Nova acxeta metodo de registaro

de JI PING

CxINOJ sxerce diras, ke la administra sistemo de la financa elspezo de la registaro similas al acxeto de legomoj far kuiristoj. La financa departemento donas monon al cxiuj budgxetaj unuoj, por ke cxi tiuj mem acxetu la bezonajxojn.

Tio facile kondukas al koruptigxo, cxar la acxetantoj rajtas elekti la varojn laux sia placxo kaj povas akiri komisipagon. Tio estas jam publika sekreto. Acxetado por registara institucio estas enviata en cxiuj unuoj. En la acxetado multaj preferas la varojn kun internacie fama marko al la naciaj. Kaj krome, la supre dirita metodo facile kauxzas blindan kaj ripetadan acxetadon kaj maljustan komercadon, kio multe sxargxas la sxtatan financon. En la lastaj jaroj en iuj urboj la lokaj registaroj sxangxis la metodon kaj la afero eksxangxigxis.

Tio ja estas publika acxetado. Por sia cxiutaga laboro kaj publikaj instaloj, kiaj sxoseo, fervojo, ponto, akvo- kaj elektro-provizo, la registaroj de diversaj niveloj per adjudiko acxetas la bezonatajn varojn, adjudikas konstruon kaj servadon. Laux la vaste aplikata metodo, la registaro racie kombinas la merkatan konkurencon kun gvido de la financa elspezo, kies cxefa trajto estas publike adjudiki liveron de ia ajn objekto, tiel ke la registaro acxetas kontrolate de la socio, jxurnalismo kaj legxoj surbaze de la principo publika, justa kaj racia. En la estonteco Cxinio pligrandigos la sferon de la acxetado kaj adjudikos ankaux la vaste uzatan instalon, fundamentan konstruon, riparon de auxtoj kaj servon en kunvenejoj.

Tia acxeta metodo estis aplikata jam plurajn jarojn internacie. Gxi estas bonvena ankaux en Cxinio. Februare cxi-jare en la Speciala Ekonomia Distrikto Shenzhen oni faris publikan adjudikon pri urba verdigo kaj dank' al tio la registaro sxparis 1.55 milionojn da juanoj. La administracioj de la registaro de Hebei-provinco sxparis 20 milionojn da juanoj en acxeto kaj riparo de auxtoj, asekuro, acxeto de oleo kaj okazigo de kunvenoj...

Enkonduko de la sistemo de publika acxetado en Cxinio estas ne nur bezono por nuligi la neraciajn metodojn en la antauxa acxetado, sed ankaux necesa kondicxo por aligxi al duflankaj kaj plurflankaj internaciaj ekonomiaj organizoj. Nun tiu metodo en Cxinio estas ankoraux en provado, tamen ni povas diri, ke tio estas jam nesxangxebla.

Internacie la fakuloj opinias, ke dank' al praktikado de la supre menciita metodo oni povas sxpari 10% de la budgxeta monsumo, laux tiu procento la cxina registaro povas sxpari cxiujare 80 miliardojn da juanoj en sia administra elspezo.

Lauxmendila produktado

de LU WEN

PLANI produkton laux mendiloj estas nova afero aperinta en la lastaj jaroj en la cxina kamparo.

En Henan-provinco estas vilagxo, kiu anoncis en la internacia reto en 1998 la akvomelonajn specojn, iliajn trajtojn, areon de la kulturataj akvomelonoj, ilian produktokvanton kaj tempon de ilia livero. Post nelonge la vilagxo subskribis kontrakton kun komercistoj de Zhengzhou, Wuhan, Xi'an kaj aliaj urboj kaj faris notarian akton kun ili. Akirinte mendilojn, la vilagxaj kadroj senprokraste organizis la kamparanojn en produkto de akvomelonoj laux postulo de la komercistoj.

Hutubi-gubernio de la Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono estas kotona bazo. Antaux semado cxi-jare la gubernio organizis aron da homoj por mendigi la varon. Post klopodo ili akiris mendilojn por la kotono produktota sur la 14 mil hektaroj da kampoj kaj dank' al tio la kotonaj kulturistoj povas trankvile fari la kulturadon.

"Antaux ol maturigxis pomoj, la kulturistoj jam sin okupas je mendigo." Tio estas nova afero en Penglai-vilagxo, Shandong-provinco. 90% de la laboruloj en tiu vilagxo kulturas fruktojn. En la lastaj jaroj ili faris energian entreprenadon pri siaj pomoj, registris la markon de siaj fruktoj kaj komencis vendi la fruktojn en la interreto. Foje en iu suda urbo gxi vendis 5?00 tunojn da pomoj.

En la sistemo de merkata ekonomio la kamparanoj devas cxiamaniere eviti ne nur naturajn katastrofojn, sed ankaux merkatan dangxeron. La supre dirita lauxmendila produkto ja estas ellernita de cxinaj kamparanoj en la merkata ekonomio post plurjara provado. Nun ili observas la legxojn de la merkata ekonomio por eviti blindan produktadon.

KURANTAJ AFEROJ

l En 1952 la totala produktovaloro de Cxinio estis 67.9 miliardoj da juanoj kaj en 1998 gxi kreskis al 7?55.3 miliardoj da juanoj, la meza jara kresko estis 7.7%. Nun la totala ekonomia kvanto de Cxinio okupas la 7-an lokon en la mondo post Usono, Japanio, Germanio, Francio, Britio kaj Italio.

l Nun en Cxinio estas 34 urbegoj, cxiu kun almenaux miliono da logxantoj, sed la subtera fervojo funkcias nur en 4 urboj, t.e. Pekino (55.5 km), Sxanhajo (21 km) Kantono (8.4 km) kaj Tianjin (7.4 km).

l Sudoriente de Tianjin, Cxinio, oni trovis antaux nelonge altkvalitan gas-olean kampon kun rezervokvanto de 100 milionoj da tunoj. La tavolo de la tiea oleo dikas pli ol 100 metrojn kaj areas 60 kvadratajn kilometrojn. La rezervokvanto de la natura gaso suficxas por bezono de Pekino en 50 jaroj.

l Post sukcesa elkulturado de hibridigita rizo Cxinio elkulturis antaux nelonge maizon de nova vario, t.e. olericxan maizon, altkvalitan internacie. Gxia hektara produktokvanto egalas al la totala produktokvanto de ordinara maizo, sojfabo kaj verda brutonutrajxo sur la sama areo.

l De 1981 gxis hodiaux en Cxinio 6 miliardoj da homfojoj partoprenis en forstumado kaj plantis entute 30 miliardojn da arboj kaj nun 34.25 milionoj da hektaroj da tero estas arbarizitaj.

l La unua kabla akvoskiejo de Cxinio nun estas konstruata en Changping-gubernio, Pekino. Gxi estas investita de la Trafika Kompanio de Shangyu, Zhejiang-provinco, kun teknologio de Britio. Post gxia finkonstruigxo la akvoskiaj amantoj havos agrablan lokon por la sporto tute sen bruado, polucio kaj ondoj levitaj de sxipoj, kaj plie gxi pagigos malmulte. Gxi estas utila al multaj akvoskiantoj. S-ro Wang Zuoming, estro de la Akvoskia Kompanio Kaibor en Pekino, diris: "Gxi estos bona amuzejo por la pekinaj logxantoj, kaj post gxia ekfunkciado ni starigos akvoskian lernejon kunlabore kun la Cxina Akvoskia Asocio."