Blankvanga gibono arte reproduktita

de QIN YIZHOU kaj LIU JIA

FRUMATENE de la 30-a de auxgusto, bredisto de la zoo de la Sepstela Parko de Guilin pretigis abundan matenmangxon el vinbero, pomo, banano kaj aliaj fruktoj de pli ol 10 specoj por blankvanga gibono por la unua datreveno de gxia naskigxo. Gxi estas la unua blankvanga gibono arte reproduktita en Cxinio.

Por foti la "bebon", unu el ni eniris en la kagxon kondukate de estro de la zoo. Je tio la gepatroj de la "bebo" kolere blekis en signo de atako. La virgibono subite levigxis por kapti lian fotilon. Li subkonscie turnis sin por protekti la fotilon, dume la gibono jam tenajle kaptis lian maldekstran brakon. En tiu kriza momento oni versxis akvon sur la gibonon kaj li sukcesis sin liberigi el la dangxero. La "bebo" grimacis al li kaj staris sur la antauxaj membroj en la sino de la gibonino. Gxi vigle sin movadis en komika maniero, kio multe gajigis la cxeestantojn.

Gibono, speco de gibonedo de primato, estas unuaklasa protektata besto de Cxinio. Blankvanga, blankbrova, blankmana kaj nigra gibonoj, pereontaj subspecioj de gibonedo, estas troveblaj en Cxinio. La blankvangaj gibonoj ricevis la nomon pro la blankaj haroj sur la vangoj. Ili vivas en pluvarbaro de la tropika zono en la sudo de provinco Yunnan, Cxinio, kaj en nordo de Vjetnamio kaj Laoso. Ili estas indikilo de pluvarbaro de la subtropika zono. Ili transsaltas de unu arbo al alia kaj la plej longa distanco de ilia salto superas 10 metrojn. Ili mangxas junajn foliojn kaj fruktojn. En la lastaj jaroj ilia vivmedio estis terure damagxita, kaj ilia tereno estas mallargxa, la reproduktigxa periodo estas longa, sekve de tio la nombro de sovagxaj blankvangaj gibonoj reduktigxas jaro post jaro. En l994 cxinaj zoologoj raportis post esplorado, ke en la naturo vivas maksimume 80 gibonoj. De la 80-aj jaroj gxis nun Cxinio establis 10 rezervejojn por protekti gibonon, kio certagrade haltigis reduktigxon de la tereno de gibonoj.

En l965 Cxinio komencis bredi gibonojn en zoo. Kvankam breditaj en kagxo, nigra gibono kaj blankbrova gibono jam povis generi idojn. Sed reproduktado de blankvanga gibono dumlonge restis senfrukta.

Auxtoritatulo de la Cxina Zoo-Federacio faris konigadon. En la objektiva medio blankvanga gibono maturigxas je la agxo de 5-6 jaroj, alivorte la seksmaturigxo venas malfrue, kaj tio estas malfavora al reproduktigxo. Blankvanga gibono en Cxinio estas tre sentema al malsanoj, precipe malsanoj de spir- kaj nutrokanaloj, kaj tio kauxzas aborton. En kaprica vetero graveda gibono estas facile atakata de pulmito kaj mortas aux abortas pro teruro. Cetere, gibono en kagxo facile timigxas pro la najbaraj grandaj rabobestoj kaj bruego de la vizitantoj. Kaj plie, masklaj kaj femalaj blankvangaj gibonoj en la zooj de Cxinio havas grandan diferencon en la agxo kaj estas malfacile parigeblaj, la kagxo ne havas la medion similan al ilia vivejo en la naturo kaj bredataj gibonoj ne montras kondutojn de normalaj maturigxintoj. Cetere, mankas materialoj pri esplorado de reprodukto de blankvanga gibono, multekostaj estas gibonoj por eksperimentado. Cxio tio malfaciligis bredadon de blankvanga gibono.

Paro da blankvangaj gibonoj bredata en la zoo de Guilin generis masklan idon unu jaron post la kunvivado. La patro de la ido, 12-jara, translogxigxis de Yunnan-provinco en la zoon en l988 kaj la patrino, cx. 9-jara, venis de Nanning en l992. Antauxe ili estis bredataj aparte, tamen en tre proksimaj kagxoj, tial ili ne vidis, sed auxdis unu la alian. Cxiumatene ili lauxte blekis unu al la alia, kaj la logxantoj ekster la zoo povis auxdi ilian dueton. Post kelkaj jaroj la du gibonoj elkreskis, la flavetaj haroj farigxis orflavaj kaj nigraj respektive, kaj ambaux atingis la seksmaturigxon. En la 1-a de septembro de 1997, oni enmetis ilin en la saman kagxon. La maniero de la bredado restis sensxangxa kiel antauxe, kaj iliaj mangxajxoj estis melonoj kaj aliaj fruktoj, kaj foje kuirita ovo kaj maizfaruna bulo. Ni auxskultu rakontadon de la bredisto:

"En sia junagxo ili estis tre amindaj kaj multe dependis de mi. Cxiutage ili akompanis min en promenado ekster la kagxo aux en preparado de ilia nutrajxo. Sed kiam ili maturigxis, ili sendependigxis de mi iom post iom kaj la virgibono foje ecx atakis min, dum la gibonino restis tre milda. 7 aux 8 monatojn post ilia kunvivado mi rimarkis gravedigxon de la gibonino. Mi do pli bone nutris ilin, lauxeble reduktis deeksteran gxenadon, por ke ili havu kvietan medion. En la 30-a de auxgusto de l998 glate naskigxis la ido. Baldaux la ido trovis cicon helpate de la patrino kaj eksucxis gxin. Sxajne la patrino multe lacigxis pro la nasko kaj ne rompis la umbilikan sxnuron. Posttagmeze la sxnuro sekigxis kaj mem derompigxis de la placento."

La familio el tri membroj vivas en komforto. La ido ankoraux ne estis demamigita, kaj gxi jam kreskis de 200 gramoj al 800, kaj la haroj sxangxigxis de flavetaj en nigre brunajn. En la lastaj du monatoj oni aldone mangxigis al gxi fruktojn. Kaj 3 monatojn post la naskigxo gxi komencis sin ekzerci en grimpado helpate de la gepatroj. La masklo strikte sekvadis siajn "edzinon" kaj "filon" kiel gardisto. La aminda ido petoladis antaux la gepatroj, kaj la familio dronis en granda felicxo.