Prikanti la Flavan Riveron

de PANG BIAN

FOTISTO Wang Yue estas trankvile promenanta cxe bordo de la Flava Rivero.

Por fotado li estis sxnurligita cxe krutajxo en Hukou de la Flava Rivero, antaux li la ondoj impete sin jxetis kaj falis vertikale cxe fauxlto. La akvofalo tondre bruis, levante negxblankan nebulon. Li konis bone fortecon kaj spiriton de la rivero.

Elpreninte sian fotilon li interkomunikigxis kun la rivero. Li decidis neniam forlasi gxin.

LA ETERNA TEMO

En 12 jaroj Wang 26-foje vizitis Hukou, kiun li foje refoje fotis kaj prenis kiel temon de siaj verkoj. Li amas Hukou kaj tiu prezentis al li mirindajn pejzagxojn nekonatajn de aliaj.

La 26-an de decembro 1988, li unuafoje vizitis Hukou. Estis frosta vintro. La rivero jam glaciigxis kaj cxie estis diafana glacio. Kun largxe malfermitaj okuloj li rigardis cxirkauxen kaj vidis plurajn glaciajn leonojn kauxrantajn kun alte levita kapo.

Tiuj glaciaj leonoj estas majstroverko de la naturo ?ondoj kaj negxeroj sencxese falis sur la balustradojn de la krutajxo kaj glaciigxis. Tagon post tago formigxis la amindaj bestoj. Riskante sian vivon, Wang fotis la amindajn bestojn tuj cxe la krutajxo, cxar la suno estis subiranta kaj gxiaj radioj sxangxigxemaj. Kiam li tuta tremante, forlasis la pejzagxon, li trovis, ke liaj fotilo kaj vestoj jam malsekigxis de glacio.

La glaciaj leonoj estas valora donacajxo de Hukou al Wang Yue. Tia pejzagxo ne ofte vidigxas. Wang kaptis kaj eternigis gxin en siaj fotoj. Li donis al la verko nomon "Leono majestas cxe torento".

Kiam li 26-a-foje vizitis Hukou, starante sur fundo de la krutajxo li trovis, ke malaperis grandaj rokoj, sur kiuj li iam fotis la akvofalon. Pri tio li bedauxris. Gxuste tiam li trovis, ke super la akvofalo aperis strio da cxielarko. Li emociigxis: "Ho, la naturo, kiamaniere mi danku vin?"

LAUx MELODIO DE LA FLAVA RIVERO

En sia juneco Wang Yue estis muzikisto, kaj li amis muzikon tiel forte, kiel li amas Hukou. La melodioj plej bone luditaj de li estas "Hxoro la Flava Rivero".

La auxtoro de la teksto de "Hxoro la Flava Rivero" ja estis inspirita de la akvofalo Hukou antaux 60 jaroj. Tiam la necedema cxina popolo kuragxe rezistis kontraux la malamikoj. La imponeco kaj nevenkebleco de la Flava Rivero forte inspiris lin kaj li verkis la tekston, kaj la kanto kuragxigis la cxinan popolon de multaj generacioj.

Wang Yue diris: "Mi fotis Hukou observante melodion de la hxoro, kaj kiam mi staris tie, mian menson tuj lumigis gxia melodio kaj mia penso asociigxis kun la patrio, nacio kaj boatistoj batalantaj en la sxtormo. Mi sercxis imponajn pejzagxojn cxe la akvofalo kaj konservis ilin en la fotoj. Kiam mi premis la momentan obturilon, mi sentis, ke mi kaptis la ritmon de la melodio."

En tiuj tagoj, kiam li fotis en Hukou, li logxis cxe maljunulo, kiu rakontis multe pri Hukou: "Antaux 4?00 jaroj la Flava Rivero ne havis vojon cxe Hukou. Gxi do inundis vastajn kampojn kaj ecx iujn montetojn. Da Yu en Hukou estis taskita batali kontraux la inundo. Li faris trairejon por la rivero, kaj poste li reguligis ankaux aliajn riverojn por ke ili cxiuj sin direktu orienten al la maroj. Ja en Hukou li komencis siajn meritojn por la popolo." La maljunulo diris fiere. De malproksime auxdigxis la torenta bruo, Wang Yue ekkantis "Prikantado de la Flava Rivero". Li pensis, kion la nunaj homoj povas fari por la rivero.

Wang pripensis cxiujn partojn de Hukou. Tie tutjare furiozis vento kaj sablo. Vizagxe al la leuxso kaj flava akvo Wang ekmeditis pri medioprotekto zorgata de la tuta homaro. Tial li faris la foton nomatan "Hukou ombrata". Li diris, ke tio estas lia deziro ?verdigi Hukou.

POR MANIFESTI LA FLAVAN RIVERON

Antaux 49 jaroj Wang Yue naskigxis en minista familio cxe la Flava Rivero. Li heredis diligentecon de sia patro, kiu laboris super karbo, sed li super spirito.

Dum 12 jaroj li uzis pli ol 600 rulojn da filmoj. La akvofalo Hukou altas cx. 50 metrojn, cxiujare okazis homa morto tie. La edzino de Wang Yue diris, ke cxiu lia foriro al Hukou maltrankviligis la tutan familion kaj tial sxi kaj la filo lauxeble akompanis Wang en la vojagxo.

La fluo en Hukou estas kaprica. Kiam la rivero abrupte levigxas, estas dangxere por la homoj cxe la rivero. Tial kiam Wang Yue faris fotadon, li cxiam ligis sin per sxnuro cxe la talio, kaj lia edzino firme tenis la alian ekstremon de la sxnuro surborde, dume la filo staris apude kun largxe malfermitaj okuloj kaj atenteme observis sxangxigxon de la fluo. Vintre, la rivero glaciigxis, Wang ligis siajn sxuojn per pajlo por eviti gliti.

Iuj diris, ke la spirito de Wang Yue estas sama kiel tiu de Hukou ?firmvole antauxen. Gxuste dank' al tiu spirito li konis Hukou kaj la riveron. Cxe la sojlo de la nova jarcento li prezentis al la mondo Hukou ?la bildlibron kaj ekspozicion de la fotoj "Animo de Cxinio ?Hukou de la Flava Rivero".

Antaux liaj verkoj oni sentas la imponecon, senbridecon de la Flava Rivero kaj senliman odoron de leuxso. En la fotoj Hukou kaj torentas tondre kaj kvietas gaze. Wang Yue ne nur prikantas la Flavan Riveron sed ankaux konigas sian volon. Prave diris iu filozofo: "Natura pejzagxo interkomunikas kun animstato de homoj." Wang Yue ricevis inspiron el Hukou kaj dum la verkado kunfandigxis li kaj Hukou.