Baofeng-lago

de PANG NAIYING

GRIMPANTE, ni levis la kapon kaj rigardis supren: nur kelkaj rokoj reliefe pendis kaj la pinto estis nevidebla; kaj ni rigardis malsupren: rokego malantaux ni kvazaux abrupte krevis, tuj aperis longa kaj profunda fendo, kaj malvarma vento fajfis cxe la nevidebla fundo, el kiu de tempo al tempo blanka vaporo elsxvebis. La sxtona vojo sub niaj piedoj startis gxuste de la fundo al la pinto kaj etendigxis sur la deklivo. Cxicxerono diris, ke la vojo ne estas kruta, kompare kun la monto malproksima, kiun oni nomas "Nesto de Akcipitro", cxar la monto estas tiel kruta ke estas malfacile supreniri sur la vertikala sxtona vojo, kiu estas largxa nur por unu homo kaj super kiu akcipitroj rondflugas. Antikve banditoj okupis la monton kaj nun sur gxi ankoraux staras antikva templo, kie oni litanias.

Kiam ni atingis la pinton, niajn okulojn tuj frapis smeralda lago. La cxicxerono diris, ke la lago nomigxas Baofeng, la plej bela en la fama cxina arbara parko Zhangjiajie.

La kvieta lago aspektas kiel kristalo inkrustita en la monto: la akvo kaj la cxielo kunfandigxis, kvazaux birdoj flugus en la akvo kaj fisxoj nagxus sur la cxielo, ankaux turistoj volas aligxi, sed kiam ili eksciis la profundecon de la lago ?72 m, egalan al tiu de la fendo menciita supre, ili nur suspiris.

Ni fine venis en la "bildon" per sxipo. Venteto alportis aromon de floroj, ni ebriigxis de la aromo kaj ecx ne estis klara: cxu la monto en la lago aux la lago en la monto? Oni diris, ke printempe la monto farigxas flormonto, kaj la lago ?florlago; auxtune sovagxaj fruktoj pendas sur brancxoj kaj rugxaj folioj rugxigas la monton; kaj vintre verdas pinoj kaj disvolvigxas floroj de umearboj, sovagxaj kamelioj kaj rododendroj, kiuj estas honoritaj kiel "feoj de floroj".

Estas kviete, ke auxdigxis nur lirlado de fontakvo kaj intermite kantado de birdoj. Malproksime makakoj kaj grimpis kaj saltis, postkurante unu alian. Ili estas la plej gajaj bestoj en la arbaro. Ili kutime amase kolektas sovagxajn fruktojn aux kelkope sxtelas maizon en kampoj. Se ili renkontas homojn, ili tuj grimacas kaj diskuras fajfante, malsame kiel simioj de Emei-monto de Sichuan-provinco, kiuj vivtenas sin per "prirabado". En Emei, kiam oni renkontas simiojn, oni ofte donas al ili mangxajxojn. Iom post iom simioj grasigxas kaj emas kusxi. Ili ne plu estas vigle movigxemaj kaj atendas turistojn cxe arbaro. Se oni ne donas al ili mangxajxojn, ili rabas ilian sakon kaj sercxas en gxi mangxajxojn. Se ne trovinte, ili forjxetas gxin al la montpiedo... Tiuj makakoj de Zhangjiajie ankoraux konservas sian sovagxecon kaj sercxas mangxajxojn en arbaro. La cxicxerono rakontis, ke iu lokano studanta pri makakoj 30 jarojn scipovas ilian ululadon. Se li estas tie kaj faras ululadon, makakoj tuj kolektigxas cxirkaux li, kaj iuj kuragxaj saltas sur sxipon, sed gxentile.

Dum la rakontado iom post iom auxdigxis dolcxa kanto. Auxskultante la kanton ni konjektis, ke la kantantino estas bela kiel sxia kanto. Kiam nia sxipo renkontis la sxian, la knabino en rugxaj tugxja-aj vestoj elkajutigxis, kun okuloj radiantaj, dentoj blankaj kaj vangoj rugxaj. Vere la bela kanto prezentas la homon. Ni ravigxis de sxia kanto, kiu vekis en ni amon al la naturo, al la monto kaj al la lago?Ankaux ni ekkantis, kaj la kantado forpelis niajn lacon kaj cxagrenon.

Ni deziris, ke ni povu en la sxipo auxskulti la kanton kaj spekti la lunon. Antaux ni prezentigxis la bildo: lunlumo versxigxas en la kajuton, fisxoj ludas, kantoj sxvebas kaj en la kantoj makakoj endormigxas.