Trans la maro

de CHEN LIQUN

Chen Liqun estas juna esperantistino, kiu antauxe logxis en suda Cxinio. En 1995 sxi komencis novan vivon en Euxropo kaj estas konata de la e-istoj kiel Lidia Chen. Sxia libro "Trans la maro? priskribas sxian travivajxon en Euxropo, ekz. la malsameco de kutimoj, kulturoj kaj konceptoj, kaj ankaux la familieco de Esperantujo. Leginte sxian libron, mi estas kortusxita de sxiaj delikata sento kaj subtila plumo. Tial mi tre volonte rekomendas pecojn el sxia libro al niaj karaj legantoj. Mi konatigxis kun sxia edzo Bernhard Westerhoff antaux 5 jaroj kaj kelkfoje renkontigxis kun ili. En oktobro, kiam cxiuj cxinoj festis la 50-an datrevenon de fondigxo de la Cxina Popola Respubliko, mi gxoje revidis ilin kaj ilian 9-monatan filon en Pekino. Felicxon kaj cxion bonan mi deziras al la internacia familio de Chen kaj Bernhard.

Yu Tao

LA SOMERO EN PRAGO

En 1996 mi farigxis individua membro de UEA kaj unuafoje partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto.

La 81-a UK okazis julie en kongreso-centro de Prago, cxefurbo de Cxehxio. Cxe la akceptejo mi vidis lokajn e-istojn diligente laborantajn. Sur la kongresa libro mi legis la nomon de Bakin, fama cxina verkisto kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

"Cxu Bakin venis? Cxu mi vidos lin?" mi demandis aliajn.

Mi ricevis nean respondon. Mi konis multajn verkojn de Bakin, ne nur cxinajn, sed ankaux Esperantajn. Mi tre bedauxris, ke pro malsano kaj granda agxo li ne povis veni al la kongreso.

Tamen mi tre gxojis vidi samideanojn el Cxinio. S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Cxina Esperanto-Ligo (CxEL) afable demandis pri mia vivo en Euxropo. En la solena inauxguro, reprezentante CxEL, sxi anoncis, ke la Unua Azia Kongreso de Esperanto okazos en Sxanhajo en auxgusto kaj Cxinio invitas la tutan mondon.

Dum la kongreso cxinaj esperantistoj diskonigis librojn, okazigis kunsidon de legantoj ?ili montris la aktivecon de la cxina movado.

Foje ni sep-kape kune mangxis en cxina restoracio. Juna servisto el Cxinio demandis min: "Versxajne vi parolas ne la anglan lingvon, el kiuj landoj vi venis, kiun lingvon vi uzas?"

"Ni venis el sep landoj, Cxinio, Germanio, Hungario, Francio, Bulgario, Ganao kaj Britio. Ni parolas Esperanton, la internacian helpan lingvon. Nun en Prago okazas la Universala Kongreso de Esperanto," mi klarigis al li.

"Ja mirinda lingvo, sen gxi vi el diversaj landoj tute ne povus interkomprenigxi," la cxina servisto admiris.

En Prago mi gxuis la familian vivon en Esperantujo. Neforgesebla, la somero en Prago!

MANGxI EN EUxROPO

Antaux mia foriro el Cxinio miaj kolegoj diris: "Vi gxuos la felicxon en aliaj landoj, mangxos bovon kaj panon." Sed fakte mi ne povis "gxui" la euxropajn mangxajxojn.

Mia unua tasko en Euxropo estas "lerni" mangxi panon. La bona pano de Euxropo estas malmola kaj nigra, tute malsama al la cxina. Antaux la peza nigra pano mi ne scias kion fari. Mi ecx ne kapablas trancxi gxin. Neniel mi povas sxati gxin. Sed multaj euxropanoj tute ne sxatas blankan panon.

Fakte cxinoj havas longan historion pri mangxo de rizo, sed dum miaj unuaj tagoj en Euxropo mangxi rizon estis tre luksa postulo. Felicxe, Frankfurt estas internacia urbo, kie trovigxas restoracioj cxina, itala, tajlanda, vjetnama, korea, hinda, greka ktp. Foje, kun amiko mi vizitis restoracion kun sxildo "Kantono" ?mia hejmloko. Mi gaje mendis cxe servisto du tipajn kantonajn pladojn. Ekster mia atendo, li diris: "Ni ne havas."

"Cxu via restoracio ne estas tiu de Kantono?" mi ekdubis pri miaj okuloj.

"Jes, gxi estas."

"Sed kial vi ne havas tipajn kantonajn pladojn?"

"La mastro venis de Sxanhajo."

Jen la vero.

Foje, iu svisa amiko demandis min: "Kion vi plej bezonas en Euxropo?" "Cxinajn mangxajxojn!" mi respondis senhezite. En Euxropo mi ofte mangxas tion, kion mi ne bone konas. Kaj kiam aliaj demandis min: "Cxu estas bongusta?" Mi ofte ne scias kion diri. Mi interesigxis pri kuirado kaj ecx elektis postenon pri mangxajxoj.

MIA UNUA POSTENO

Post 9-monata lernado en lingva lernejo de Germanio, mi finis la elementan kurson. Mi eniris filion de la Svisa Flugkompanio. Mi transformigxis el laborantino de sxtata fabriko de socialisma lando en oficistinon de alilanda kapitalisma kompanio.

La kompanio estas G. Mi estis sxargxita per 6-monata prova servo. Mia tasko estas fari mangxajxon por aviada kompanio. En Cxinio mi neniam faris tian laboron. En la unua tago mi estis metita en la fakon "Unua Klaso", kie oni faras mangxajxon kaj etmangxajxojn. Iu sinjoro ordonis al mi: "Prenu 20 mangojn el la frida kamero." Mi tuj elektis la plej bonajn kaj grandajn. Sed li forjxetis unu post alia. Li klarigis al mi: "Gxi estas tro matura kaj malmola." Cxar li devus sencxeligi kaj trancxi gxin en pecetojn. Se la mango estas tre matura, gxi ne povas igxi kuba formo. Mi prenis mangon pensante, cxu forjxeti gxin aux ne. "Forjxetu gxin." Mi ne havis alian elekton. Cxar se mi ne forjxetus gxin, li farus tion. Malsxparemo, jen mia unua impreso pri la kompanio G.

En mezlernejo mia lernolibro diras, ke kapitalisto forjxetas fresxan lakton, anstataux donaci gxin al malricxuloj. En G mi propraokule vidis, ke oni forjxetas tre luksan mangxajxon, sed la oficistoj ne rajtas mangxi.

Mia peniga laboro en G komencigxis tuj post eliro el la trajno: mi devis kuri al la kompanio kaj surporti la laborajn vestojn kaj sxuojn ?en unu aux du minutoj. Mi havis nur 15 minutojn por matenmangxi. Kiam mi ankoraux ne finis du panojn, jam estis tempo por eklabori. Cxiutage mi devis kuri al kaj el la frida kamero pli ol cent fojojn. Cxe la fino de laborhoro ni devis purigi la tablojn. Ni ofte pensis: "Rapidu, rapidu, alie ni mistrafos la trajnon!"

Subite ni estis informitaj en la kunveno de laborantoj, ke la kompanio G reduktos la nombron de sia laborantaro. Tiuj, kiuj subskribis kontrakton por 6 monatoj, nepre foriru tuj post la limdato. Vidinte, ke kelkaj bonaj laborantoj estis maldungitaj, mi eksercxis novan postenon kaj planis ferii post fino de mia periodo.

Iutage la direktoro demandis min: "Cxu vi planas ferii?" "Jes," mi respondis. Laux kutimo, kiu ferios post fino de sia laborperiodo, tio signifas forlasi la postenon. "La kompanio plilongigos la kontrakton por vi je 6 monatoj." Tio estis tute ekster mia atendo.

Kion fari? La kolegoj petis min resti. Sed mi jam trovis alian postenon. La sekvantan tagon mi diris al la direktoro: "Jes, mi dauxrigos la kontrakton."

Poste mi informigxis, ke en tia situacio mi estis dauxre dungita gxuste pro tio, ke multaj kolegoj diris al la estraro, ke la cxina junulino estas tre bona kaj oni ne devas maldungi sxin.

Mi tre dankas ilin kaj profunde komprenas, ke se vi bone traktas aliajn, vi ricevos pli multe ol kiom vi donis.