Zamenhof. Raportistoj de televidaj stacioj gxustatempe registris la signifoplenajn scenojn.

Pli ol 200 esperantistoj cxeestis la jubilean ceremonion en la Sxtata Biblioteko de Lodzo. La ceremonio komencigxis per bela virina kantado de la koruso Eho. Poste estis poemo-deklamado, teatrajxeto-prezentado k.a. La teatrajxeto ludata de junaj esperantistoj profunde impresis min. Post aprecado de la teatrajxeto ni vizitis Esperantan ekspozicion. En la eksponejo ni vidis abundon da Esperantaj libroj, gazetoj, historiaj materialoj kaj fotoj de Pollando kaj aliaj landoj, kaj ankaux multe da leteroj kaj memorajxoj reciprokitaj de esperantistoj de diversaj landoj.

En la 28-a de auxgusto ni partoprenis en la 29-a Pola Esperanto-Kongreso en la Muzeo de Filmo. En la kongreso partoprenis ankaux esperantistoj el Nederlando, Danio, Germanio, Francio, Hungario kaj Ukrainio.

INTERKOMUNIKADO

LKK okazigis nacian vesperon speciale por la cxinaj samideanoj en la 25-a de auxg. Antaux ol komencigxis la vespero, la halo jam estis plena de samideanoj. Ni ne lertas en kantado kaj dancado, do ni projekciis al la cxeestantoj lumbildojn pri la Esperanta movado de Tianjin kaj videobendon pri la historio, kulturo, ekonomio kaj moroj de Tianjin. Ni rikoltis varman aplauxdadon kaj salvon da demandoj: "Kiom longe Tianjin distancas de ni?" "La bela aspekto kaj gastronomio de Tianjin interesas nin, sed kiamaniere ni povas veni al Tianjin?" "Kia estas la klimato de Tianjin?" Kaj iuj bedauxris, ke la videobendo estas tre mallonga. Ni esperis, ke niaj respondoj estos kontentigaj por ili.

En la 29-a, mi partoprenis en kunsido pri instruado, kiun gvidis s-ino Danuta Zelinska, respondeculo de la Pola Esperanto-Asocio pri instruado. Sxi parolis pri Esperanta instruado en diversaj lokoj de Pollando kaj konigis laborplanon por la estonteco. S-ino Mila V. D. Horst-Kolinska el Nederlando konigis la Esperantan instruadon en Nederlando kaj la aktivadon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Ankaux mi raportis pri la Esperanta instruado en Tianjin, kaj kiam mi menciis, ke al ni mankis ekzemple auxdo-vidaj materialoj, s-ino Horst-Kolinska tuj promesis helpi nin. Kaj unu monaton post mia reveno al Tianjin mi ricevis de sxi posxtsendajxon pri "Mazi en Gondo-lando" kaj aliaj materialoj.

AMIKECO

En Pollando ni ne nur perceptis la grandan vivipovon de Esperanto, sed ankaux gxuis la belecon de urboj kaj de la naturo. Sed la plej kortusxa kaj neforgesebla estis la amikeco de polaj kaj alilandaj samideanoj.

Post nia atingo de Pollando, ni ne maltrankviligxis pri nia itinero. Dum la tuta vojagxo polaj samideanoj pretigis por ni jen biletojn jen veturilon, kaj ni cxiam estis akompanataj de ili, kiuj helpis nin kiel samfamilianoj. Tuj en la tago, kiam ni atingis Lodzon, mi volis boligi akvon por infuzi teon per mia elektra taso, sed mi trovis, ke gxia sxtopilo ne adaptigxas al la sxtopilingo en la hotelo. Tion sciinte, s-ino Zofia alportis al ni en la sekvanta tago sian elektran termoson, kaj ni uzis gxin gxis nia lasta tago en la hotelo. S-ino Janina Januszkiewicz, estrarano de la Lodza Esperanto-Ligo, invitis nin logxi en sxia hejmo. Sxi estis tiel afabla kaj familiara, ke ni sentis nin kiel en nia propra hejmo. Kuiristino de la hotelo ne scipovas Esperanton, kaj sxi salutis nin en la rusa lingvo kaj ofte demandis nin kun granda afableco: "Cxu la mangxajxoj placxas al vi?" "Cxu suficxas por vi?" "Cxu ankoraux iom pli por vi?"?Ni ne forgesos la polajn pladojn preparitajn de Anna Stepien, la rostitan viandon kaj bieron de Ireneusz Babrzak, la belan koncerton kaj balon en vespero.