Termobalono en Cxinio

de YI ZHOU

SxAJNE malmulte da homoj ne scias, kio estas termobalono, cxar la heroo de la mondfama novelo "80 tagojn cxirkaux la terglobo" vojagxis per tiu antikva flugaparato.

Diferenco de la temperaturoj de la aero en kaj ekster la balono donas al gxi flosforton, kaj dank' al la manipulado de balonisto je la kontrolo de varmeco de la aero en la balono, la balono povas levigxi, mallevigxi kaj flugi al la celloko sub direktado de la balonisto.

La tuta mondo havas 20?00 termobalonojn kaj preskaux cxiutage okazas konkurso aux flugo de termobalono. Nun en Cxinio termobalonado estas nova amuzo post rokogrimpado, Bungy-ludo kaj flosado.

KONGMING-LANTERNO ?RUDIMENTO DE TERMOBALONO

Antaux 1?00 jaroj en Cxinio estis homo nomata Kongming. Legendo diras, ke li estis tre sagxa de la infaneco. Ligna birdo, kiun li faris, povis flugi kaj la de li farita ligna fisxo povis nagxi. Lia pajla drako povis cxesigi pluvadon kaj evitigi inundon. Foje antaux la Lanterna Festo (la 15-a de la unua monato laux la cxina luna kalendaro) guberniestro ordonis al li fari drakan lanternon por lia oficejo, kaj Kongming faris por li paron da lanternoj grandaj kiel domo. En la lanternoj brulis po mil kandeloj kaj post nelonge la lanternoj levigxis sur la cxielon. Kaj oni nomis gxin Kongming-lanterno. Tio estas legendo, tamen vere ekzistis tia lanterno. Oni diris, ke tia lanterno estis instrumento en lia komando de milito, kiu rolis kiel la nuna signallumo. Siatempe la rolo de Kongming-lanterno en nokto estis anstatauxigebla per nenio alia. Nun en multaj lokoj de Cxinio oni ankoraux havas la kutimon fari Kongmin-lanternon. En Xishuangbanna de Yunnan-provinco, kiam okazas la Akvoversxa Festo, la taj-oj faras tiajn lanternojn kun maksimuma diametro de 12 metroj, kiuj povas sxvebi pli ol 50 kilometrojn.

En la urbo Xiangfan de Hubei-provinco, kiam okazas kultura festivalo memore al Kongming, oni nepre faras Kongming-lanternojn kaj ellasas ilin en la aeron.

Cxu Kongming-lanterno estas rudimento de la nuna termobalono?

TERMOBALONO EFEKTIVIGIS LA HOMAN REVON FLUGI

En la l8-a jarcento, inspirite de levigxo de papercindro el forno, francaj laboristoj en paperfabriko en Liono plenigis papersakon per varma aero, kaj la sako levigxis supren. Somere de 1783 ilia plibonigita modela balono kun perimetro de 110 futoj flugis 1.5 mejlojn. La 21-an de novembro de la sama jaro, iu germana doktoro stiris la unuan pasagxeran termobalonon faritan de la francoj. Ili flugis 4 mejlojn kaj la flugado dauxris 25 minutojn. Oni povas diri, ke 120 jarojn antaux la invento de aeroplano de la fratoj Wright, flugis en la aero homoj jam per termobalono.

Dank' al progreso de tekniko, termobalona flugado jam farigxis populara sporto tra la tuta mondo.

Nun la monda cxampioneca konkurso de termobalona flugado okazas en cxiu dua jaro, la interkontinenta konkurso ?cxiujare kaj invit-konkursoj ?ofte en multaj landoj. Pro la buntaj koloroj kaj gracia flosado de balono, multaj grandaj entreprenoj prenis balonon kiel sian propagandilon. Ekzemple en konkurso balono de trinkajxo-kompanio ofte prenas la formon de ladbotelo de trinkajxoj, kaj tiu de sxuo-kompanio formigxas kiel giganta sxuo.

TERMOBALONO SURTERIGxIS EN CxINIO

La termobalona sporto estas tre populara en evoluintaj landoj, cxar gxi havas la karakterizajxojn de sporta konkurenco, amuzo kaj demonstrado de entreprenoj. Tial gxi tuj vekis vastan atenton de diversaj flankoj de la socio, kiam gxi aperis en Cxinio.

Septembre de l982, usonano venis al Cxinio kune kun sia termobalono nomata "Usona-Cxina Amikeco" kaj faris flugon. Tio komencis la termobalonan sporton en Cxinio. En auxgusto de l983 cxinaj balonistoj faris unuafojan flugon en Cxinio. En aprilo kaj oktobro de l987 Cxinio okazigis la tutlandan konkurson kaj internacian invitkonkurson de termobalono. Post tio pli ol 70 termobalonoj aperis en grandaj urboj de Cxinio. En aprilo de l990, tri termobalonoj levigxis sur Hainan-insulo, transflugis Qiongzhou-markolon kaj falis sur Leizhou-duoninsulon. Tio estis la unuafoja transmara flugo de cxina termobalono. En l991 cxinaj balonistoj helpis britajn kolegojn transflugi Himalajon de Nepalo al Tibeto, kaj la alteco de la flugado estis 10?00 metroj. En l993 cxinaj balonistoj helpis japanan termobaloniston transflugi la Orientan Cxinan Maron ekde Rudong-gubernio norde de Sxanhajo al Kjusxu de Japanio, kaj la flugdistanco estis 930 kilometroj. En 1994 kun helpo de cxinaj kolegoj korea termobalonisto ekflugis de Rongcheng de Shandong-provinco, transflugis la Flavan Maron kaj surterigxis en Incxo de Koreio, kaj la flugdistanco estis 400 kilometroj. Ekde l999 Cxinio regule okazigos tutlandan cxampionecan konkurson de termobalonado.

PLI KAJ PLI MULTIGxAS SxATANTOJ DE TERMOBALONO

Libere flugi en la aero estis revo de la homaro dum longa tempo. En la lastaj jaroj, pli kaj pli multigxis sxatantoj de termobalona sporto en Cxinio.

Antauxe, krom en kelkaj aerosportaj lernejoj, termobalono estis tute fremda por plejparto de la cxinoj, kiuj vidis termobalonon nur en televidado kaj ne havis la sxancon persone partopreni en tiu sporto. Termobalona sporto tiam estis klosxita en mistera nimbo.

En septembro de l999 fondigxis en Pekino privata klubo de termobalona sporto. Al gxi estis permesita havi specialan terenon por balonflugado. Post faka trejnado oni povas ricevi licencon pri termobalona flugado kaj flugi sole aux helpe de balonisto.

La balonklubo kunlaboros kun turismaj servoj por ke pli multaj homoj gxuu la plezuron flugi per balono.