Kunlernado de studentoj de Pekino kaj Hongkong

Teksto kaj fotoj de LING YOUJUAN

Julio kaj auxgusto de l999 estis neforgeseblaj por studentoj de la Hongkong-a Universitato kaj la Cxina Popola Universitato, kiuj partoprenis en la Plano de Reciproka Enketado de la Du Urboj '99. La 31-an de auxgusto studentoj de la du universitatoj adiauxis unu alian en la flughaveno de Pekino.

La Plano de Reciproka Enketado de la Du Urboj '99 estis intersxangxa aktivado kune arangxita de la du universitatoj por levi la kapablon de studentoj, kaj tio jam okazis dufoje. Studentoj de la du universitatoj kunvivis kaj mem decidis la esplortemojn, auxskultis lekciojn de fakuloj kaj vizitis unu alies hejmon. Post dumonata kunlernado ili skribis raportojn kun la titoloj "Verda Konscio de la Cxina Socio", "La Vivo de la Infanoj en Orfejoj", "Problemo pri Reenoficigxo de Senlaborigxintoj" k.a. Ili akiris multe da postlernejaj scioj, kiuj estos utilaj por ilia vivo. Ili starigis profundan amikecon inter si. Ili diris, ke la kunlernado restos cxiam en ilia memoro.