EL CxINAJ GAZETOJ
LA VILAGxO CxE KRUTAJxO
Guoliang-vilagxo sidas en profundo de Taihang-montaro, sur alta krutajxo 1 752 m super la
marnivelo, norda Cxinio. Tie la montoj estas aplikaj kaj vojoj zigzagaj. Taihang-kanjono
estas ununura vojo por eniri tien, tamen estis tre malfacile.
En Guoliang-vilagxo estas 83 familioj. Lauxdire en 9-23 p.K, tie eksplodis kamparana
levigxo. La vilagxo estis la cxefstabejo de la kamparana armeo, kies estro estis Guo
Liang.
En la vilagxo preskaux cxie vidigxas sxtonaj domo, vojeto, ponto, muelilo, hakilo, sarkilo
kaj ecx lito kaj bovlo estis el sxtono. En longa tempo la vilagxanoj modeste vivis izolite
de la moderna civilizacio. Sen elektro kaj masxino en 1972 la vilagxanoj boris tunelon, 1
300 m longan, 4 m largxan kaj 5 m altan, kiu kondukas al aliaj lokoj.
Kvankam la vilagxo ekhavis la vojon al la ekstera mondo, tamen nur malmultaj volas vivi
ekstere.
Oni diris: "Tie matene auxdigxas kokeriko, tagmeze kokina ovumado, vespere milda
pluvado kaj nokte lirlado de akvofalo. Sub flagrado de olelampo oni trinkas la vinon
faritan de la vilagxanoj mem, mangxas fresxajn legomojn kaj auxskultas malfacilan
dialekton. Sxajne neniu scias, al kiu epoko apartenas la vespero.
CxINA PROVTUBA BEBO
Edzinigxinte 20 jarojn instruistino Zheng Guizhen ne gravedigxis pro sxtopigxo de
salpingo. En 1987 sxi kaj sxia edzo venis de malproksime al la Pekina Medicina
Universitato, por ke kuracisto faru al sxi provon ricevi bebon.
Profesorino Zhang Lizhu, kiu gvidas nask-esploran grupon de la universitato, kaj sxiaj
helpantoj prenis ovocxelon, faris fekundigon ekster la korpo kaj kulturis embrion por
transplanti en la korpon de s-ino Zheng Guizhen. Post 10 monatoj la 39-jara Zheng naskis
la unuan cxinan provtuban bebon ?Zheng Mengzhu.
Nun Zheng Mengzhu jam agxas 11 jarojn. En elementa lernejo sxi, vigla kaj aminda, bone
lernas.
Menciante la esploron pri cxina provtuba bebo, profesorino Zhang diris: "En Cxinio
estas dekkelkaj centroj por esplori provtuban bebon. Kvankam la procentajxo de vivantoj
estas cx. 19%, tamen ni nun antauxiras multajn aliajn landojn cxi-flanke."
Auxguste de 1999, la unuaj cxinaj provtubaj kvargxemeloj naskigxis en hospitalo de
Kantono.
La patro de la kvargxemeloj agxas 27 jarojn. En 6 jaroj post la geedzigxo, lia edzino
dufoje abortis kaj ne plu gravedigxis. Fine de 1998 oni faris al ili eksterkorpan ovolan
fekundigon kaj la edzino naskis kvargxemelojn, inter kiuj estas 3 knaboj kaj unu knabino.
Estas interese, ke sangogrupo de la 3 knaboj estas sama kiel la patra kaj tiu de la
knabino kiel la patrina.
ARKEOLOGIO DE LA AERO
Antikvaj spuroj formigxis de natura sxangxigxo far homaj laboro kaj vivo. Tiel ili
diferencas de la proksima natura medio nesxangxita. Sub la kondicxoj konvenaj de tempo,
klimato kaj grundo, la diferenco evidentigxas kaj vidigxas de supre en la cxielo.
Ekzemple, la antikvaj cxirkauxfosajxoj kaj trancxeoj estas ricxaj je akvo, organikajxoj
kaj putrigxintaj plantoj. Sur ili la vegetajxoj kreskas pli bone ol tiuj cxirkauxe kaj
plie la koloroj estas densaj. Male, se subtere trovigxas antikva murbazo kaj ramita tero,
tie la vegetajxoj kreskas malbone.
Foje, arkeologo flugis en norda Cxinio kaj kun mallevigxo de aviadilo klare vidis ruinon
de urbo, konstruita en 1256. Pli kaj pli klarigxis la urba formo, imperiestra urbo, palaca
urbo, bonordaj muroj, simetriaj urbopordoj, stratoj, barako, cxevalejo kaj grenejo por
armeo...
Auxtuno venas, surtere la plantoj flavigxas. Pro diferenco de subtera akvo kaj grunda
humideco, la herboj tie, kie iam estis cxirkauxfosajxo kaj kanaleto, estas ankoraux
verdaj, dum tiuj sur la ruino flavigxas. Pro prilumo de la matena suno la surtera ruino
jxetas longan ombron. La nova eltrovo ne povis esti plenumita per malnova esplora tekniko
surtere. Tial arkeologoj opinias, ke arkeologio de la cxielo povas trovi ruinojn, kiujn
oni malatentis antauxe.
NOVAJ FRUKTOJ EN ESPLORO PRI "PEKIN-HOMOJ"
S-ro Jia Lanpo, fama cxina arkeologo, kiu trovis sxtonilojn, postlasajxon de fajruzo kaj
fosiliojn de "pekin-homoj" vivantaj antaux 500 000 jaroj, ekhavis novajn
fruktojn en esploro pri "pekin-homoj" antaux nelonge. Li konigis, ke eble
"pekin-homoj" jam sciis sin vesti. La vestoj estis faritaj el bestofeloj, kiuj
estis portitaj nur en vintro por rezisti kontraux frosto. Li diris, ke eble la
"pekin-homoj" havis antropofagismon. Sur kranioj de "pekin-homoj"
klare vidigxas signoj de frapado kaj radia fendeto. La signoj montras, ke tiuj homoj estis
batitaj per malakra instrumento mortigote, cxar la kranio de mortinto estas disrompebla
post bato. En Zhoukoudian trovigxis 5 kompletaj homaj kranioj, kiuj eble estis uzitaj por
cxerpi akvon. La "pekin-homoj" jam sciis regi fajron, cxar en Zhoukoudian oni
trovis ruinon de stakoforma fajrejo, kiu estis efika por eviti fajran etendigxon. Sed gxis
nun neniu scias, cxu la "pekin-homoj" scias fari fajron.
Iuj opinias, ke la homoj originis el Afriko, sed s-ro Jia opinias, ke la homoj originis el
multaj lokoj, inkl. de la vasta loko oriente de Pakistano kaj sudokcidento de Cxinio. Li
kredas, ke en Zhoukoudian oni certe eltrovos fosiliajn objektojn de pli ol 4 milionoj da
jaroj.