Ili plektas amikan ligilon el vocxo

de LI PING

LA Esperanto-disauxdigo de Cxina Radio Internacia (CxRI) travivis jam 35 jarojn. Komence gxi okazis unu fojon semajne, nur al Orienta Euxropo; nun kvar fojojn cxiutage, respektive al Euxropo, Orienta Azio, Sudorienta Azio kaj Latinameriko. Gxi envicigxis inter la fortaj E-radioj en la mondo per kovrita areo kaj disauxdiga horo. Gxiaj auxskultantoj trovigxas en la kvin kontinentoj.

En la Esperanto-sekcio de CxRI laboras kompetentaj esperantistoj. Ili amas la laboron kaj fidelas al la devo, kaj cxiu el ili dedicxis sian tutan junecon al la afero. Iu maljuna germana auxskultanto tiel taksis ilian laboron: "Sukcesoplena estas via senlaca laboro, kiu plektas amikajn ligilojn kaj firme kunligas vian grandan kaj gloran landon kun aliaj landoj."

La 19-an de decembro 1964, en la firmamento eksonis vocxo de cxinaj esperantistoj ?"Parolas Pekino!", la signalo de la Esperanto-disauxdigo de Radio Pekino (nun CxRI), tuj entuziasme ehxis diverslandaj esperantistoj. Varmaj leteroj flugis de diversaj lokoj de la mondo al Pekino.

La iniciatintoj de la cxina Esperanto-disauxdigo tiam estis junaj. Por la disauxdigo ili forlasis sian amatan fakon kaj kune komencis la novan karieron. De la pasintaj 35 jaroj ili eksplikas vidpunktojn de la cxina registaro pri gravaj eventoj, raportas grandajn atingojn de Cxinio en la moderniga konstruado, precipe la grandegajn sxangxigxojn ekde la reformado kaj pordomalfermo, konigas pri la longa historio, brila kulturo, ricxa literaturo kaj arto, diversaj moroj kaj kutimoj de Cxinio kaj aliaj aspektoj interesantaj diverslandajn auxskultantojn. Ili raportas ankaux la historion kaj nunan staton de la Esperanto-movado de Cxinio kaj aliaj landoj kaj amikan intersxangxon de diverslandaj samideanoj.

De la pasintaj 35 jaroj ilia vocxo cxiam akompanas diverslandajn auxskultantojn. Multaj auxskultantoj rigardas ilian disauxdigon kiel fenestron por koni Cxinion kaj rimedon por akceli la amikecon inter la cxina popolo kaj aliaj popoloj. En sia artikolo iu germana auxskultanto skribis: "Mi cxiam fidele kaj plezure auxskultas vian disauxdigon, kio estas ne nur mia spirita gxuo, sed ankaux grava kurso por lerni la cxinan historion. Via disauxdigo ege ricxigis mian scion, tiel ke mi ekhavas la fortan deziron: nepre vojagxi al via lando kaj amikigxi kun la diligenta, brava kaj honesta cxina popolo." Tiu auxskultanto partoprenis en la 71-a UK okazinta en Pekino en 1986 kaj finfine realigis sian deziron.

Nemalmultaj el la auxskultantoj havas specialan radio-aparaton, kies montrilo estas fiksita cxe la frekvenco de la cxina Esperanto-disauxdigo. Iu belga auxskultanto diris en sia letero: "Delonge mi ja estas auxskultanto de Cxina Radio Internacia. Preskaux cxiuvespere, je la sama horo, mi sidas cxe radio-aparato por auxskulti vian programon. Dank' al tio mi pli proksimigxas al Cxinio kaj la cxina kulturo." Iu japana amiko esprimis en sia verko, ke li cxiam staros kune kun la Esperanto-sekcio de CxRI.

La Esperanto-disauxdigo de CxRI ankaux akompanis maturigxon de iuj junuloj.

Ekzemple tiu japana junulo auxskultas la cxinan Esperanto-disauxdigon ekde 1965, kiam Cxinio komencis la disauxdigon al Japanio. Tuj post kiam Cxinio malfermis la pordon al Japanio, li sekvis iun delegacion al Cxinio kaj havis multajn travivajxojn en Cxinio. En aprilo 1979 li invitite faris oficialan viziton al la Esperanto-sekcio de CxRI. Havante profundan amikecon kun la sekcianoj, li donis multajn helpojn kaj subtenojn al ili. Tiam li estis juna frauxlo. Poste li edzigxis kaj farigxis patro de du filoj, sed li ankoraux tenas kontaktadon kun la cxinaj amikoj malgraux peniga laboro por vivtenado de la familio. Nun liaj filoj plenkreskis kaj havas sian propran familion, sed tiu amikeco neniom kadukigxis. Cxiujare li alsendis festajn bondezirojn. De tempo al tempo li petas sian amikon, kiu vojagxas al Cxinio, transkomuniki varman saluton al la sekcianoj.

Iu itala junulo estas amika al la cxina Esperanto-disauxdigo ekde la infaneco. Li tiel elversxis sian koron: "En 1974, kiam mi estis 9-jara knabo, mi jam komencis auxskulti vian disauxdigon kaj skribi al vi por raporti la auxskultadon helpate de la patro. Dank' al Esperanto, mi povas koni la historion, geografion, arton kaj vivon de via bela lando, precipe la senlacan klopodadon de via registaro kaj popolo en la procezo por prospero kaj paco. Mi konis ankaux la grandajn sukcesojn de via popolo gxis nun. Mi admiras precipe vian senlacan klopodadon por popularigi Esperanton en Cxinio, kaj plie en la tuta mondo pere de via disauxdigo."

CxRI estas sxtata radio, kiu sin disauxdigas al la tuta mondo en 43 lingvoj. La Esperanto-sekcio estas malgranda en la radio. Tamen pri gxia rolo auxskultantoj donis trafan takson. Iu brita auxskultanto, ankaux aktivulo de Esperanto-movado, tiel esprimis sian opinion antaux 5 jaroj, kiam la sekcio celebris sian 30-jarigxon: "La 30 jaroj de la cxina Esperanto-disauxdigo estas klara kaj grava marko en la Esperanta historio de la tuta terglobo. La disauxdigo ne mankigeblas por efektive konigi la vidpunktojn de Cxinio al diversaj landoj de la mondo. Malgraux ke Cxina Radio Internacia havas 43 lingvojn, la Esperanto-disauxdigo okupas apartan lokon, cxar la Esperanto-disauxdigo povas kovri iujn malgrandajn landojn, en kiuj multaj homoj gxenerale ne povoscias la etnajn lingvojn uzatajn de via radio."

Laborantoj de la Esperanto-sekcio iris propran vojon, kian neniu antauxe prenis. En esplorado ili iras antauxen. Ili sencxese lernas, sencxese strebas kaj starigas sian figuron inter cxiuj Esperanto-radioj, kion auxtoritatuloj lauxdis.

Iama prezidanto de UEA, usona profesoro Humphrey Tonkin lauxdis en sia disertacio pri Esperanto-disauxdigo, ke la fonetika kvalito de pekina radio estas bona kaj meritas esti modelo de Esperanto-disauxdigo de la tuta mondo. Iama gxenerala sekretario de UEA, hungara doktorino Flóra Szab?Fels?diris en iu prelego, ke la Esperanto-disauxdigo de Pekino faris gravan kontribuon por diskonigi informojn pri Cxinio, por propagandi la cxinan kulturon, kaj plie, por apliki Esperanton al jxurnalisma fako. Cetere, la programo de CxRI farigxis lerno-materialoj de multaj auxskultantoj.

La Esperanto-disauxdigo de CxRI estas cxiam amata de diverslandaj auxskultantoj. Iuj el ili ecx organizis auxskultan grupon aux klubon, en kiu ili faris multajn laborojn por interligi auxskultantojn. Multaj auxskultantoj prenis aliajn rimedojn, ekzemple surbendigi la programerojn, okazigi ekspozicion, alglui afisxon por varbi pli multajn auxskultantojn por la radio. Ankoraux pli multaj auxskultantoj afable sendis gazeton, jxurnalon, libron, diktafonon, kasedon kaj diskon por ricxigi la disauxdigon. Aparte neforgesebla estas paro da japanaj gesamideanoj, kiuj rigardas kontribuon al Esperanto-disauxdigo kiel sian devon. Multfoje dum la japana Esperanto-kongreso ili kunsidigis auxskultantojn de CxRI por intersxangxi spertojn kaj peti opiniojn. Poste ili detale raportis al la Esperanto-sekcio de CxRI, por ke gxi perfektigu sian laboron. Kiam la sinjorino bedauxrinde forpasis, la sinjoro dauxrigas sxian aferon, farante cxion por la disauxdigo kaj interfluo de cxinaj kaj japanaj samideanoj.

La Esperanto-sekcio de CxRI estas lauxdata ankaux de la estraro kaj kolegoj de la radio pro sia elstara laboro. Gxi estas honorita plurfoje kiel avangarda sekcio kaj gxiaj programeroj multfoje gajnis premion. Tamen en gxia oficejo oni ne vidas la honorajn diplomojn. Laux la sekcianoj, la honoro montras nur ilian pasintan sukceson, pli gravas plenforta klopodado por pli bela estonteco.