La Universala Posxtauxto

de MEI ZHI

KIAM mi estis knabino, mi miris, kial malgranda koverto kun posxtmarko tra la aperturo de posxtkesto povas viziti cxiun lokon de la mondo. Mi demandis la patrinon: "Kiel leteroj iras sian vojon? Por kio tauxgas posxtmarko?" Kaj la patrino respondis: "Leteroj vizitas la mondon per posxtauxtoj, kaj posxtmarko estas bileto por veturo." Poste mi iam atendis cxe mia pordo posxtauxton portantan avizon de universitato. Mi ankaux komisiis al posxtauxtoj transdoni miajn salutojn, bondezirojn kaj amon al parencoj kaj amikoj malproksimaj?Posxtauxto eniris en mian vivon.

Septembre de 1999, kiam okazis en Pekino la 22-a Kongreso de la Universala Posxta Unuigxo (UPU), mi havis sxancon pli bone koni la mondan posxton.

LA UNUA POSxTMARKO DE LA MONDO

La posxtmarko nomata "nigra penco", estas la unua speco de posxtmarko emisiita en 1840. Antaux gxia naskigxo, pro diferenco de monunuoj de diversaj landoj, posxtpagoj ne havis komunan normon. Post gxia naskigxo tia situacio finigxis. Por administri la internacian posxtan aferon, oni starigis en la 15-a de oktobro 1874 la Gxeneralan Posxtan Unuigxon, kaj en majo 1878 gxi sxangxis sian nomon en "Universala Posxta Unuigxo", kies stabo situas en Berno, cxefurbo de Svislando. La nombro de gxiaj membrolandoj en 1998 atingis 189 kaj en la komenco estis nur 22.

GRANDA POSxTA RETO

La starigo de UPU kaj gxiaj konvencioj rompis la barojn malhelpantajn la disvolvigxon de la internacia posxta afero. Formigxis internacia posxta reto, kiu ne konas landlimon kaj en kiu 6.1 milionoj da laborantoj en 700 mil posxtoficejoj traktas cxiutage 400 miliardojn da leteroj kaj pakajxoj.

FESTOTAGO DE LA CxINA POSxTO

Kiel gastiganto de la 22-a kongreso de UPU, cxinoj varme bonvenigis la "posxtauxton" kun 2?00 reprezentantoj. Dum la 24 kongresaj tagoj, krom partopreni fakajn kunvenojn, ili ankaux diskutis pri strategia problemo kaj vizitis la jxus finkonstruitan Posxtan Muzeon. Iu reprezentanto el Kambogxo diris: "Estas nekredeble, ke la cxina posxta afero estas tiom prospera. Kvankam la posxta afero de Cxinio ne povas sin kompari kun tiu de evoluintaj landoj, tamen post 1914, kiam Cxinio aligxis al UPU, gxi jam disvolvigxis en grandan posxtan landon kun plej granda posxta reto kaj plej multaj klientoj. En 1998 la totala longeco de gxia posxta vojo jam atingis 2.7 milionojn da kilometroj, kaj gxi havas 84?00 posxtoficejojn kun 1.14 milionoj da laborantoj.

La kongreso ankaux donis sxancon al filatelistoj. En 7 eksponejoj ili povis spekti filatelajxojn cxinajn kaj alilandajn, kaj cxe la vendotablo homoj svarmis. Iu aliloka filatelistino gluante posxtmarkon diris, ke sxi volas kolekti posxtmarkojn de cxiuj landoj cxi tie troveblajn kaj stampi ilin por konservo.

Hodiaux jam fermigxis la lasta kongreso en cxi jarcento, nomata "perspektiva kongreso". Antaux defio de informa industrio, gxi difinis novan celon "Posxta Strategio de Pekino", en kiu reformoj kaj disvolva plano prezentos oportunon al la publiko. La verda posxtauxto kun nova celo ekveturis al la nova esperoplena jarcento.