Grandioza festado

La 1-a de oktobro 1999 estis la 50-a datreveno de la naskigxo de la Cxina Popola Respubliko. En la sama tago antaux 50 jaroj la lando kun 5000-jara historio komencis siajn firmajn pasxojn al moderna civilizacio.

Por soleni la Nacian Tagon, oni okazigis en Pekino grandan ceremonion kun 500?00 partoprenantoj: parado de armeo, diversaj belaj paradveturiloj kaj vespero de prezentoj kaj artfajrajxoj. En tiu tago Tian'anmen-placo estis saturita de majesta festa etoso. Cxie bonodoris belaj floroj kaj ridis gajaj vizagxoj...

Tio estis la plej grandioza ceremonio en la pasintaj 50 jaroj en Cxinio. Gxi manifestis novan fizionomion de la prosperanta Cxinio. En la honora spektejo cxiuj estis ravitaj de la pompo de la festado kaj kortusxitaj de la granda sxangxigxo de la nova Cxinio. Ili sencxese aplauxdis la paradantojn kaj esprimis la komunan deziron: Prosperon al vi, Cxinio!

Jen informoj de niaj raportistoj pri la solenado kaj impreso de islanda samideano pri Pekino.

Pompa ceremonio

de MEI ZHI

JE la 5-a horo de la 1-a de oktobro raportistoj kolektigxis por iri al Tian'anmen-placo. Tiam falis pluveto, tamen kiam ni atingis la lokon de kolektigxo, mi vidis tie cx. 200 homojn, inter kiuj estis multaj alilandaj raportistoj kaj fotistoj kun diversaj fotoaparatoj en la manoj aux sur la sxultroj.

Kiam nia auxto atingis la difinitan lokon, cxesis la pluvo kaj aperis matenrugxo. La nove dekorita Tian'anmen-pordego aspektis aparte impone. La grandaj palacaj lanternoj pliigis la festan etoson. Silentis Chang'an-strato, kiu estas movoplena en ordinaraj tagoj, dum sur la placo estis jam 100 000 geknaboj, kiuj atendis tie por formi bildo-fonon de la solenado. En samaj vestoj ili tenis diversajn paperajn florojn en la mano por formi bildojn. Knabino kun rugxa girlando sur la kapo diris al mi, ke sxi estas elementlernejano kaj por la hodiauxa solenado sxi kaj sxiaj kamaradoj estis trejnataj jam duonjaron.

"Cxu tio malhelpas vian lernadon?" demandis mi.

"Ne! Ne cxiuj partoprenis la trejnadon, tial niaj instruistoj donis al ni apartajn lecionojn por helpi nin." Sxiaj vortoj elspiris fieron.

Cxiujare en la Nacia Tago en la 50-aj kaj 60-aj jaroj okazis en Pekino parado, sed en la 70-aj jaroj gxi estis anstatauxigita per amuzado en parkoj. Mi memoras, ke kiam mi lernis en elementa lernejo, ankaux mi partoprenis similan aktivadon por solenado de la Nacia Tago.

Je la 10-a horo komencigxis la solena ceremonio. La cxeestantaro retenis la spiradon por auxskulti la salutan kanonadon. Auxdigxis ankaux pasxbruoj de 200 gardistoj de la nacia flago, kiuj majeste iris al la flagostango. Levigxis la flago de nia respubliko. Imponis la nacia himno sxvebanta super la placo. Tio estis la momento, en kiu cxiu cxino estas fiera kaj ekscitita, kio rememorigis la neforgeseblajn spektaklojn en la sama tago antaux 50 jaroj.

La ceremonia gardantaro iris en la fronto de la paradaj trupoj. Gxin sekvis 17 kvadrataj grupoj el malsamaj militistaj specoj. Ili cxiuj heroe marsxis per paradaj pasxoj preter la honora spektejo. Tie vidigxis la avangardaj trupoj kaj armiloj, kiuj montris la progreson de la nacia defendo.

Post la militistaj kvadratoj iris civilaj paradantoj. La diversformaj kaj bele ornamitaj paradveturiloj bone konigis la grandajn sukcesojn de la cxina popolo en la moderniga konstruado. La vasta placo ekbolis de gxojo. Gxi aspektis kiel maro de floroj kaj homoj...

Gaja vespero

de XIANG HONG

SE oni diras, ke la taga parado estas impona, do la vespera etoso sur Tian'anmen-placo estas saturita de karnavaleco.

Je la 8-a vespere, apenaux anoncisto finis la vortojn por deklari la amuzan vesperon malfermita, ekbrilis artfajrajxoj en la cxielo, levigxis muziko, tamburado kaj huraado de 100 000 cxeestantoj. Tiam oni ne povis distingi, kio estas pli bela: cxu artfajrajxoj en la cxielo, cxu koloraj lanternoj sur la tero, cxu belaj vestoj de la cxeestantoj aux ties ridantaj vizagxoj?

La plej okulfrapaj amuzoj okazis en la centra loko antaux Tian'anmen-pordego. Tie artistoj el Chongqing kaj Guangdong prezentis leon-dancon, 2?00 homoj ludis tamburadon kaj tamtamadon, kaj diverslokaj nacimalplimultanoj prezentis dancon. En la vespero la cxinoj esprimis sian gxojon per kanto, danco, opero, akrobatajxo k.a. Ili montris siajn sincerajn bondezirojn al la patrio. Gxuste la vespera temo estis "Bondezirojn al la patrio".

Sude de la centra tereno de la placo estis aparte vigle. Tie preskaux cxiuj aktoris kaj spektis. Studentoj kaj sxtatoficistoj alterne kantis, dancis kaj ludis muzikon. Jxus finigxis la gracia virina kalisten-o de la Cxefurba Medicina Universitato, knabinoj el la Cxefurba Normala Universitato komencis prezenti la modernan dancon. "Celebro de la venko" ludata de la Centra Konservatorio per blov-instrumento surnao altiris al si pli multajn spektantojn. Cxiufoje, kiam eksonis muziko de kolektiva danco, preskaux cxiuj starigxis, kune kantis kaj dancis. Kia gaja spektaklo! Energie laboris jxurnalistoj de diversaj landoj. Ili kaptis la memorindajn scenojn per sia fotilo.

Aparte belaj estis la artfajrajxoj. En la du-hora amuza vespero artfajrajxoj de 200 specoj lumis 4 fojojn, entute 40 minutojn. La mirinda artfajrajxo "Stelo de Makao" prezentis klaran bildon de kvin steloj. La muzikaj artfajrajxoj povis sxangxi sian koloron, akompanate de muziko. La vespero atingis sian kulminon en lumado de la artfajrajxoj.

Mi spertis festadon kaj sxangxigxon en Pekino

de RAGNAR BALDURSSON (Islando)

MI venis por la unua fojo al Pekino en la jaro 1975 kiel 19-jara studento por studi filozofion kaj koni Cxinion. Mi elgradigxis en 1979 en la 30-a jubilea jaro de la Cxina Popola Respubliko, kiam Cxinio jxus ekmalfermigxis al ekstera mondo.

Dudek jarojn post mia unua alveno al Cxinio mi revenis kiel diplomato de la islanda ambasadorejo en Cxinio. Kaj cxi-jare mi havis la honoron partopreni la 50-jaran jubileon de la Cxina Popola Respubliko. La jubilea preparado kaj solenado impresis min profunde. Kvankam nur malmultaj el la 12 milionoj da logxantoj de Pekino povis cxeesti la solenadon, tamen mi rimarkis, ke preskaux cxiuj pekinanoj estis okupitaj pro la jubilea aktivado. Oni povas diri, ke por la 50-jara jubileo la tuta Cxinio ekagis. Pekino havigis al si tute novan fizionomion, kiu substrekis la grandan sxangxigxon en la urbo, kiu jam farigxis granda metropolo je monda nivelo.

La sxangxigxo de Pekino en la lastaj dudek jaroj estas tiel grandaj ke je mia reveno al Pekino mi tute ne povas rekoni multajn lokojn, kiujn mi ofte vizitis, kvazaux fremda urbo en kiu mi neniam logxis. Dum miaj studentaj jaroj en la Pekina Universitato, mi ofte biciklis tra la urbo kaj gastis cxe esperantistoj. Tiam onidire Pekino estis la plej granda vilagxo en la mondo, kaj la Pekina Hotelo estis la plej alta domo en tiu vilagxo. Vere, por iri de la universitato al la urbocentro oni preterpasis multajn grenkampojn. Nun tiuj kampoj jam estis anstatauxigitaj per logxkvartaloj kun movoplenaj stratoj, kaj la Pekina Hotelo, plej alta siatempe, nun aspektas tute ordinara sur Chang'an-strato.

Je la sxangxigxo de Pekino rimarkinda estas la granda progreso de la urbo-konstruado, kvankam la sencxesaj vojkonstruado ankoraux ne povas kontentigi la bezonon de veturado de auxtoj, kies nombro kreskas cxiujare je almenaux ducent mil. La novaj vojoj malfermitaj je la 50-jara jubileo tamen portempe mildigis la trafikan strecxecon.

Antaux 20 jaroj mi ne imagis al mi, ke tiel multe sxangxigxis Cxinio, kaj ankaux nun estas malfacile imagi kia estos Cxinio post pliaj 20 jaroj. Tamen kiel diplomato mi rimarkas la grandan atenton de Cxinio al la amikaj rilatoj kun aliaj landoj. Kredeble tiu ne sxangxigxos, cxar Cxinio bezonas pacan medion por sia ekonomia evoluo kaj prosperigxo.