Ora globuso inkrustita per perloj

Teksto kaj foto de ZHONG SHE

La ora globuso estis kunveldita el du duonsferoj forgxitaj el ora folio, kaj la fendo cxe la kunveldejo formis ekvatoron. Sur la globuso estas 300 konstelacioj kun 3?42 steloj formitaj el inkrustitaj perloj en diversaj grandecoj. Cxe cxiu konstelacio estas gravurita nomo. La globuso havas du ringojn markantajn la meridianan kaj horizontan liniojn. La globuso estas subtenata de 9 viglaj drakoj en malsamaj pozoj. La drakoj estis delikate cxizitaj, kaj la antenoj kaj la brovoj de la drakoj estas klare videblaj. La sennombraj skvamoj de la drakoj estas en bona ordo. La soklo estas emajlita.

La artajxo estis farita de la Kortega Administracio de Artajxoj de Qing-dinastio (1644-1911) kaj estas konservata en la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Cxinio. La artajxo altas 82 cm. kaj la diametro de la globuso estas 30 cm.