CxINIO

   La 6-8-an de auxgusto 1999 okazis en la urbo Anshan, Liaoning-provinco, la 2-a Nordorientregiona Kongreso de Esperanto kun 47 partoprenantoj. Gxia temo estas "Plifortigu la interregionan kunlaboron kaj bonvenigu la novan jarcenton". Dum la kongreso esperantistoj el Liaoning prezentis E-dramon "Eksperimentoj" verkitan kaj regxisoritan de Lauxlum. Gxi rakontas, ke dank' al Esperanto, cxinaj esperantistoj sukcesis en internacia kunlaborado. La kongreso raportis pri la loka E-movado, esperante, ke samideanoj de najbaraj landoj Rusio, Koreio, Japanio kaj Mongolio aktive kunlaboros kaj klopodos por okazigi la Nordorient-Azian Kongreson de Esperanto. (Wang Teng)

   Respektive en la 21-a kaj 23-a de auxgusto 1999 la cxina posxto emisiis specialajn posxtmarkoseriojn "Cxinio '99 la monda filatela ekspozicio" kaj "La 22-a kongreso de UPU-Beijing 1999". La Haikou-a Filatela Kompanio uzis posxtstampilojn kun vortoj en la cxina lingvo kaj Esperanto, desegnitajn de Zhang Linrui.

NEDERLANDO

   1959 estis jubilea jaro de Esperanto. Kiel kontribuon al tia festado, Universala Ligo (UL) decidis aperigi metalan version de la jam uzata monunuo "stelo". En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (el bronzo), 5 steloj (el latuno), 10 steloj (el kupronikelo) kaj en 1965 aldonigxis la 25-stela monero el argxento. Nun vi povas acxeti ilin kiel memorajxojn de grava parto de nia historio. La Universala Ligo havas je dispono monerojn de l stelo kaj 25 steloj kaj ilia valoro estas 1,10 kaj 32,05 NLG respektive. Al tiu valoro aldonendas la sendokosto NLG 5,00 kaj por eventuala registro pagendas kiel sendokosto NLG 11,50. Internacia Esperanto-Instituto, rete: <iei001@worldonline.nl>; adr.: Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. (IEI, Ret-info)

NEPALO

   Nepala Esperanto-Asocio planas organizi la Trian Internacian Himalajan Renkontigxon de la 26-a de februaro gxis la 7-a de marto 2000. Per cxi tiu renkontigxo la asocio celas bonvenigi esperantistojn de diversaj landoj sub la ombro de Himalajo. Gxuante la belecon de naturo, oni povos diskuti pri la Esperanta movado kaj samtempe havi bonan sxancon ekkoni la himalajan popolon kaj specife nepalajn esperantistojn. La programo estos tauxga al cxiu agxo kaj ambaux seksoj.

Bonvolu kontakti cxe: 3-a I.H.R. 2000, G.P.O. Post Box No.: 10518, Kathmandu, Nepal; retposxto: Sosierra@wink.com.np. (Nepala Esperanto-Asocio)

RUSIO

   "75 jaroj" de William Auld eldonigxis en junio 1999 en Rusio. 48 pagxoj + 8 fotopagxoj. La vivo de Auld bildigxas antaux ni: deveno kaj lernejaj jaroj de Bill; liaj hobioj; flugarmea servo en la 2-a Mondmilito; esperantistigxo; vivo familia; amikoj kaj verkoj; pritakso de la nuna stato de Esperantujo. Krom la auxtobiografio, la libro enhavas 17 fotojn, poezian antologieton kaj bibliografion. Gxi estas mendebla cxe la eldonejo Sezonoj posxte (RU-620014 Jekaterinburg-14, p.k. 162, Ruslando) aux rete: <hrgo@sbank.e-burg.su>. La prezo: 4 euxroj. Sendokosto fakturota. (Sezonoj)