Vivmaniero de sxuj-oj

de QIU ZENG

EN Sandu-gubernio de Guizhou-provinco, sudokcidenta Cxinio, logxas 60% de la 340?00 sxuj-oj. Gxi estas sxuj-nacia auxtonoma gubernio.

BELA MONTVILAGxO

Proksime de la gubernia urbo estas la sxuj-a montvilagxo Xiong kun cxirkaux 50 familioj. Situante sur milde levigxanta montdeklivo, la vilagxo estas cxirkauxita de fekundaj rizkampoj, kaj rivereto flustras antaux gxi.

La vilagxanoj sxatas kulturi bambuojn, kiujn ili uzas por ornami gxardenojn, fari korbojn kaj cxapelojn kaj garni boatojn.

Sidante en bambuaro, la 2-4-etagxaj domoj estas konstruitaj nur el ligno. Multaj domoj havas tegmentrandon, sub kiu estas koridoro kun balustrado. En malseka regiono tia domo povas protekti kontraux pluvo kaj malsekeco, sed ankaux kaj gxia verando povas esti uzata por sekigi maizon, rizon, fabojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn.

NOVJARO DE LA SxUJ-OJ

En Cxinio preskaux cxiuj nacimalplimultoj havas siajn proprajn festojn. La grava festo Duan de la sxuj-oj okazas en la rikolta sezono de la 8-a aux 9-a monato laux la cxina luna kalendaro. Tiam cxiuj, kiuj estas en alia loko, revenas hejmen por festi la rikolton.

La festo Duan similas al la Printempa Festo de la han-oj. Antauxvespere de la festo cxiuj familioj bucxas porkojn kaj fisxojn, preparas pladojn kaj vaporumas gluecan rizon por gastigi parencojn kaj amikojn.

Vespere en salono la familianoj sidas cxirkaux malalta ronda tablo malplena en la mezo por meti fornon kun kaldrono sur gxi. Sur la tablo estas pladoj kun trancxajxoj el porkajxo, porkostomako, porkohepato, touxfuo kaj fisxoj. Oni brogas la mangxajxon en la bolanta akvo en la kaldrono kaj mangxas gxin kun salo, kapsiko kaj aliaj kondimentoj.

Lauxdire, la sxuj-oj logxis cxemare en Guangdong-provinco kaj havas la kutimon mangxi fisxon. "Celebri feston kun fisxplado" estas sxuj-a tradicio. Unu el la abundaj mangxajxoj nomigxas poreo en fisxo. Oni trancxas kaj purigas la fisxan ventron, metas en gxin poreon, salon, kapsikon, ajlon, kuirvinon kaj zingibron, ligas la fisxon per pajlo kaj stufas aux vaporumas gxin. Por mangxi oni gxin tondas, sed ne trancxas.

En la Printempa Festo la han-oj mangxas fisxon, cxar la vortoj "fisxo" kaj "ricxo" estas homofonoj en la han-a lingvo, tial fisxo simbolas ricxon en cxiu jaro. Same la sxuj-oj mangxas poreon pro la sama prononco de la sxuj-aj vortoj "poreo" kaj "longeco". Regali gastojn per fisxo kaj vino estas la plej alta honoro por la sxuj-oj.

CxEVAL-KONKURSO KAJ VALENTENA TAGO

Dum la festo Duan sxuj-oj sxatas cxeval-konkurson.

La hipodromo situas sur vasta montdeklivo. Laux ordono cxiuj rajdantoj sagas antauxen en aklamo. La cxevaloj, ne grandaj, tamen lertas en grimpado. Post la konkurso elstaras la plej bonaj rajdantoj, al kiuj oni huraas kaj surbrustigas rugxan floron kaj kies cxevaloj tuj plivalorigxas.

Cxeval-konkurso estas bona sxanco por sxuj-aj gejunuloj elekti amaton. Kompare kun aliaj nacimalplimultoj, la sxuj-oj katenas siajn gejunulojn en ilia socia aktivado en ordinaraj tagoj. Sed dum la festo Duan, precipe en la cxeval-konkursa tago, cxu knabo cxu knabino povas inviti tiun, kiu estas placxa, kaj kanti kun tiu. Se tiu volas foriri (aux intence, aux afekte por provi la invitanton), la kompanoj cxirkauxas tiun mano en mano kaj petas tiun kanti.

Komence sidante sur herbejo la cxefroloj kantas akompanate de aliaj. Kiam la kantado atingas la kulminon, gejunuloj, sxatataj unu de la alia, iras en arbaron, mallauxte kantas sxirmite per kolora ombrelo. Iuj gefiancxigxas. La gepatroj ne intervenas, informigxinte pri tio. La knabo devas viziti la gepatrojn de la knabino kun donaco. Tial la tago de la cxeval-konkurso nomigxas ankaux Valentena Tago.

BRODITA VESTO

La vesto de sxuj-a virino estas kolorricxa, precipe la vesxto, manumo, basko kaj krurumo ornamigxas per rugxa kaj flava festonoj, kaj sxipformaj sxuoj estas broditaj.

Kial sxuj-aj virinoj sxatas broditajn veston kaj sxuojn? Lauxdire, kiam la prapatroj de la sxuj-oj translogxigxis en Sandu, tie estis densaj arbaroj kun venenaj serpentoj. Kiel defendi sin kontraux venenaj serpentoj, kiam la virinoj laboris? Iu knabino hazarde trovis, ke vidante kolorricxan festonon la venena serpento tuj forsxteligxis. La knabino do ornamis siajn manumojn, baskojn, krurumojn kaj sxuojn per festonoj. Tio bone efikis. Sxi rakontis tion al aliaj knabinoj, kaj cxi tiuj imitis sxin. La tradicio dauxris gxis nun.